Klerodendro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Klerodendro
floraro de Clerodendrum speciosissimum
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Lamiacoj Lamiaceae
Subfamilio: Ajugoideae
Genro: Klerodendro, Clerodendrum
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

Klerodendrolatine ClerodendronClerodendrum estas plantogenro ene de la familio de la Lamiacoj (Lamiaceae). Kelkaj specioj estas uzataj kiel ornamplantoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

ilustraĵo de grimpanta klerodendro (Clerodendrum thomsoniae)
Ilustraĵo de Clerodendrum infortunatum el Jardin de la Malmaison, 1801
Ilustraĵo de Clerodendrum capitatum el Curtis Botanical Magazine, volumo 74, 1848, tabulo 4355
parto de la floraro de Clerodendrum paniculatum kun okulfrapaj floroj. (longaj stamenoj kaj stilusoj
Ilustraĵo de Clerodendrum intermedium el Francisco Manuel Blanco: Flora de Filipinas ... Gran edicion ... Atlas I
Clerodendrum speciosissimum, fruktaro konsistas de kvar fruktoparoj kiuj kune iĝas unu drupo

Habito kaj folioj[redakti | redakti fonton]

Klerodendro-specioj estas malgrandaj arboj, arbustoj, lianoj, malofte ankaŭ duonarbustoj kaj pli aŭ malpli longe vivantaj herbaj plantoj. La tigo estas plej ofte starantaj vertikale kaj malofte grimpantaj. Kelkaj specioj havas stolonojn. La arboŝelo estas neniam veruka (male al Ovieda).

En la genro Clerodendrum estas kaj deciduaj kaj somerverdaj kaj ĉiamverdaj specioj. La folioj preskaŭ ĉiam havas tigojn. Ili ne havas dornojn (male al Ovieda).

Floraroj kaj floroj[redakti | redakti fonton]

La floroj staras plej ofte en maldensaj ĝis densaj cumaj aŭ kapitulaj floraroj.

Clerodendrum-specioj havas relative grandajn kaj pompajn florojn. La duseksaj floroj estas zigomorfaj kaj havas kvinnombran duoblan involukron. La kvin sepaloj estas kunkreskintaj al sonorilforma, uja, aŭ tuba kaliko. La petaloj estas ruĝaj, rozekoloraj, blankaj aŭ flavaj. La du ovarioj estas komplete kunkreskintaj al 4-kamera ovario. Por fruktkamero estas nur po unu semo.

Fruktoj kaj semoj[redakti | redakti fonton]

La karnecaj drupoj en matura stato havas okulfrapan koloron.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La polenigado okazas per papilioj kun longaj rostroj, kelkfoje per birdoj.

Ilustraĵo de Clerodendrum minahassae el Blanco

Sistematiko kaj uzado[redakti | redakti fonton]

La genron Clerodendrum starigis en la jaro 1753 Carl von Linné en Species Plantarum[1]. Tipospecio estas Clerodendrum infortunatum L. Sinonimoj por Clerodendrum L. estas: Volkmannia JACQ., Valdia BOEHM., Torreya SPRENG. NOM. ILLEG., Tetraclea A.GRAY, Siphoboea BAILL., Siphonanthus L., Montalbania NECK., Marurang ADANS., Egena RAF., Duglassia HOUST., Cryptanthus OSBECK nom. rej., Cleianthus LOUR. EX B.A.GOMES, Bellevalia SCOP. NOM. ILLEG., Archboldia E.BEER & H.J.LAM, Agricolaea SCHRANK}}, AdelosaBLUME. La genro Clerodendrum apartenis antaŭe al la familio Verbenacoj kaj al la subfamilio Ajugoideae ene de la familio Lamiaceae.

La ankoraŭ nur ĉ. 150 Clerodendrum-specioj troviĝas nur en la Paleotropiso. Kelkajn speciojn oni trovis ankaŭ en la moderaj regionoj de Azio kaj Afriko. En Ĉinujo ekzistas ĉ. 34 specioj. La gencentro estas kun 60 ĝis 61 specioj Madagaskaro. Nur tri troviĝas ekster Madagaskaro. La plej multaj kreskas en arbaroj kaj densejoj.

Minimume ekde 2010 la aŭtoroj opinias, ke la neotropisaj specioj ne plu apartenas al Clerodendrum. Ĉirkaŭ 8 specioj troviĝas en Kubo.

