Usona Filozofia Societo
Usona Filozofia Societo | |||||
---|---|---|---|---|---|
organizaĵo erudicia societo | |||||
Komenco | 1743 vd | ||||
Geografia situo | 39° 56′ 55″ N, 75° 8′ 58″ U (mapo)39.948611111111-75.149444444444Koordinatoj: 39° 56′ 55″ N, 75° 8′ 58″ U (mapo) | ||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
Sidejo | Filadelfio | ||||
| |||||
Agareo | |||||
Fondinto(j) | Benjamin Franklin vd | ||||
Lingvoj | |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Usona Filozofia Societo (angle American Philosophical Society) estas fondita en 1743 de Benjamin Franklin kaj aliaj usonaj sciencistoj por favori la sciencojn kaj helpi enkonduki utilajn eltrovaĵojn.
Membroj
[redakti | redakti fonton]Fruaj membroj
- George Washington, John Adams, Thomas Jefferson, Alexander Hamilton, Thomas Paine, James Madison
- Eksterlandanoj: Alexander von Humboldt, Marie-Joseph Motier, markizo de La Fayette, Friedrich Wilhelm von Steuben, Tadeusz Kościuszko, Jekaterina Daŝkova
Postaj membroj
- Charles Darwin, Robert Frost, Louis Pasteur, John James Audubon, Linus Pauling, Margaret Mead, Thomas Edison, James Dwight Dana
- Pluraj membroj de Societo de la Cincinatuloj
Publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Kolektitaj verkoj de Benjamin Franklin, Joseph Henry, William Penn kaj aliuloj ampleksas ĉ. 400 volumojn
En 1887 la societo elektis komitaton por ekzameni la sciencan valoron de Volapük. La komitato, sciante nenion pri Esperanto, kondamnis Volapükon kaj konstatis la verajn principojn, sur kiuj la lingvo internacia devas esti bazita, tute similajn al la principoj de Esperanto. La societo dissendis al ĉiuj klerulaj societoj de la mondo proponon pri internacia kongreso por starigi lingvon internacian laŭ tiuj principoj. L. L. Zamenhof, informite pri la proponita kongreso, en sia "Aldono al la dua libro" anoncis intencon lasi la decidon pri la eventuala formo de la lingvo internacia kaj la kontrolon de ĝia sorto al tiu kongreso. Tamen pro nesufiĉa respondo al la alvoko de la Usona Filozofia Societo la kongreso ne okazis. Henry Phillips, sekretario de la societo, fariĝis varma amiko de Esperanto kaj tradukis la unuan libron de Zamenhof.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- James, Edward T. (1971). Notable American Women, 1607–1950: A Biographical Dictionary. Harvard University Press. ISBN 978-0-674-62734-5.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- American Philosophical Society Museum Arkivigite je 2014-09-18 per la retarkivo Wayback Machine