Annecy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Annecy (urbo))
Saltu al: navigado, serĉo
Annecy
La palaco Isle ĉe la rivero Thiou.
La palaco Isle ĉe la rivero Thiou.

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj
Departemento Haute-Savoie
(prefektejo)
Arondismento Annecy
(ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 3 kantonoj
INSEE kodo 74010 [+]
Poŝtkodo 74000
Kodo laŭ INSEE 74010
Retpaĝaro http://www.ville-annecy.fr/
Politiko
Urbestro S-ro Jean-Luc Rigaut
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 50 800  (2005)
Loĝdenso 3 695 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 54′ N, 6° 8′ O45.8991666666676.1294444444444Koordinatoj: 45° 54′ N, 6° 8′ O
Alto De 418 al 926 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 13,75 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Annecy (Francio)
DEC
Annecy
Situo de Annecy
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Annecy [+]
v  d  r
Information icon.svg

Annecy, en esperanto Anecio[1] (uzatas ankaŭ Anci'[2]), estas sudorient-francia komunumo kaj urbo, kuŝanta ĉe la norda pinto de lago 27 km² granda : la Anecia Lago . Ĝi situas en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj kaj estas la prefektejo de la departemento Haute-Savoie, kun proksimume 51.000 loĝantoj.

Heraldiko[redakti | redakti fonton]

Blason d'Annecy.svg

"El gorĝo kun truto el arĝento bende metita."

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la urbo troviĝas malfrugotika katedralo Saint-Pierre el la 16-a jarcento.

Strato Carnot

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Gravas en la ekonomia vivo la metal-, teksaĵ-, ledo-, nutraĵ-, kaj lignoindustrio. La urbon superas mezepoka kastelo sur monteto en la urba centro.

Krom tio la urbo estas aera kuracejo kiel la partnerkomunumoj de Bejruto kaj la angla Cheltenham.

Sporto / Kulturo[redakti | redakti fonton]

En 1997 okazis tie la junulara mondĉampioneco en malpeza atletiko. La urbo kandidatis por la Vintraj Olimpiaj Ludoj de 2014.

En la urbo okazas la Anecia Internacia Festivalo de Animaciaj Filmoj, kiun gajnis en 2005 la hungara animacia filmo Nyócker.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ĉe la lago estas originala esperantlingva bildstrio de Serĝo Sir' kiu humure kaj ironie kronikas la ĉiutagan vivon de du Ancianinoj esperantistaj (patrino kaj filino). Ĝi estas kompilo de ĉirkaŭ 70 duonpaĝaj epizodoj, kiuj felietone aperadis en la revuo de SAT-Amikaro, La Sago, inter ĝiaj numeroj 2 k 94.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Tegmentoj de la malnova kvartalo

Notoj[redakti | redakti fonton]