Armena Katedralo Sankta Triunuo (Gherla)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armena Katedralo Sankta Triunuo
Armena Katedralo Sankta Triunuo en Gherla
Armena Katedralo Sankta Triunuo en Gherla
katedralo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Rumanio
Municipo Gherla
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Dato de konsekro 1804
Konsekrinto romkatolika episkopo József Mártonfi
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko (parte klasikismo)
Konstruado 17481800
Specifo
Longo 57 m
Larĝo 27 m
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Armena Katedralo Sankta Triunuo estas armenkatolika historia monumento en Rumanio, en la urbo Gherla.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉefe en la 17-a jarcento alvenis armenoj al la tiam sendependa Transilvanio. Ili konstruis la unuan kirkon en tiu ĉi urbo en 1723, sed ili devis akcepti la papon, kiel religian gvidanton; tamen ili rajtis uzi kelkajn armenajn ceremoniojn. La katedralo estis konstruita en la malfrua 18-a jarcento, sed en tiu loko pli frue estisarmena ligna kapelo. En 1759 okazis la unua meso, sed la konstruaĵo ankoraŭ ne estis plene farita. Dum la konstruado en 1780 kaj 1793 la turo surteriĝis, krome en 1788, 1800 kaj 1804 fulmoj trafis la katedralon. Laŭ legendo en 1806 Francisko la 1-a Stefano (Sankta Romia Imperio) ne povis repagi la ŝuldon al la armenoj, tial la imperiestro donis al la katedralo pentraĵon faritan de Rubens aŭ Rubens-adepto. La orgeno ekfunkciis en 1856. La katedralo estis pentrita en 1930. Pro ludoj de infanoj en 1960 la supra parto de la katedralo forbruliĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La katedralo situas laŭ la ĉefplaco. La fasado konsistas el la ĉefenirejo, pli supre la turo altiĝas. Flanke ankaŭ po unu turetoj altiĝas. Malantaŭ la fasado etendiĝas la navo, kiu finiĝas en duonronda sanktejoabsido. Interne 4 flankaj altaroj estas videblaj: Sankta Maria, Sankta Gregorio la Iluminanto, Sankta Jozefo kaj Johano Nepomuko.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Flanko de la katedralo
Pentraĵo de Rubens? aŭ adepto