Andreo Cseh
Andreo Cseh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de septembro 1895 en Ŝablono:Flagikono Marosludas, Hungario |
Morto | 9-an de marto 1979 en Ŝablono:Flagikono Hago Nederlando |
Lingvoj | Esperanto • hungara • latina • germana |
Nacieco | hungaro |
Ŝtataneco | Rumanio Hungario |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | kolumnisto esperantisto instruisto katolika sacerdoto verkisto pedagogo |
Esperanto | |
Aliaj aktivaĵoj | kreinto de Cseh-metodo |
Andreo CSEH [ĉe] (naskiĝis la 12-an de septembro 1895 en Marosludas[1] en tiutempa Hungario je la nomo András Cseh, mortis la 9-an de marto 1979 en Hago, Nederlando, [2]) estis rumania hungaro kaj katolika pastro, kiu famiĝis pro sia originalo metodo por instrui Esperanton: la Cseh-metodo.
Biografio
Li pastriĝis en 1919 kaj kiel pastro agadis dum mallonga tempo en kelkaj urboj. Esperantisto de 1910. En 1920 en Sibiu [3] li ellaboris sian faman kursmetodon pro kies sukceso li estis invitita al Târgu Mureş [4], kie li gvidis plurajn kursojn. De tie li iris al Cluj [5], gvidis kursojn kaj komencis reorganizi la Esperanto-movadon en Rumanujo. En la aŭtuno de 1922 laŭ invito de H. Fischer li transiris al Bucureşti kaj kun li fondis la Esperanto-Centron Rumanan. Du jarojn li propagandis kaj instruis tie kaj en najbaraj urboj.
Li estis (de 1921) ĉefdelegito de UEA. En 1924 lia episkopo grafo Majláth donis al li libertempon por tute dediĉi sin al la disvastigo de Esperanto. Samjare li fariĝis sekretario de ICK kaj ricevis komision fari propagandan vojaĝon tra pluraj landoj; li partoprenis la organizajn laborojn de la UK-j en Ĝenevo, Danzig kaj Budapest.
En la aŭtuno de 1927 li estis invitita de la urbestro de Stokholm kaj la reĝa princo Karlo por gvidi E-kursojn en Svedio, interalie ankaŭ en la sveda parlamento. En aprilo 1929 aperis la unua eldono de lia kurso en libra formo, stenografita kaj eldonita de la Sveda Instruista Federacio en Stokholmo.
Gvidinte kursojn en Estonio, Francio, Germanio, Latvio, Nederlando, Norvegio, Pollando kaj Svislando, li en 1930 definitive ekloĝis en Nederlando. Liaj kursoj havis ĉie eksterordinaran sukceson, tiel, ke la Esperanto-gazetoj parolis pri la renesanco de Esperanto. Tiam kreskis la bezono de porinstruantaj kursoj. Andreo Cseh iniciatis ilin kaj okazigis internaciajn pedagogiajn seminariojn, unue en Budapeŝto (1929) kaj poste en Arnhem (Nederlando) dum multaj jaroj.
La 24-an de majo 1930 li fondis kun ges-roj Isbrücker la Internacian Cseh-Instituton de Esperanto. Pro tio li iĝis nedezirita persono en UEA kaj li ne rajtis partopreni en la UK de Krakovo[6]. En 1932 li estis fondinto kaj ĉefredaktoro de la gazeto La Praktiko kiu aperadis ĝis 1970 (en la lastaj jaroj prizorgata de UEA de 1964).
En 1931 li estis plurfoje en Berlino kaj instruis.
En 1942, dum la germana okupo de Nederlando, en sekreta kunveno estis fondita Universala Ligo kies iniciatintoj kaj multjaraj gvidantoj estis Julia Isbrücker kaj Andreo Cseh.
