Saltu al enhavo

Antioĥia Ortodoksa Eklezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antioĥia Ortodoksa Eklezio
بطريركية أنطاكية وسائر المشرق للروم الأرثوذكس
emblemo
ortodoksisma patriarkujo Redakti la valoron en Wikidata
Geografia situo 33° 30′ 34″ N, 36° 18′ 41″ O (mapo)33.50944444444436.311388888889Koordinatoj: 33° 30′ 34″ N, 36° 18′ 41″ O (mapo)
Lando(j) Sirio vd
Sidejo Damasko
Antioĥia Ortodoksa Eklezio (Sirio)
Antioĥia Ortodoksa Eklezio (Sirio)
DEC
Map
Antioĥia Ortodoksa Eklezio
Retejo Oficiala retejo
vdr
Antioĥia Ortodoksa Eklezio
Katedralo de Hamma, Sirio
Orientiĝo Ortodoksa
Geografiaj lokoj Israelo, Jordano, Egiptio, Sirio, Turkio, Libano, Irano, Irako, kaj Palestina Aŭtonomio
Fondinto Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo
Nombro de membroj 1 000 000
vdr

La Antioĥia Ortodoksa Eklezio estas unu el la dek kvin aŭtokefalaj (memstaraj) eklezioj de la ortodoksa komunio. Ĝi estas unu el la kvin patriarkatoj de la primitiva kristanismo antaŭ la Orienta skismo. Ĝi estas estrata de la Patriarko de Antioĥio, konsiderata kiel posteulo de la apostoloj Petro kaj Paŭlo. Nuntempe ĝi havas ĉ. 1.350.000 kredantojn en Sirio, Libano kaj la diasporo en diversaj mondopartoj kie troviĝas la diasporo, ĉefe en Ameriko kaj en Eŭropo.

Ĝi estas unu el pluraj eklezioj kiuj postulas la heredon de la historia Patriarkato de Antioĥio. La Orienta Siria Ortodoksa Eklezio de Antioĥio faras la saman aserton, kiel faras la Siria Romkatolika Eklezio, la Maronita eklezio, kaj la Melkita grek-katolika eklezio, ĉiuj ili orientaj eklezioj en plena komunio kun Sankta Seĝo. Tiuj tri, aliflanke, reciproke rekonas unu la alian kiel tenado de aŭtentaj patriarkatoj, estanta parto de la sama Katolika komunio. La Romkatolika Eklezio ankaŭ nomumis patriarkojn el latina ritaro por multaj jarcentoj, ĝis la ofico estis forlasita en 1953 kaj nuligita en 1964 kaj ĉiuj asertoj rezignitaj.

La sidloko de la patriarkato estis antaŭe Antioĥio, en kio nun estas Turkio. Tamen, en la 15-a jarcento, ĝi estis movita al Damasko, nuntempa Sirio, en respondo al la otomana invado de Antioĥio. Ĝia tradicia teritorio inkludas Sirion,Libanon,Iranon, Irakon, Kuvajton kaj partojn de Turkio. Ĝia teritorio antaŭe inkludis la Kipra Ortodoksa Eklezio ĝis kiam ĝi iĝis aŭtokefala en 431. Kaj la ortodoksa eklezio de Kipro kaj Antioĥio estas membroj de la Konsilio de Mezorientaj Eklezioj.

Ĝia nordamerika branĉo estas sendependa, kvankam la Sankta Sinodo de Antioĥio daŭre nomumas sian episkopon, elektita de listo de tri kandidatoj nomumitaj en la nordamerika arkidiocezo. Ĝia filio en Aŭstralazio kaj Oceanio estas la plej granda laŭ areo.

La gvidanto de la ortodoksa eklezio de Antioĥio estas nomita patriarko. La nuna patriarko estas Ignatius la 4-a. Membrostatistiko estas varia, sed povas esti 1,100,000 en Sirio kaj 250,000 en Libano kiel ĉefaj komunumoj.

Citaĵo
 La disĉiploj estis nomataj "kristanoj" unuafoje en Antioĥio 
— Agoj 11:26

Preĝejoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]