Aljmaš
Aljmaš, germane Apfeldorf, hungare Almás estas vilaĝo en Kroatio, en distrikto Osijek-Baranja, en municipo de Erdut.
Bazaj informoj
- Areo: 15 km²
- Alto super la marnivelo: 93 m
- koordinatoj: 45°31′40″N 18°56'58″E
- Loĝantaro: 640
- Poŝtkodo: 31205
- Aŭtokodo: OS
- Telefonprefikso: 31
Situo
Aljmaš situas sur ebenaĵo, ĉe kunfluejo de Danubo kaj Dravo, laŭ dekstra bordo de Danubo. Osijek troviĝas 21 km-ojn.
Historio
La unua mencio devenis el 1273 en formo "Hagmas". En 1704 la vilaĝo ricevis sanktan memoraĵon, sekve la paroĥa preĝejo iĝis kermesejo. La preĝejo en 1846 forbruliĝis, sed poste rekonstruiĝis. En 1991 pro la militado ĝi plene detruiĝis.
En 1910 vivis tie 1395 homoj, (kroatoj en majoritato, germanoj en minoritato). Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Habsburga Imperio, al Hungara reĝlando, al Kroatio, al Verőce, al distrikto de Osijek, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio, fine al sendependa Kroatio. En 1991 vivis en Aljmaš 820 homoj, (kroatoj 673 (82 %), serboj 9 kaj aliaj).
Vidindaĵo
- moderna romkatolika preĝejo omaĝe al Dipatrino
Komunumoj pri almás (= poma aŭ pomarbaro) en Hungara reĝlando
Pro grandeco la tabelo ne havas la ceterajn komunumojn en Transilvanio, vidu la kompletan liston de hungaraj loknomoj kun "almás".
Almás | Almásfüzitő | Almásháza | Almáskamarás | Almáskeresztúr | Bácsalmás |
Dunaalmás | Fertősalmás | Hontalmás | Magyaralmás | Pozsonyalmás | Rácalmás |
Szádalmás | Szepesalmás | Tóalmás | Torontálalmás |