Luduș
Aspekto
(Alidirektita el Luduş)
Luduș | ||
---|---|---|
Urbo | ||
urbeto en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Mureș | |
Alinome | Marosludas (hungare), Ludasch (germane) | |
Iama hungara departemento | Torda-Aranyos | |
Situo | 46° 29′ N, 24° 6′ O (mapo)46.47777777777824.096111111111Koordinatoj: 46° 29′ N, 24° 6′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 270 m | |
Poŝtkodo | 545200 | |
Loĝantaro | 15,328 (en 2011; 17.497 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 114710 | |
Luduș [luduŝ] (hungare Marosludas [maroŝludaŝ]; germane Ludasch) estas urbo en Rumanio ĉe la suda rando de la Ebenaĵo de Transilvanio sudokcidente de Târgu Mureș. Administre apartenas al ĝi Avrămești, Fundătura, Cioarga, Ciurgău, Gheja kaj Roșiori.[1]
Luduș situas ambaŭflanke de la rivero Mureș. Ĝi estas fervoja nodo ĉe la linio inter Târgu Mureș kaj Războieni; tie debranĉiĝas linio al Bistrița Nord. La urbon trairas ankaŭ la nacia vojo DN15, samtempe eŭropa vojo E60.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1910 ĝi havis 4 632 loĝantojn (hungaroj, rumanoj) kaj en 1992 17 360 (rumanoj, 28 % da hungaroj).
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝia unua skriba mencio estis en 1330. Ĝis 1919 Marosludas apartenis al Hungario (Torda-Aranyos). Luduș estas la ekonomia centro de la regiono.
Renomaj personoj
[redakti | redakti fonton]- Iulian Boldea (n. 2-a de marto 1963): verkisto, universitata profesoro.
- Andreo Cseh (12-a de septembro 1895 – 9-a de marto 1979, Hago (Nederlando)): pastro, esperantisto, pedagogo (Cseh-metodo).
- Attila Csernik-Vass (n. 18-a de marto 1975): ĵurnalisto, instruisto
- Tibor Egyed (n. 26-a de februaro 1969): pentristo, grafikisto.[2]
- Pompei Hărăsteanu, operkantisto.
- Semproniu Iglozan (n. 14-a de januaro 1938): pentristo.
- Endre Kakassy (1905-1983): publicisto, redaktoro, verkisto, tradukisto.
- László Krausz, Vasile Barbu (15-a de julio 1897 – 28-a de marto 1981, Bukareŝto): teknikverkisto
- Béla Lándor (4-a de oktobro 1899 – Budapest, 8-a de majo 1973): ĵurnalisto, historiisto.
- Rodica Olteanu, scenejdekoraciistino, pentristino.
- Eugen Onac (n. 8-a de novembro 1975): fizikisto, inventisto, esploristo en Eindhoven ĉe la Philips-esplorcentro.
- István Soós (7-a de majo 1895 - Oradea, 15-a de marto 1983): juristo
- Adél Szekeres (29-a de junio 1946) lokhistoriistino
- Károly Vécsei (n. 23-a de marto 1923): historiisto, scienca esploristo.
- Frigyes Walter (n. 13-a de julio 1931 – Baia Mare, 17-a de majo 1996): grafikisto.
- Zoltán Zágoni Albu (19-a de julio 1934 – Bukareŝto, 5-a de majo 2002): reformita eklezia verkisto
- Imre Zilahi (2-a de oktobro 1974): ĉefredaktoro de rumanlingva revuo Mobila (Meblo).
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- ↑ Informoj ĉe neogrady's. Arkivita el la originalo je 2020-12-04. Alirita 2015-03-06.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Interaga mapo de la distrikto Mureș
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Urba retejo Arkivigite je 2006-07-17 per la retarkivo Wayback Machine
-
Situo en la distrikto
-
La urba blazono