Saltu al enhavo

Amakusa (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amakusa
Amakusa de supre
urbo de Japanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 863-0014
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 74 861  (2021) [+]
Loĝdenso 110 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 32° 28′ N, 130° 12′ O (mapo)32.458666666667130.193Koordinatoj: 32° 28′ N, 130° 12′ O (mapo) [+]
Areo 683,25 km² (68 325 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Amakusa (Gubernio Kumamoto)
Amakusa (Gubernio Kumamoto)
DEC
Situo de Amakusa
Amakusa (Japanio)
Amakusa (Japanio)
DEC
Situo de Amakusa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Amakusa, Kumamoto [+]
vdr


Urbodomo de Amakusa

Amakusa (天草市 Amakusa-shi?) estas urbo en Gubernio Kumamoto, Japanujo.

Laŭ takso por marto 2024, la loĝantaro de Amakusa estis proksimume 72,623[1] en totala areo de 683.82 km2, kun loĝdenso de 110 homoj en km2.

Amakusa kovras la plejparton de du grandaj insuloj, Kamishima (上島, "Supra Insulo") kaj Shimoshima (下島, "Malsupra Insulo") (天草諸島), kaj ses malgrandajn insulojn kaj insuletojn. La aktuala urbo Amakusa akiris tiun statuson la 27-an de marto 2006 en kunigo de la tiamaj urboj Hondo kaj Ushibuka kun la urbetoj Amakusa, Ariake, Goshoura, Itsuwa, Kawaura, Kuratake, Shinwa kaj Sumoto en Distrikto Amakusa.

La ĉefoficejo de Flugkompanio Amakusa situas en Amakusa.[2]

La norma ortografio de Amakusa estas 天草, kun 天 ama "ĉielo" kaj 草 kusa "herbo". Tamen la ortografio verŝajne ne spegulas la etimologion. Laŭ diversaj teorioj, la nomo eble deriviĝas de ama "mara gento" kaj kusa "tribo", ama "dolĉa" kaj kusa "herbo" (en tiu senco amakusa estas alternativa prononco de kanzō "glicirizo"), aŭ (u)ma "ĉevalo" kaj kusa "herbo" (pro ĉevalpaŝtejoj).[3]

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Amakusa situas sur la du plej grandaj insuloj de la Insularo Amakusa, Kamishima kaj Shimoshima, kaj proksimaj insuletoj. Kamishima estas malpli granda ol Shimoshima kaj situas tuj apud ĝia nordorienta bordo. La insularo situas en la suda parto de Gubernio Kumamoto sur la okcidenta marbordo de Kjuŝuo. Kamishima kaj Shimoshima dividas la Maron Yatsushiro (sudorienta bordo) de la Maro Ariake (norda bordo), dum la okcidenta bordo frontas la ĉefan basenon de la Orientĉina Maro.

Amakusa havas surteran limon kun la vilaĝo Reihoku, kiu okupas la nordokcidentan angulon de Shimoshima, kaj Kami-Amakusa, kiu regas la orientan parton de Kamishima. Norde, trans la Maro Ariake, estas Gubernio Nagasako, kaj sude, trans markolo de la Maro Yatsushiro, estas la urbeto Nagashima en Gubernio Kagoŝimo.

Nur malgranda parto de la teritorio regata de la urbo fakte estas urba. La precipa urba centro estas Hondo, en la nordorienta marbordo de Shimoshima apud la markolo inter la du insuloj. Alia dense loĝata loko estas Ushibuka en la suda angulo de Shimoshima. Partoj de la teritorio estas protektataj en Nacia Parko Unzen-Amakusa.[4]

La rokoj de Amakusa estas plejparte eocenaj sedimentoj, kun zono de sedimentoj el la Supra Kretaceo en la okcidento kaj sudo de Shimoshima.[5] Ili enhavas abundajn fosiliojn de maraj organismoj kaj en la insuleto Goshoura ankaŭ dinosaŭroj. Goshoura havas "Dinosaŭr-insulan Muzeon", kiu prezentas paleontologion al la publiko.[6]

Karbo troviĝas en la eocenaj rokoj de okcidenta Shimoshima kaj estis minata ĝis la jardeko de 1970.[7] Proksime al la okcidenta marbordo de Shimoshima oni elfosas 80% de la kaolino produktata en Japanujo. La kaolino estas fama pro sia alta kvalito[8] kaj deriviĝis de entrudoj de riolito dum la Mioceno.[9]

