Argentina Liberecana Partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Argentina Liberecana Partio
emblemo
partio
Komenco 2018
Lando(j) Argentino vd
Sidejo Mendoza
Ideologio

dekstra liberecismo • volismo

Retejo Oficiala retejo
vdr

La Liberecana Partio de Argentino (hispane Partido Libertario, akronime PL) estas argentina partio kiu estas konsiderita radikala dekstra partio. La partio reklamas elementojn de socia ultrakonservativismo, ekonomia ultraliberalismo, libertarianismo, minarkiismo kaj la koncepto de la noktgardista ŝtato [1]. La partio estis establita en 2018, kaj ekde 2019 estas gvidata de la elektita prezidanto de Argentino Javier Milei, kiu venkis en la ĝenerala baloto en 2023. La partio estas fondmembro de la koalicio Libereco Antaŭeniranta ("La Libertad Avanza"), kiu ankaŭ estas gvidita fare de Milei [2].

La partio havas nacian reprezentantaron en oktobro 2023, kaj ĝi havas reprezentantarojn en 11 provincoj de Argentino (Bonaero (urbo), Provinco Bonaero, La Pampo, La Rioja, Mendoza, San Juan, Santa Fe, Santiago del Estero, Córdoba, Corrientes kaj Provinco Katamarkio (Catamarca)).

Historio[redakti | redakti fonton]

Javier Milei, la gvidanto de la partio kaj la elektita prezidanto de Argentino ekde 2023

La partio estis fondita en 2018 de grupo de junuloj, kiuj kuniĝis ĉefe en sociaj retoj kaj interretaj forumoj, kiuj subtenis la liberecanajn kaj anarki-kapitalismajn ideojn de la ekonomikisto Javier Milei. La 23-an de februaro 2019, Milei mem aliĝis al la partio kaj iĝis ĝia honora prezidanto.

En la baloto de 2019, la partio nomata "Fronto de Vekiĝo" nur partoprenis en la baloto por de Ĉambro de Deputitoj de Argentino en la provinco de Córdoba, sed ne pasigis la primaran baloton.

En la baloto de 2021 Milei kandidatiĝis nome de la partio en la baloto por la parlamento en la elektodistrikto de la grandurbo de Bonaero, kaj estis elektita kun 17% de la voĉoj.

En la baloto de 2023, Milei kandidatiĝis por la prezidanteco de Argentino nome de la koalicio "Libereco Antaŭeniranta" (La Libertad Avanza). En la antaŭbaloto li finis en unua loko kun 29.86% de la voĉoj, en la unua raŭndo li ricevis 29.99% de la voĉoj sed perdis al Ekonomiministro Sergio Massa de la Unio por la Patrujo (Unión por la Patria ), kiu gajnis 36,78 % de la voĉoj. En la dua raŭndo li venkis Massa kun plimulto de 55,69% kontraŭ 44,30% kaj estis elektita prezidanto de Argentino [3][4][5].

Ideologio[redakti | redakti fonton]

La simbolo de la junulara organizo de la partio, la Liberecana Junularo

La partio ofte estas priskribita kiel radikala dekstra partio. La ideologio de la partio estas priskribita en sia platformo kiel unu kiu temigas libertarianismon, dependas de la merkata ekonomio kaj dereguligo kaj rekomendas sekularismon kaj minarkiismon. Konsiderinda parto de la partianoj ankaŭ subtenas klasikan liberalismon, Anarki-kapitalismon kaj kontraŭkomunismon.

La gvidanto de la partio, Javier Milei, antaŭe esprimis ultrakonservativajn opiniojn, inkluzive de opozicio al artefaritaj abortoj, inkluzive en kazoj de seksa mistrakto, kaj al seksa edukado en lernejo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]