La genro Clerodendrum enhavas ankoraŭ 150 ĝis ĉ. 300 speciojn

floraro kaj folio de Clerodendrum bungei
habito, folioj kaj floraroj de Clerodendrum formicarum
habito kaj floraro de Clerodendrum globuliflorum
habito, folioj kaj floroj de Clerodendrum indicum
brile ruĝa kaliko kaj matura frukto de Clerodendrum indicum
habito, folioj kaj floroj de Clerodendrum infortunatum
habito, folioj kaj floroj de Clerodendrum japonicum
habito, folioj kaj fruktoj de Clerodendrum laciniatum
brile ruĝa kaliko kaj maturaj fruktoj de Clerodendrum minahassae
branĉo kun folioj kaj floraro de Clerodendrum nutans
habito, folioj kaj floraroj de Clerodendrum paniculatum
floraro de Clerodendrum quadriloculare kun ĉ. 8 centimetro longa, tre mallarĝa korona tubo
folioj kaj floraroj de Clerodendrum schmidtii
habito, folioj kaj floraroj de Clerodendrum speciosissimum
floraroj de Clerodendrum ×speciosum
branĉo kun folioj kaj floraro de Clerodendrum splendens
Clerodendrum thomsoniae, ornamplanto kun ruĝaj petaloj kaj blanka sepaloj
la el kvar fruktpartoj konsistanta drupo kaj okulfrapa kaliko de Clerodendrum tomentosum
habito, folioj kaj floraroj de Clerodendrum trichotomum

Ne plu al la genro Clerodendrum apartenas genroj, kiuj apartenas al genroj Volkameria (25 ĝis 30 Arten), Rotheca kaj al la genro Ovieda

  • Clerodendrum acerbianum (VIS.) B.D.JACKS. → Volkameria acerbiana Vis.: tropika Afriko.
  • Clerodendrum aggregatum GÜRKE → Volkameria aggregata (GÜRKE) MABB. & Y.W.YUAN: Tropika Afriko.
  • Clerodendrum anafense BRITTON & P.WILSON, Clerodendrum denticulatum MOLDENKE}} → Ovieda anafensis (BRITTON & P.WILSON) I.E.MÉNDEZ: Kubo
  • Clerodendrum brachypus URB., Clerodendrum cubense var. brachypus (URB.) KERESZTY → Ovieda brachypus (URB.) I.E.MÉNDEZ
  • Clerodendrum calcicola BRITTON → Ovieda calcicola(BRITTON) I.E.MÉNDEZ: endemiulo en okcidenta Kubo.
  • Clerodendrum costaricense STANDL. → Volkameria costaricensis (STANDL.) MABB. & Y.W.YUAN: Karibio.
  • Clerodendrum coulteri (A.GRAY) GOVAERTS}} → Tetraclea coulteri A.GRAY}}: Usono kaj nor-dorienta Meksikio.
  • Clerodendrum cubenseSCHAUER}}, Clerodendrum lindenianum A.RICH., Clerodendrum nipense URB. → Ovieda cubensis (SCHAUER) I.E.MÉNDEZ: KUBO.
  • Clerodendrum eriophyllum GÜRKE → Volkameria eriophylla (GÜRKE) MABB. & Y.W.YUAN}}: tropika Afriko.
  • Clerodendrum glabrum E.MEY. → Volkameria glabra (E.MEY.) MABB. & Y.W.YUAN}}: Sudaf-riko.
  • Clerodendrum grandiflorum (HOOK.) SCHAUER, Clerodendrum sagrae SCHAUER → Ovieda grandiflora (HOOK.) I.E.MÉNDEZ: okcidenta Kubo.
  • Clerodendrum heterophyllum (POIR.) R.BR. → Volkameria heterophylla POIR.
  • Clerodendrum inerme (L.) GAERTN. → Volkameria inermis L.: tropika Afrko kaj pacifikaj insuloj.
  • Clerodendrum ligustrinum (JACQ.) R.BR. → Volkameria ligustrina JACQ.:
  • Clerodendrum lindemuthianum VATKE → Rotheca microphylla (BLUME) CALLM. & PHILLIPSON: Somalio ĝis Mozambiko kaj Madagaskaro.
  • Clerodendrum mirabile BAKER → Rotheca mirabilis (BAKER) CALLM. & PHILLIPSON: okcidenta Madagaskaro.
  • Clerodendrum molle KUNTH. → Volkameria mollis (KUNTH) MABB. & Y.W.YUAN: ĝi estas dis-vestigita en neotropiso.
  • Clerodendrum nudiflorum MOLDENKE → Rotheca nudiflora (MOLDENKE) CALLM. & PHILLIP-SONN: Madagaskaro
  • Clerodendrum obovatum (ROXB.) WALP. → Gmelina moluccana (BLUME) BACKER EX K.HEYNE: Molukoj ĝis la Salomonoj
  • Clerodendrum picardae URB. → Ovieda picardae (URB.) I.E.Méndez: Hipaniolo.
  • Clerodendrum pittieri MOLDENKE → Volkameria pittieri |(Moldenke) Mabb. & Y.W.Yuan: Karibio.
  • Clerodendrum serratum (L.) MOON, Clerodendrum grandifolium SALISB., Clerodendrum divaricatum JACK, Clerodendrum macrophyllum SIMS, Clerodendrum bracteosum KOSTEL., Clerodendrum trifoliatum STEUD., Clerodendrum herbaceum ROXB. EX SCHAUER, Clerodendrum cuneatum Turcz. → Rotheca serrata (L.) STEANE & MABB.: suda Ĉinujo ĝis tropika Azio.
  • Clerodendrum spinosum (L.) Spreng. → Ovieda spinosa L.: Hispaniolo.
  • Clerodendrum tessmannii Moldenke → Aegiphila triflora MOLDENKE: okcidenta Su-dameriko.
  • Clerodendrum tuberculatum A.RICH. → Ovieda tuberculata (A.RICH.) I.E.Méndez: Kubo.
  • Clerodendrum ugandense PRAIN) → Rotheca myricoides (HOCHST.) STEANE & MABB. subsp. myricoides

