Amerika oksikoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oksikoko
Vaccinium macrocarpon
Vaccinium macrocarpon
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Ordo: Erikaloj Ericales
Familio: Erikacoj Ericaceae
Genro: Vakcinio Vaccinium
Specio: V. oxycoccus
Vaccinium macrocarpon
Aiton 1789
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La amerika oksikoko (Vaccinium macrocarpon) - ankaŭ nomata grandfrukta vakciniogrubero laŭ la platdiĉa: Kraanbeere (kraan= gruo) aŭ la angla: Cranberry (cran= gruo) - estas tapiŝema arbusto, kun fajnaj branĉoj, kreskanta oriente de Norda Ameriko.

Ĝi estas specio de genro vakcinio (Vaccinium) el la familio Erikacoj (Ericaceae). La populara nomo grubero venas de la filamentoj de la floro, kiuj formas grusimilan bekon. [1]

Vakcinioj hejmiĝis en Eŭropo, Azio kaj Nordameriko. La amerika specio Vaccinium macrocarpon estas pli robusta ol la ordinara vakcinio (Vaccinium oxycoccus).[2]

La grubero estas kultivata en Usono, precipe en Nov-Anglio grandskale. Tie la beroj estas manĝataj aparte dum la Tago de rikolto. La grubero esta pli amara kaj acida ol la eŭropa vakcinio.

Priskibo[redakti | redakti fonton]

gruberoj

La planto esta ĉiamverda arbustoĥamefito, kiu disvastigas sin per fadenformaj kuŝantaj branĉoj. La kreskoformo esta kuŝanta - altenkreskanta, tio signifas ke la malnovaj partoj de la branĉoj kuŝas sur la grundo kaj kreskigas radikojn, la branĉpintoj staras vertikale. La branĉoj senfine kreskas (ĝis 1 m jare), kaj la malnovaj partoj formortas post kelkaj jaroj kiam ili estas superkreskantaj de najbaraj plantoj aŭ de musko. Kampo kun gruberoj tial aspektas kiel razeno. Unuopaj plantoj ne estas videblaj.

La foliaj estas ĉiamverdaj kaj 1 ĝis 2 cm longaj; oblongaj – ovformaj kun pintaj apeksoj. La floroj estas rozkoloraj-blankaj kun forte refalditaj petaloj. La frukto similas laŭ la grandeco al malgrandaj ĉerizoj. La naturaj fruktoj estas brile ruĝaj. La beroj havas kvar aerkamerojn, per tio la bero estas pli malpeza ol akvo.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La natura hejmejo de Vaccinium macrocarpon estas en pluvmarĉoj en orienta Nordameriko. La disvastiĝ-regiono etendiĝas de Nov-Brunsviko kaj Novlando en Kanadoa kaj dude ĝis Norda Karolino, Tenesio kaj Virginio.

Vaccinium macrocarpon hejmiĝis kiel novplanto en pluraj marĉoj de Germanio kaj la nederlandaj insuloj Terschelling kaj Vlieland [3]

Rikolto[redakti | redakti fonton]

rikolto de gruberoj en Nov-Ĵerzejo

La beroj esta multe pli malpezaj ol akvo. Por rikolti la berojn oni inundas la kampojn. La beroj drivas sur la akvosurfaco, kie oni povas kolekti ilin facile. En Eŭropo Latvio estas la lando kun la plej granda produkta kapacito de gruberoj.[4] La sendifektaj kaj maturaj fruktoj estas vendataj freŝe. El tromaturaj fruktoj estas farataj kompotosuko. La suko estas esenca ingredienco de Cosmopolitan-koktelo.

Kultivaroj[redakti | redakti fonton]

Estas konataj ĉ. 130 kultivaroj de la grubero, parte kun malhelruĝaj ĝis nigraj beroj. Sed nombro de la komerce la plej kultivataj kultivaroj estas nur 12. La plej gravaj estas Ben Lear, Early Black, Howes, McFarlin kaj Searles.[5]

Malsanoj[redakti | redakti fonton]

La folioj de la grubero povas esti atakataj de la fungo Exobasidium perenne.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bitte, was sind eigentlich Cranberrys? In: Welt Online.
  2. Britannica, 2004
  3. online atlas of the British and Irish flora.
  4. Mintauts Abolins, Rudite Sausserde, Marta Liepniece, Dace Sterne: Cranberry and blueberry production in Lavia. In: Agronomijas Vestis, 12, 2009, S. 7–13.
  5. Artbeschreibung, Arkivigite je 2007-11-21 per la retarkivo Wayback Machine In: uga.edu. (engl.)
  6. Nancy L. Nickerson: A previously unreported disease of cranberries caused by Exobasidium perenne sp. nov. In: Canadian Journal of Plant Pathology, 6, Nr. 3, 1984, S. 218–220.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Karl Stoll, Ulrich Gremminger: Besondere Obstarten. Vom Reichtum seltener, südländischer und wildwachsender Früchte. Eugen-Ulmer-Verlag, Stuttgart 1986, ISBN 3-8001-6186-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]