Aleksandro Grin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Aleksandro Grin
foto de Aleksandro Grin en 1910
foto de Aleksandro Grin en 1910
Personaj informoj
Naskonomo Александр Степанович Гриневский
Naskiĝo 11-an de aŭgusto 1880 (1880-08-11)
en Slobodskoj, Vyatka Governorate, Flag of the Russian Empire (black-yellow-white).svg Rusia Imperio
Morto 8-an de julio 1932 (1932-07-08) (51-jara)
en Starokrimo
Kaŭzo de morto kancero
Tombo Rusio
Aliaj nomoj Александр Грин
Ŝtataneco Rusia Imperio, Sovetunio
Profesio verkisto, poeto, romanisto
Lingvoj rusa lingvo
Familianoj
Edz(in)o

Q4149554

v  d  r
Information icon.svg

Aleksandro GRIN (ruse Александр Грин) estas literatura pseŭdonomo de fama rusia verkisto Aleksandr Stepanoviĉ Grinevskij (ruse Алекса́ндр Степа́нович Грине́вский). Li naskiĝis en urbeto Slobodskoj, Vjatka gubernio, Rusia Imperio la 23-an de aŭgusto n.s. 1880, mortis la 8-an de julio 1932 en Starokrimo, Krimeo. Liajn ĉefajn verkojn aperintajn dum ekzistado de Sovetunio la kritikistoj difinas al la sciencfikcia ĝenro, kvankam la verkisto mem opiniis, ke ili estas ekzemploj de romantikismo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Origino[redakti | redakti fonton]

Lia patro Stepan Evsejeviĉ Grinevskij (1843—1914) estis pola nobelo, kiun oni malliberigis kaj poste ekzilis al Siberio pro lia partopreno en la Januara Ribelo okazinta en 1863 - 1864. En 1868 oni permesis al li loĝi en Vjatka gubernio. En 1876 li edziĝis al rusino Anna Stepanovna Lepkova (1857—1895), kiu laboris kiel akuŝistino. Dum iom da tempo la geedzoj ne sukcesis havi infanojn, tial en 1878 ili prenis suĉinfanon Natalia por adopti ŝin en la familio kiel filino. En 1879 naskiĝis ties filo Aleksandr, kiu baldaŭ mortis. La dua filo naskiĝinta en 1880 estis nomita ankaŭ Aleksandr, kiu nun estas fame konata kiel Aleksandro Grin. Entute la gepatroj havis kvar gefilojn: Aleksandr (1880 - 1932), Antonina (1887-1969), Ekaterina (1889-1968) kaj Boris (1894-1949).

Infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Ekde 1881 la familio loĝis en Vjatka, ĉefurbo de la gubernio. En 1890 juna Saĉjo komencis lerni el la loka teknika lernejo. Samtempe la gefamilianoj ricevis grandan libran kolekton de la pereinta onklo, subkolonelo Grinevskij. La libroj estis verkitaj en la rusa, la pola kaj la franca lingvoj. Ili multe inspiris fantaziojn de la knabo, kiu jam tiam eksentis pasion al verkado.

Post morto de Anna Stepanovna okazinta en 1895 en la familion venis la dua edzino Lidia Avenirovna Boreckaja (1865-1941) kune kun sia filo Paŭlo. Poste ŝi naskis du gefilojn: Nikolaj (1896-1960) kaj Barbara (1898-19..). Interrilatoj kun la duonpatrino ne estis bonaj, tial en 1896 Aleksandr forlasis la hejmon por studi la naŭtikon en urbo Odeso. Sed li fiaskis, ĉar la enirekzamenoj jam finiĝis.

Migrado, malliberigo, ekzilo[redakti | redakti fonton]

Ekde tiam li multe trampis kaj laboris sen elekto de iu ajn profesio. Ekde 1901 li militservis en la armeo, sed baldaŭ dizertis, ĉar li ne sukcesis elteni severan disciplinon. Lia ago estis grava milita krimo, ĉar li rompis ĵuron. Lin oni malliberigis pro ĉi tio kaj pro ligo kun la kontraŭleĝa Socialista Revolucia Partio. Kelkajn jarojn li troviĝis en prizonoj, inkluzive du jarojn li estis solulo en la ĉelo.

En 1905 li estis amnistiita.

Starokrimo

Pro novaj akuzoj lin oni ekzilis al Arĥangelska gubernio, kie li loĝis kune kun sia edzino Vera Paŭlovna Abramova ekde novembro 1910 ĝis majo 1912.

En 1919 Grin militservis en la Ruĝa Armeo kiel komunikisto, sed tiam li grave malsaniĝis pro la ekzantema tifo kaj lin oni translokigis al Petrogrado. Tie lin reale savis pro morto la granda rusa verkisto Maksim Gorkij, kiu aranĝis la loĝejon kaj necesan nutradon.

La 8-an de marto 1921 Grin edziĝis al Nina Nikolajevna Mironova (1894 - 1970), kiu iĝis protagonistino de kelkaj liaj romanoj.

Pro malbona farto kaj rekomendoj de kuracistoj Grin preferis loĝi en Krimeo, kie loka komforta klimato plaĉis al li. Ekde 1930 li ekloĝis en urbeto Starokrimo situanta en la orienta parto de la duoninsulo. Tie li amikiĝis kun poeto Maksimilian Voloŝin, kiun li ofte vizitis en Koktebelo.

La 8-an de julio 1932 Aleksandro Grin mortis. Lin oni sepultis en la loka tombejo. Poste oni establis la monumenton (skulptistino Tatiana Gagarina) faritan laŭ motivoj de lia romano "Kuranta sur ondoj".

Literatura kariero[redakti | redakti fonton]

kovrilo de la libro Skarlataj veloj"

En 1907 estis eldonita lia unua verko "La okazo" (Случай), kiu unue havis lian pseŭdonomon Aleksandro Grin. En 1908 aperis lia verkaro "La nevidebliga ĉapo" (Шапка-невидимка). En 1913 oni povis aĉeti jam tri volumojn de liaj verkoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Блистающий мир (1924)
  • Золотая цепь (1925)
  • Бегущая по волнам (1928)
  • Джесси и Моргиана (1929)
  • Дорога никуда (1930)
  • Недотрога (nefinita)
  • multaj noveloj kaj rakontoj, inkluzive "Skarlataj veloj"
  • entute ses volumoj de liaj verkoj eldonitaj plurfoje

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Skarlataj veloj. (Алые паруса.) Ferakonto de 1922. El la rusa tradukis Jurij Finkel.
  • La mondo brilanta. (Блистающий мир.) Romano de 1923. El la rusa tradukis Jurij Finkel.
  • La ora ĉeno. (Золотая цепь.) Romano de 1925. El la rusa tradukis Jurij Finkel.
  • Kuranta sur ondoj. (Бегущая по волнам.) Romano de 1928. El la rusa tradukis Jurij Finkel.
  • La vojo nenien. (Дорога никуда.) Romano de 1929. El la rusa tradukis Jurij Finkel.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]