Alexander von Bunge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alexander von Bunge
Persona informo
Naskiĝo 24-an de septembro 1803 (1803-09-24)
en Kievo
Morto 18-an de julio 1890 (1890-07-18) (86-jaraĝa)
en Kiltsi, Wierland County,  Rusia Imperio
Tombo Raadi cemetery
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Imperia universitato de Dorpat
Familio
Patro Andreas Theodor von Bunge
Frat(in)o Friedrich Georg von Bunge
Infanoj Gustav von Bunge • Aleksandr Bunge • Q116000346
Okupo
Okupo esploristo • botanikistoprofesoro
vdr

Alexander Georg von Bunge (ruse Александр Андреевич Бунге) (naskiĝis la  6-an de oktobro 1803(nun 1803-10-06), mortis la 18-an de julio 1890) estis rusa botanikisto. Li estas plej memorata pro sciencaj ekspedicioj al Azio kaj precipe al Siberio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bunge naskiĝis kiel filo de familio kiu apartenis al la germana malplimulto en cara Rusio. Lia patro Andreas Theodor estis la filo de Georg Friedrich Bunge, apotekisto kiu elmigris de Orienta Prusio ĝis Rusio en la 18-a jarcento. Li studis medicinon ĉe la Universitato de Dorpat, poste deĵorante kiel profesoro pri botaniko en Kazan. En 1835, li revenis al Dorpat, kie li instruis klasojn pri botaniko ĝis 1867. Ĉi tie, li konservis kontakton kun Diederich Franz Leonhard von Schlechtendal, botanikisto ĉe la Universitato de Halle, per korespondado, per artikoloj publikigitaj en la revuo "Linnaea" kaj tra la interŝanĝo de herbario-specimenoj.[1] Li restis en Dorpat ĝis 1881, pasigante siajn pli postajn jarojn tie farante enketojn pri flaŭro de Estonio.[2]

En 1826 kun Carl Friedrich von Ledebour kaj Carl Anton von Meyer, li komencis gravan sciencan ekspedicion al la Kirgiza Stepo kaj Altajo.[3][4] En 1830-1831, li vojaĝis al Pekino tra Siberio, tra kiu li faris ampleksan esploradon de la flaŭro de Mongolio.[1] Sekvante siajn esplorojn en Ĉinio, li revenis al montaro Altajo, kie li faris studojn de la orienta parto de la regiono (1832). En 1857–1858 li partoprenis sciencan ekspedicion al Ĥorasano kaj Afganio.[4]

Li estis la patro de fiziologo Gustav von Bunge (1844-1920)[1] kaj de Alexander von Bunge (1851-1930), esploristo kaj zoologo.[5] Lia pli maljuna frato, Friedrich Georg von Bunge (1802-1897), estis jurhistoriisto.

Memorigo[redakti | redakti fonton]

Taksonoj
Lokoj

Elektita verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Flora Altaica; scripsit Carolus Fridericus a Ledebour, adiutoribus Car. Ant. Meyer et Al. a Bunge. (1829–1833)
  • Enumeratio plantarum quas in China boreali collegit Dr. Al. Bunge. Anno 1831. (1832)
  • Plantarum mongolica-chinensium decas fine. (1835)
  • Alexandri Lehmann reliquiae botanicae; sive, Enumeratio plantarum in itinere per deserta Asiae Mediae ab A. Lehmann annis 1839–1842 collectarum. Scripsit Al. Bunge. (1847)
  • Beitrag zur Kenntniss der Flor Russlands und der Steppen Central-Asiens, (1851) – Contribution to the knowledge of flora native to Russia and the steppes of Central Asia. (online)
  • Plantas Abichianas in itineribus per Caucasum regionesque Transcaucasicas collectas, enumeravit A. Bunge. (1858)
  • Generis Astragali species gerontogeae. (1868–1869).[4]
  • Labiatae persicae, (1873).[8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Alexander von Bunge (1803–1890), a prominent researcher of Mongolian flora Arkivigite je 2018-09-27 per la retarkivo Wayback Machine Martin-Luther-University Halle-Wittenberg | Schlechtendalia P-ISSN 1436-2317 E-ISSN 2195-9889
  2. JN Nutrition Biography of Gustav B. von Bunge
  3. 3,0 3,1 CRC world dictionary of plant names. 1. A – C by Umberto Quattrocchi
  4. 4,0 4,1 4,2 JSTOR Global Plants Bunge, Alexander Andrejewitsch (Aleksandr Andreevic (Aleksandrovic) von (1803–1890))
  5. Encyclopedia of the Arctic by Mark Nuttall
  6. Encyclopedia of Stanford Trees, Shrubs, and Vines PINACEAE
  7. Manchurian Catalpa Arkivigite je 2014-03-31 per la retarkivo Wayback Machine Catalpa bungei by Richard T. Olsen and Joseph H. Kirkbride, Jr.
  8. Biodiversity Heritage Library (bibliography)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alexander von Bunge en la angla Vikipedio.