Amakusa havas malsekan subtropikan klimaton (Cfa en la klimata klasifiko de Köppen) kun varmaj someroj kaj malvarmetaj vintroj. La kvanto da precipitaĵo estas signifa tra la tuta jaro, kaj plej granda de majo ĝis aŭgusto. La averaĝa temperaturo en Amakusa estas 18.2 °C. La averaĝa jara precipitaĵo estas 2109.8 mm, kaj junio estas la plej malseka monato. La temperaturo estas plej alta en aŭgusto (averaĝe 28.3 °C) kaj plej malaltaj en januaro (averaĝe 8.6 °C).[10] La plej alta temperaturo registrita en Amakusa estis 39.6 °C la 20-an de aŭgusto 2013; la plej malalta estis -7.0 °C la 25-an de januaro 2016.[11]

Ushibuka, Amakusa (normaloj 1991−2020, ekstremoj 1949−2021) Monatoj Sezonoj Jaro
Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Okt Nov Dec Vin Pri Som Aŭt
Averaĝa plej alta temp.C) 11,8 13,0 16,1 20,3 24,2 26,5 30,4 32,2 29,6 25,0 19,6 14,2 13 20,2 29,7 24,7 21,9
Averaĝa temp.C) 8,6 9,4 12,2 16,3 20,1 23,1 27,0 28,3 25,6 21,1 16,0 10,8 9,6 16,2 26,1 20,9 18,2
Averaĝa plej malalta temp.C) 5,5 6,0 8,6 12,6 16,6 20,5 24,3 25,4 22,7 17,8 12,8 7,6 6,4 12,6 23,4 17,8 15
Absoluta plej alta temp.C) 21,8 23,6 24,5 29,2 31,2 33,9 37,5 39,6 36,7 34,0 27,8 24,0 24 29,2 37,5 36,7 33,9
Absoluta plej malalta temp.C) −3,0 −3,4 −1,6 2,0 9,4 12,6 18,0 18,8 14,1 7,4 2,8 −1,5 −3 −1,6 12,6 7,4 −3,4
Precipitaĵoj (mm) 79,7 95,4 124,7 158,1 178,7 409,6 348,9 200,7 204,0 96,5 106,5 96,4 271,5 461,5 959,2 407 2 099,2
Pluvaj tagoj (≥ 1 mm) 10,6 9,6 11,1 10,0 9,5 14,3 10,4 9,5 9,5 6,5 8,6 10,0 30,2 30,6 34,2 24,6 119,6
Neĝo (cm) 1 1 0 0 0 0 0 0 0 0 0 0 2 0 0 0 2
Neĝaj tagoj (≥ 1 cm) 0,3 0,4 0 0 0 0 0 0 0 0 0 0 0,7 0 0 0 0,7
Relativa humideco (%) 65 64 66 69 73 82 82 77 73 66 67 65 64,7 69,3 80,3 68,7 70,8
Sunumado (horoj por tago) 105,4 121,7 160,9 180,9 189,7 124,1 193,1 227,9 192,0 191,0 147,2 118,4 115,2 177,2 181,7 176,7 162,7
Fonto : Japana Meteologia Agentejo[11][10]


Hondo, Amakusa (normaloj 1991−2020, ekstremoj 1977−2021) Monatoj Sezonoj Jaro
Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Okt Nov Dec Vin Pri Som Aŭt
Averaĝa plej alta temp.C) 10,7 12,2 15,5 20,7 25,2 27,3 31,3 32,5 29,1 24,0 18,4 12,9 11,9 20,5 30,4 23,8 21,7
Averaĝa temp.C) 6,2 7,2 10,3 14,9 19,2 22,6 26,5 27,3 24,0 18,9 13,4 8,3 7,2 14,8 25,5 18,8 16,6
Averaĝa plej malalta temp.C) 2,1 2,6 5,3 9,5 14,0 18,8 22,9 23,4 20,2 14,6 9,1 4,1 2,9 9,6 21,7 14,6 12,2
Absoluta plej alta temp.C) 22,0 23,2 25,1 29,5 32,6 35,2 37,3 37,6 35,5 33,3 27,0 25,1 25,1 29,5 37,3 35,5 35,2
Absoluta plej malalta temp.C) −7,0 −5,6 −3,1 0,4 6,4 10,9 16,6 17,5 11,7 3,4 −0,2 −3,2 −7 −3,1 10,9 3,4 −7
Precipitaĵoj (mm) 83,1 96,1 132,6 157,2 169,9 405,3 340,5 215,0 195,4 111,9 108,4 91,6 270,8 459,7 960,8 415,7 2 107
Pluvaj tagoj (≥ 1 mm) 9,9 9,8 10,8 10,2 9,5 15,1 12,3 10,5 10,1 7,1 9,1 9,9 29,6 30,5 37,9 26,3 124,3
Sunumado (horoj por tago) 108,8 126,6 163,1 183,7 190,7 119,2 178,2 216,0 179,8 184,3 142,4 120,9 118,8 179,2 171,1 168,8 159,5
Fonto : Japana Meteologia Agentejo[12][13]


