Amerika kotino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amerika kotino
Amerika kotino
Amerika kotino
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Sapindaloj Sapindales
Familio: Anakardiacoj Anacardiaceae
Genro: Kotino Cotinus
Cotinus obovatus
(Raf.)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Amerika kotino (Cotinus obovatus) estas nearktisa specio el la holarktisa genro kotino de la familio de la anakardiacoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Cotinus, estas greka nomo por "arbedo". Obovatus, latine indikas la formon de la folio : ovoforma kun la plej mallarĝa finaĵo ligita al petiolo .

Sinonimoj:

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Foliaro.

Ĝi estas arbedo aŭ eta arbo, kiu kulture povas atingi altecon de 4 al 6 m. La arboŝelo estas griza kaj ĝi senŝeliĝas kiam la aĝo pligrandiĝas. La branĉetoj estas iome oranĝkoloraj. La folioj estas falfoliaj, alternaj, inverse ovoformaj; ili longas 7,5 ĝis 15 cm, kun kojnoforma bazo kaj ronda apekso. Ilia koloro estas malhele verda aŭ bronz-kolora, sube iomete lanugaj kiam ili estas junaj. La petiolo larĝas 1,5 al 3,5 cm. Aŭtune la folioj koloriĝas ruĝecaj kaj flavaj.

La floroj estas aranĝitaj kiel grandajn konus-formajn terminalajn paniklojn de 15 al 30 centimetroj kun etaj verdecaj floroj, kiuj abortiĝinte konstituas grizan fumo-similan amason. De tio derivas la angla nomo american smoke-bush.

La frukto estas eta drupo kun unu sola semo. En la pasinteca kotino estis klasifikita en la genron sumakon sed tiu ĉi distingiĝas per la folioj kiuj estas kunmetitaj kaj per la malsimilaj floraroj, ne havante aspekton de fumo-amaso.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La amerika kotino estas hejma en la sudoriento de Usono, sude ekde Tenesio tra la sudo al Alabamo kaj okcidente ĝis la oriento de Teksaso.

Kultivo kaj uzo[redakti | redakti fonton]

Estas prefereble kultivi ĝin en sekaj kaj malriĉaj grundoj. Tio kreas pli fortikajn bonkreskajn plantojn kaj la koloro de la aŭtunaj floroj estas pli bela. Kiam ili estas plantitaj en iu fekunda kreskejo, ili estiĝas grandaj kaj krudaj, sed nelongvivaj kaj ili mortas pro verticillium-malsano.

Estas eble haki la kotinojn fru-printempe, por produkti kopsarbojn, kiuj la unuan jaron havas ŝosojn kun alteco ĝis 2 m kun grandaj kaj belaj folioj, sed sen fruktoformado.

Kelkaj el ĝiaj varioj plej konataj  :

  • Cotinus dummeri 'Grace' estas hibrido de Cotinus coggygria en Cotinus obovatus;
  • Cotinus obovatus 'Flame' kun oranĝkoloraj folioj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]