Areteo de Kapadocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Areteo de Kapadokio)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Areteo de Kapadocio
medicus Graecus
medicus Graecus
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 100 (0100-01-01)
en Kapadocio
Morto 1-an de januaro 200 (0200-01-01) (100-jara)
en Aleksandrio
Ŝtataneco Roma regno
Profesio
Profesio kuracisto
v  d  r
Information icon.svg


Areteo de Kapadocio (latine Aretæus Cappadocius; 85-138) estis kuracisto, kiu influita de la greka kulturo, vivis en Romo dum la regado de la Imperifkaestro NeronoVespaziano. Li estis unu el la plej renomaj el la antikvaj grekaj kuracistoj. Li naskiĝis en Kapadocio sd li praktikis kaj vivis en Romo kaj Aleksandrio, pioniris la reviviĝon de la instruoj de Hipokrato, kaj onidire li due klasiĝas rilate al la patro de la Medicino mem en la aplikado de rigora observado kaj etiko al la arto.

Komence, li kuniĝis al la pneŭmatika medicina lernejo, kiu kredis ke la sano estis konservita de iu "vitala aero" aŭ pneŭmo. Pneŭmatikistoj asertis ke la malekvilibro de la kvar humuroj - sango, flegmo, kolero (flava galo) kaj melankolio (nigra galo) - perturbis la pneŭmon, kiu estis konsiderata idealan kondiĉon por nenormala pulsado.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kopioj de liaj manuskriptoj supervivis la nigran eraon kaj unue printiĝis en la latina versio ĉirkaŭ 1552. Liaj skribaĵoj estas memorindaj pro la vivaj priskriboj de la medicinaj kondiĉoj inklude de diabeto[1], astmo kaj celiakio. Kelkfoje li erare kreditatas pri la enkonduko de la nomo diabeto, ĉar evidentaĵoj elmontras ke ĝi jam estis uzata antaŭ ol lia epoko, samkiel li ne sciis ke la urino de la diabetuloj gustis dolĉe. Malgraŭ tio, li estis la unua kiu faris klaran priskribon pri la diabeto, kaj lia verkaro portas plezuron al la legantaro.

Areteo de Kapadocio estis mistera figuro. Liaj priskriboj pri larĝa gamo da malsanoj estis sufiĉe dokumentitaj kaj bele elmontritaj, efektive inda je legado ankoraŭ el la nunaj tagoj. Malgraŭ tio, li apenaŭ estis menciita de nenia medicina verkisto en la antikveco, escepte de Aetius en la 5-a jarcento kaj Paŭlo de Egino en la 7-a jarcento. Sendube, almenaŭ unu verko supervivis lin perfekte sendifekta, tamen, li fariĝis konata nur per latina tradukaĵo publikita en Venecio, en la jaro 1552. La manuskripto de Areteo konsistas je ok libroj priskribantaj la kaŭzojn, karakterizaĵojn kaj traktadojn de akuta kaj kronika malsanoj. Li verkis en la iona greka dialekto ankaŭ konata kiel la malnova Atiko. Oni ne havas aŭtobiografiajn detalojn, tamen ni povas suspekti ke li priskribas mem en unu dokumento, kiam li pentras kiu plej probable suferas pri obskura stomako-malsano.[2]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]