Demografio

[redakti | redakti fonton]

Laŭ japanaj popolnombraj datumoj, la homa loĝantaro de Amakusa en 2020 estis 75,783. Popolnombradoj okazas ĉiun kvinan jaron ekde 1920. La loĝantaro atingis maksimumon de 169 880 en 1955, kaj malpliiĝas ekde tiam.[14] La malkresko okazas parte pro malalta nasknombro kaj parte pro elmigrado de junuloj.[15]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
201089 065
201582 739
202174 861

Transporto

[redakti | redakti fonton]

Amakusa havas flughavenon uzatan de Flugkompanio Amakusa. La flugkompanio posedas unu aviadilon kaj faras flugojn inter Amakusa kaj Kumamoto, Fukuoka, kaj Osako. Ĝi estas posedata plejparte de la gubernia registaro, kaj parte ankaŭ de la urba registaro.[16][17]

Eblas veturi inter la du ĉefaj insuloj sur la ponto Amakusa Seto Ohashi, konstruita en 1974. La ponto Haiya Ohashi konektas Ushibuka kun la apuda insuleto Gesujima. La plej gravaj vojoj iras ĉirkaŭ la bordo de Kamishima, la norda bordo de Shimoshima, kaj tra la mezo de Shimoshima inter Hondo kaj Ushibuka.[18]

Ĝis la 18-a jarcento, la insularo Amakusa estis izolita kampara zono. Dum la Epoko Muromachi la regantoj de Kamishima subtenis la familion Sagara, dum Shimoshima subtenis la familion Arima. Kiam la intermilitado finiĝis, la loka potenco en la insularo apartenis al la "kvin sinjoroj" (goninshu).[19] La familio Amakusa posedis kastelojn en Hondo kaj Sakitsu en Shimoshima, dum la familio Kotsuura havis la kastelon Tanasoko en Kamishima.

Amakusa estis grava en la frua historio de japana kristanismo. Kristanaj misiistoj atingis teritorion de la familio Amakusa ekde 1569 tra la haveno Shiki (nuntempe Reihoku). La regantaj fratoj Amakusa kristaniĝis kaj la nova religio havis grandan sukceson en ilia feŭdo. Amakusa partoprenis en du sensukcesaj kristanaj ribeloj, la ribelo de Amakusa en 1589-1590 kaj la granda Ribelo Amakusa-Shimabara de 1637-1638. Post la unua ribelo la regantaj familioj estis eksigitaj kaj la kastelo de Hondo estis detruita. Post la dua, la ribelinto estis masakritaj kaj kristanismo estis severe persekutata.[20] Amakusa tamen restis unu el la centroj de japana kaŝ-kristanismo. Kvankam la oficiala politiko restis strikte kontraŭkristana, la praktiko ŝajne fariĝis malpli severa. En 1805, 5200 mil kristanoj estis malkovritaj en la vilaĝo Sakitsu - verŝajne tro por supozi, ke ili estis tute sekretaj antaŭ tiu momento[21] - kaj la aŭtoritatoj nur postulis ke ili transdonu siajn religiajn objektojn sen plia puno.[22]

Post la ribelo, Amakusa estis administrata de Kastelo Tomioka (nuntempe en Reihoku) de Ieharu Yamazaki (1638-1641), la familio Suzuki (1641-1664), kaj Toda Tadamasa (1664-1671). Post ĉi-lasta ĝi estis administrata senpere de la centra registaro de la ŝoguno.[23][24] Kvankam la loĝantaro de la insularo duoniĝis pro la masakroj de 1638, administraj politikoj baldaŭ kaŭzis eksplodon de la loĝnombro kaj troloĝadon. Dum proksimume 50 jaroj la registaro devigis homojn transloĝiĝi al Amakusa por rekreskigi la loĝnombron, kaj poste daŭre sendis politikajn ekzilitojn tien, dum ankaŭ volonta almigrado daŭris, kaj elmigrado estis malfacila pro registara kontrolo al suspektataj kristanoj.