Malpastriĝo kaj repastriĝo
Kun granda sukceso li gvidis Esperanto-kursojn por ĉiuspecaj grupoj de homoj, ne sciante, ke la tiama episkopo de Harlemo, Monsinjoro J.D.J. Aengenent, en kies diocezo situis tiutempe ankaŭ la urbo Hago, malpermesis al siaj pastroj - pro la danĝero de t.n. miksaj geedziĝoj - doni lecionojn al katolikoj kaj protestantoj kune. Pro tio, ke Cseh laboris alie ol la pastroj de la diocezo Harlemo, Ms-ro Aengenent uzis eklezijuran rajton kaj malpermesis al Cseh la restadon en la diocezo Harlemo. Cseh ne povis obei tiun ordonon, ankaŭ komprenis apenaŭ la aferon, ĉar li estis malhelpata sekve de manko de sufiĉa scio pri la nederlanda lingvo; tial li decidis tamen daŭrigi laŭ sia kutima maniero siajn Esperanto-kursojn, kaj post iom da tempo Ms-ro Aengenent forprenis de Cseh la rajton de pastra servo. En la Ripozejo por aĝuloj «Huize Royal», kie Cseh loĝis tiutempe, vizitis lin la estro de la paroĥo, ĉefpastro Genemans, kiu interesiĝis pri liaj travivaĵoj. Li decidis fari klopodojn por atingi, ke Cseh reakiru siajn pastrajn rajtojn. La sekvo de tiuj klopodoj estis, ke Cseh ricevis la 6-an de januaro 1978 kortuŝan leteron de Ms-ro Zwartkruis, tiama episkopo de Harlemo, kiu enhavas informon, ke Cseh rehavas nun siajn pastrajn rajtojn. Kopioj de tiu letero estas senditaj al la episkopo de Roterdamo, Ms-ro D-ro Simonis, kaj al nuna episkopo de Transilvanio. [7]
La metodo
Lia metodo konsistas en:
- neuzado de lernolibro
- neuzado de nacia lingvo, sed klarigo de la novaj vortoj per la jam instruitaj
- komuna ĥora respondado de la kursanoj
- aplikado de konversacio pri aktualaĵoj anstataŭ uzado de lernejecaj ekzemploj.
- riĉa aplikado de humoro kaj ŝerco
- instigo al tio, ke la lernantoj mem eltrovu la regulojn de la lingvo kaj ke ili mem konstruu la gramatikan sistemon.
Notoj kaj referencoj
- ↑ Marosludas Ludoşul-de-Mureş En la nuna Rumanio, la urbeto nomiĝas Luduş
- ↑ MORTIS PIONIRO, KIU MULTE SIGNIFIS POR LA ESPERANTO-MOVADO, C.M.N.T. Op 't Roodt
- ↑ Sibiu = Nagyszeben = Hermannstadt
- ↑ Târgu Mureş = Marosvásárhely
- ↑ Cluj = Kolozsvár
- ↑ Flandra Esperantisto, apr. 1932, p. 161.
- ↑ ĜOJIGA HONORADO DE LA GRANDA ESPERANTO-PIONIRO ANDREO CSEH(el «Universala Ligo» 1/1978)
Literaturo pri Cseh kaj lia metodo
- Esperanto en perspektivo, London, Rotterdam, 1974
- Enciklopedio de Esperanto, Budapest, 1933
- Vortoj de Andreo Cseh, Artur E. Iltis, Saarbrücken 1984 / Internacia Esperanto-Instituto, Hago, 2003
- D-ro I. Szerdahelyi, Metodologio de lingvostudado kaj parolproprigo, Budapest 1975
- Memorlibro omaĝe al Andreo Cseh, Redaktis kaj kunligan tekston verkis Katalin Smidéliusz, Sabatejo 1995
- Vortoj de Andreo Cseh, Ed Borsboom, Internacia Esperanto-Instituto, 2003
- Vivo de Andreo Cseh, Ed Borsboom, Internacia Esperanto-Instituto, 2003
Eksteraj ligiloj
Trovu « Andreo Cseh » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |