Saltu al enhavo

Bóbr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bóbr
Meza kaj malsupra parto de rivero Bóbr
rivero
Bazaj informoj
Longeco 272 km
Akvokolekta areo 5 876 km²
Fluo
- Alteco super marnivelo 780 m
Enfluejo Odro
Geografio
Alfluantoj vidu tekste
Map
vdr
Mapo de Pollando kun markita rivero Bóbr
La rivero Bóbr
Bóber en Kamienna Góra

Bóbr [elparolu: bubr] (ĉeĥe Bobr, germane Bober; tuj post dua mondmilito pole Bobrawa [elparolu: bobrava]) estas rivero de sume 272 kilometroj, minimume en la norda Ĉeĥio kaj plejparte en la sud-okcidenta parto de Pollando, en la eksa Prusa Silezio prenita en 1945. Ĝia fonto troviĝas en Gigantmontaro en ĉeĥa distrikto Trutnov el la monto (pole) “Bobrowy Stok” [elparolu: bobrovi stok], (ĉeĥe) “Žacléřský hřbet” en alteco 780 m super la maro proksime de urbo Žacléř. Post 2 km ĝi forlasas la teritorion de Ĉeĥa Respubliko kaj plu fluas tra Pollando, tra vojevodioj: Malsupra Silezio kaj Lubuŝio. Ĝi fine atingas la riveron Odron proksime de la urbo Krosno Odrzańskie (Crossen an der Oder).

Bóbr akceptas interalie la jenajn alfluajn riveretojn:

  • Zadrna (germane Zieder),
  • Lesk (Lässig),
  • Łomnica (Lomnitz),
  • Kamienna (Zacken),
  • Szprotawa (Sprotte),
  • Kwisa (Queis),
  • Czerna Wielka (Tschirne).

La rivero fluas tra aŭ preter la sekvaj urboj:

La rivero malkonstantas pro ĝia akvonivelo. Nur historio de ĉerivera urbo Wleń (Lähn) skribas pri 70 inundoj. Pro tio sur la rivero Bober en la Germana Regno kaj sur ĝiaj alfluoj fine de la 19-a jarcento kaj komence de la 20-a jarcento estis konstruitaj digoj; plej grandaj el ili estas Piechowice en komunumo Wleń/Lähn (ujo por 10,5 da milionoj m3) kaj sur la alfluo Kwisa – “Złotnickie Lago” [elparolu: zŭotnickie] (ujo por 15 da milionoj m³).

Sur la rivero estis konstruitaj kelkaj hidroelektraj centraloj – plej granda hidroelektra centralo Dychów (Deichow) apud la urbo Krosno Odrzańskie (Crossen an der Oder) kaj hidroelektra centralo Pilchowice en komunumo Wleń (Lähn).

En la 1813 jaro proksime de la urbo Lwówek Śląski okazis du bataloj inter la franca armeo de Napoleon Bonaparte kaj prusa armeo. Franca militistaro venkis la prusian armeon la 22-a de aŭgusto 1813 dum “la 1-a batalo ĉe rivero Bober”. Fiaske finiĝis por franca armeo sekva batalo, kiu okazis la 29-a de aŭgusto 1813. Rusia armeo komandita per la francdevena generalo Langeron kune kun prusia armeo de generalo Blücher profitinte pro inundo kaj detruo de ponto ĉirkaŭigis la urbon Löwenberg. La armeoj sturme konkeris la urbon forpuŝinte francojn ĝis la furioza rivero. Ne estis vojo por fuĝi. En la akvo dronis pli ol 3000 francaj soldatoj kaj oficiroj.

La digo Pilchowice en komunumo Wleń (Lähn)
Hidroelektra Centralo Bobrowice 1-a sur la “Modre Lago” proksime de vilaĝo Siedlęcin (Boberröhrsdorf) en distrikto Gigantmontaro
Bóbr en Żagań (Sagan)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]