António Raposo Tavares

El Vikipedio, la libera enciklopedio
António Raposo Tavares
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1598 (1598-01-01)
en Mértola
Morto 1-an de januaro 1658 (1658-01-01) (60-jaraĝa)
en San-Paŭlo
Lingvoj portugala
Ŝtataneco BraziloReĝlando Portugalio
Okupo
Okupo esploristo • sertanista • sklavokomercisto • Bandeirante
vdr

Antonio RAPOSO TAVARES, "la maljuna" (portugale: o Velho) (Beja, Alentejo, Portugalio, 1598 - São Paulo, Brazilo, 1658) estis bandeirante de la epoko de la koloniismo portugala kiu esploris la orientan kontinentan parton de Sudameriko kiu etendigas la teritorion de la kolonio trans la limojn metitajn de la Traktato de Tordesillas kaj reklamis ĝin por Portugalio.

Li dediĉis sin al militoj en Brazilo por konkeri teritoriojn kaj sklavigi indiĝenojn, ĉefe gvaranioj, protektitaj de jezuitoj, kaj Tupinambaoj. El 1639 al 1642, Tavares luktis kontraŭ la nederlandanoj, kiuj estis konkerintaj setlejojn en la nord-orienta marbordo (Bahio kaj Pernambuko). El 1648 li esploris la riverojn Paragvajo, Mamoré, Madeira kaj Amazono.

En sia honoro, unu el la ĉefaj aŭtoŝoseoj de la lando portas sian nomon, nome Rodovia Raposo Tavares, kiu komunikas la urbon São Paulo kun la okcidento; ties itinero praktike koincida kun la vojo kiun Tavares faris en sia veturo suden kiam li sukcesis aligi al la Portugalia Ameriko la teritoriojn de la aktualaj ŝtatosj Paranao kaj Sankta Katarino.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]