Kiam registaraj kontroloj fariĝis malpli rigoraj post la Meiji-reformo, multaj virinoj de Amakusa elmigris eksterlanden kiel amoristinoj nomataj karayuki-san ("fraŭlinoj iris-al-Ĉinujo") aŭ Amakusa onna ("virinoj de Amakusa"). La takso de la fenomeno de karayuki-san estas debatata; la postmilitaj esploroj de Mori Katsumi, Yamazaka Tomoko, kaj aliaj prezentis ĝin kiel tute negativan rezulton de ekstrema malriĉeco, dum Bill Mihalopoulos argumentas, ke laŭ lokaj normoj en Amakusa seksa laboro ne nepre estis vidata kiel malnormala aŭ malhonora.[25] [26] Post la Dua Mondmilito, elmigrado de junuloj al japanaj urboj fariĝis tiel universala ke "mezlernejaj instruistoj . . . adiaŭis adoleskantojn destinitajn por labori en la urbegoj kvazaŭ ili forsendus ilin en militon"[27] kaj la loĝnombro komencis la malkreskan tendencon kiu daŭras ĝis nun.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Official website of Amakusa City (japane). Amakusa City.
  2. "AMX会社概要 Arkivigite je 2009-08-04 per la retarkivo Wayback Machine." Amakusa Airlines. Alirita 20-an de majo 2009.
  3. Nihonjiten [1]
  4. [2]
  5. Kentaro Ushimaru kaj Atsushi Yamaji. 2024. "Eocene extensional tectonics in the Amakusa region, northern Ryukyu arc." Island Arc 33(1), e12511.
  6. "Amakusa City Goshoura "Dinosaur Island Museum" has reopened after renovation!" [3]
  7. Kentaro Ushimaru kaj Atsushi Yamaji. 2024. "Eocene extensional tectonics in the Amakusa region, northern Ryukyu arc." Island Arc 33(1), e12511.
  8. "Kyushu's Pottery and Ceramics: Evolving traditions of production." [4]
  9. 武内 浩一. 2016. 天草陶石鉱床の特徴と鉱床生成に関する考察. 英文誌 45(2), p. 62-71.
  10. 10,0 10,1 気象庁 / 平年値(年・月ごとの値). JMA. Alirita 27-an de februaro 2022.
  11. 11,0 11,1 観測史上1~10位の値(年間を通じての値). JMA. Alirita 27-an de februaro 2022.
  12. 観測史上1~10位の値(年間を通じての値). JMA. Alirita 16-an de aprilo 2022.
  13. 気象庁 / 平年値(年・月ごとの値). JMA. Alirita 16-a de aprilo 2022.
  14. Popolnombraj statistikoj de Amakusa
  15. "Amakusa: Islands of Dread." Spike Japan (blogo). [5]
  16. Kompania retejo [6]
  17. [7]
  18. "Travel Guide of Scenic Byway Kyushu: Q-13 Amakusa Islands Drive"
  19. "Tomioka Castle -Abolished to save local people-". Japan Castle Explorer. [8]
  20. Turnbull, Stephen. "The ghosts of Amakusa: localised opposition to centralised control in Higo Province, 1589–1590." Japan Forum 25(2). [9]
  21. Morris, James Harry.2018. "Anti-Kirishitan Surveillance in Early Modern Japan. Surveillance & Society 16(4): 410-431.
  22. Rocha, Joanes. 2024. "Western Churches in Nagasaki and Amakusa as Sites of Memory." En Makhloufi, Lilia (red.), Tangible and Intangible Heritage in the Age of Globalization. [10]
  23. "Tomioka Castle -Abolished to save local people-". Japan Castle Explorer. [11]
  24. Angla traduko de la japana vikipedia artikolo "Toda Tadamasa"
  25. Yamazaki Tomoko. 1975. "Sandakan No. 8 Brothel". Tr. Tomoko Moore kaj Steffen Richards. Bulletin of Concerned Asian Scholars 75(4), p. 52-60. [12]
  26. Mihalopoulos, Bill. 1994. "The Making of Prostitutes in Japan: The Karayuki-san". Social Justice 21(2), p. 161-184. [13]
  27. Yoshikuni Igarashi. 2021. Japan, 1972: Visions of Masculinity in an Age of Mass Consumerism. New York: Columbia University Press. 256. [14]
  28. [15]
  29. City of Encinitas : Sister City Program. Arkivita el la originalo je 2012-07-14. Alirita 2012-08-14.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]