Anton Wildgans

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Foto el la jaro 1932

Anton Wildgans (naskiĝinta la 17-an de aprilo 1881 en Vieno; mortinta la 3-an de majo 1932 je Mödling en Malsupra Aŭstrujo) estis aŭstra poeto kaj dramisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de ministeria konsilisto en la Ministerio pri agrikulturo Wildgans perdis en 1885 la patrinon. La patro edziĝis denove en 1885. En 1895 Wildgans skribis, kiel 14 jaraĝulo, la dramon Hippodameia; en 1900 li trapasis la abiturientan ekzamenon ĉe la piaristoj en Vieno kaj poste enskribis sin al la jura fakultato de la Universitato de Vieno.

En 1905 li faris vojaĝon tra la tuta mondo invitite de la amiko Arthur Trebitsch. Unu jaron poste mortis la patro pro nediagnozita cerebra tumoro. En somero 1906 Wildgans havis dumsomere la unuan renkonton kun Lilly Würzel, kiun li poste edzigis. En 1909 li finstudis kaj eniris la juĝistan preparadservon. En la 27.3.1909 li edziĝis al Lilly.

Publikigitis lia unua poemkolekto sub la titolo Herbstfrühling kiu ja furoris. En 1911 li estis unu jaron je provo en Mönichkirchen (Distrikto Neunkirchen) kie li havis kreivegan fazon kaj decidis ne plu reveni al la jurista deĵorado. Aperis la dua poema antologio Und hättet der Liebe nicht. Li verkis en 1912 la poemciklon Sonette an Ead kaj ege furoris per la unuakta tribunaldramo In Ewigkeit Amen.

En 1913 naskiĝis la unua filo Friedrich. Inter 1914-18 sekvis la dramoj Armut, Liebe kaj Dies irae. En 1917 li akiris domon en la Ander-strateto en Mödling (la nuna Anton-Wildgans-strateto). De 1918-21 Wildgans ekverkis por la biblia dramociklo Kain – Moses – Christus de kiu nur Kain finitis.

Direktoro teatreja kaj batalanto por Aŭstrio[redakti | redakti fonton]

En la 1.2.1921 li nomumitis estro de Burgteatrejo kaj naskiĝis la dua filo Gottfried. En 1922 Wildgans eksuferis grave je la vejnoj kaj forlasis la Burgteatrejon. En 1923 li verkis Sonette aus dem Italienischen kaj komencis en 1925 la socikritikan epopeon Kirbisch (en heksametro) kiun li finskribis en 1927. La malsano graviĝis kaj komencis brustangoroj. En 1928 venis sankolapso, tamen estiĝis samjare Musik der Kindheit (kun rememoroj) kaj Buch der Gedichte. En la 12.11.1929 (10-a datreveno fondo de la Unua respubliko de Aŭstrio) la fama Parolado pri Aŭstrio / Rede über Österreich de li antaŭ la sveda reĝo devus esti farinta: sed jam dumvojaĝe, en Lepsiko, Wildgans interrompis la vojaĝon. Laŭtledago anstataŭa de la parolado okazis en la novjara tago 1930 sur radiofoniaj ondoj. Wildgans tie denove substrekis sian grandan subtenon por memstareco de sia patrujo Aŭstrio.

La duan fojon Wildgans nomumitis direktoro de Burgteatrejo. Sekvis en 1931 novaj koratakoj kaj kolapsoj. En la 1.1.1932 li devis rezigni pri ĉiuj deĵoroj kaj sekvis en la 18.4. nova gravega koratako.

Graveco[redakti | redakti fonton]

En 1930, 1931 kaj 1932 Wildgans estis proponita por aljuĝo de la Nobelpremio pri literaturo. En 1960 la Aŭstria industriaro fondis la "Premion Anton Wildgans" por subteni junajn verkistojn.

Wildgans strebis unuigi ĉiujn tendencojn de la tiutempa dramarto. Tial kaj realismaj-naturalismaj kaj simbolismaj-ekspresionismaj trajtoj troviĝas en liaj verkoj. Sobra, ĉiutaga lingvo miksiĝas al patose troigita por plialtigi la ĉiutagaĵojn al porĉiamaj validantaĵoj.

Aparte liaj "burĝaj dramoj" famigis lin en tuta Germanlingvio kaj li igis ŝatatulo de la viena teatra publiko.

Honoroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Volkstheater-Preis für Armut, 1916
  • Kaiser-Franz-Joseph-Orden, 1918
  • Ferdinand-Raimund-Preis, Wien, 1919
  • Ehrenmitglied des Beirats für Musik, Literatur und dramatische Kunst, Wien, 1920
  • Nomumo je "Officier d l'Instruction Publique", Franclando, 1922
  • Honora titolo "Hofrat", 1923
  • Membreco ĉe Akademio pri artoj kaj sciencoj de Göteborg, 1931
  • en la naskiĝurbo nomitis strateto por li ("Anton-Wildgans-Weg")
  • Johann-Wolfgang-Goethe-Medaille, 1932

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]