Uzado[redakti | redakti fonton]

Pro la imponaj floroj kelkaj specioj estas plantitaj en pli varmaj regionoj kiel ornamplanto en parkoj kaj pli grandaj ĝardenoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Shou-liang Chen, Michael G. Gilbert: Verbenaceae.: Clerodendrum, S. 34 - textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Wu Zheng-yi, Peter H. Raven (Hrsg.): Flora of China. Volume 17: Verbenaceae through Solanaceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis, 1994, ISBN 0-915279-24-X.
  • Yao -Wu Yuan, David J. Mabberley, Dorothy A. Steane, Richard G. Olmstead: Further disintegra-tion and redefinition of Clerodendrum (Lamiaceae). Implications for the understanding of the evolution of an intriguing breeding strategy. In: Taxon, Volume 59, Issue 1, 2010, S. 125–133. PDF.
  • Yao-Wu Yuan, David J. Mabberley, Dorothy A. Steane & Richard G. Olmstead: Further disintegration and redefinition of Clerodendrum (Lamiaceae). Implications for the understanding of the evolution of an intriguing breeding strategy. In: Taxon, Volume 59, Issue 1, 2010, S. 125–133. PDF.
  • Dorothy A. Steane, R. P. J. de Kok, & R. G. Olmstead: Phylogenetic relationships between Clerodendrum (Lamiaceae) and other Ajugoid genera inferred from nuclear and chloroplast DNA sequence data. In: Molec. Phylog. Evol., Volume 32, 2004, paĝoj 39–45.
  • Dorothy A. Steane, Robert W. Scotland, David J. Mabberley & R. G. Olmstead: Molecular Systematics of Clerodendrum (Lamiaceae): ITS sequences and total evidence. In: American Journal of Botany, Volume 86, 1999, 98-107. Volltext-online.
  • Dorothy A. Steane, David J. Mabberley: Rotheca (Lamiaceae) revived. In: Novon, Volume 8, 1998, S. 204–206.</ref>
  • Dorothy A. Steane, Robert W. Scotland, David J. Mabberley, S. J. Wagstaff, P. A. Reeves, R. G. Olmstead: Phylogenetic relationships of Clerodendrum s.l. (Lamiaceae) inferred from chloroplast DNA. In: Syst. Bot., Volume 22, 1997, S. 229–243.
  • Shou-liang Chen, Michael G. Gilbert: Verbenaceae.: Clerodendrum, S. 34 - textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Wu Zheng-yi, Peter H. Raven (Hrsg.): Flora of China. Volume 17: Verbenaceae through Solanaceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis, 1994, ISBN 0-915279-24-X.
  • I. E. Méndez Santos: New combinations in Ovieda (Lamiaceae) for Cuba and Hispaniola. - No-vitiae florae cubensis 51. — Willdenowia 46, 2016, S. 261–263.
  • Gordon Cheers] (Eld.): Botanica. Random House Australia 2003. Deutsche Ausgabe: Tandem Verlag GmbH 2003, ISBN 3-8331-1600-5.
  • Urania Pflanzenreich. Band 4: Blütenpflanzen 2, 1. Ausgabe. Urania-Verlag, Leipzig 1994, ISBN 3-332-00497-2.
  1. , paĝo 637