Wleń

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Wleń
germane: Lähn

Blazono

Blazono
Genitivo de la nomo Wlenia
Provinco Malsupra Silezio
Distrikto Distrikto Lwówecki
Komunumo Komunumo Wleń
Speco de komunumo Urbo-kampa
Urborajtoj La 12-a de februaro 1214
Koordinatoj 51° 1′ N, 15° 40′ O51.01666666666715.670555555556Koordinatoj: 51° 1′ N, 15° 40′ O
Alto super la marnivelo 240-260 m
Areo 7,18 km²
Loĝantaro 1902 (en 2004)
Loĝdenso 264,9 loĝ./km²
Poŝtkodo 59-610
Telefona antaŭkodo 075
Aŭtokodo DLW
TERYT 5020112054
Estro Bogdan Mościcki
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro pl. Bohaterów Nysy 7
Poŝtkodo de estraro 59-610
Telefono de estraro 075 713-64-38
Fakso de estraro 075 713-64-38
Poŝto de estraro burmistrz@wlen.pl
Komunuma retejo http://www.wlen.pl
v  d  r
Information icon.svg
Wleń – la panoramo de la urbo el la kastela turo

Wleń [elparolu: vlen] (germane: Lähn ĝis 1945) estas urbo en distrikto Lwówek Śląski en Malsupra Silezio en Pollando. Ĝi estas sidejo de urbo-kampa komunumo Wleń. La urbo situas ĉe la rivero Bóbr kaj ĝia alfluo Wierzbnik [elparolu vieĵbnik], piede de Kaczawskie-Montaro (pole: Góry Kaczawskie; [elparolu guri kaĉavskie]).
La urba nomo: Velen, VlanVlean devenas de malnovpola vorto vel, kiu signifas “humida”, “malseka”.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komenca historio de Wleń kunligiĝas kun setlado de slava tribo Bobrzanie [elparolu: bobĵanie].
Politika historio de la urbo estas kunligita kun ĝia aparteno al kvar ŝtatoj. Komence ĝi apartenis al la polaj piastidoj. Tiamaniere estis ĝis la jaro 1392, kiam post morto de Agnesa de Habsburgoj, vidvino post la princo Bolko la 2-a Mały, la Svidna-Javoria princlando transdependiĝis al “Ĉeĥa Krono”, al Luksemburgia dinastio. En 1526 jaro la Silezio troviĝis sub regado de Habsburgoj. En 1740 sekve de sileziaj militoj ĝi troviĝis en Prusio. Kaj denove revenis al Pollando en 1945, post la dua mondmilito.
La setlejo komencis vive disvolviĝi en turnopunkto de la 10 kaj 11 jarcentoj. La setlejo estis kunligita kun kastelo, kiu troviĝis sur bazalta, alta monto. La pola princo Bolesław la 3-a Krzywousty ekestigis ĉi-tie sidejon de kasteldistrikto (en 1155 skribis pri ĉi-tio buleo de papo Adriano la 4-a. La rango “kasteldistrikto” farigis la kastelon fortreso, en kiu regis anstataŭ princo - kastelmastro. La kastelmastro estris pri kasteldistrikta tereno kaj pri kasteldistrikta loĝantaro.
Silezia princo Henryk la 1-a Brodaty en 1214 donis urborajton al la setlejo tiam nomita “Brzozowo” (esperante: “Betulo” – nun sur la urba blazono). La princo restadis ĉi-tie de 1201 kun sia edzino Hedviga (kiu poste estiĝis sanktulino, patronanta al Silezio). Kiel skribas kronikoj, la princino Hedviga ekamis la ĉirkaŭaĵon pro tio, ke ĝi estis simila al ŝia hejma Bavario.
Jaroj 12781368 estis periodo de intensa evoluo por la urbo. La Wleń ricevis multajn privilegioj, kiel: prenado de traira dogano, rajto al komercado de salo kaj drapo, stampado de propra monero kaj mejloprivilegio (en 1359). Konataj estis foiroj en ”cindraj merkredoj” kaj komerco de kolomboj. La kolomboj estis tiel multenombraj, ke en la jaro 1501 ili kaŭzis malbonan rikolton, ĉar ili formanĝis semadon de ĉirkaŭaj agroj.
Ĉi-tio estis regada tempo de sileziaj princoj: Bolko la 1-a Surowy, Bernard Świdnicki, Henryk la 1-a Jaworski kaj Bolko la 2-a Opolski. En la urbo ekestis publikdestinitaj konstruaĵoj kiel: la urbodomo, bandomo, ekestisis domoj de riĉaj urbaj patricioj. En 1392 post morto de princino Anna Svidna-Javoria, Wleń transdependiĝis al la “Ĉeĥa Krono”.
Sekva periodo estis tempo de malrapida malevoluo de la urbo. Kialoj estis: manko de remparo, malkapablaj regadoj de sekvaj urbaj mastroj kaj oftaj inundoj. La inundoj estis la plej dolorigaj. En 1702 la inundo atingis la predikejon en la preĝejo kaj en la 1804duajn etaĝojn. Sume inundoj okazis pli ol 70-foje (lasta inundo estis en 1997). Alia kaŭzo de la urba falado estis tio, ke rapide evoluis proksimaj urboj: Jelenia Góra kaj Lwówek Śląski. Ĉi tiuj urboj dominis en ĉi tiu regiono pro komerco kaj metio. En sekvaj jaroj grave ruinigis la urbon religiaj movadoj, epidemioj, oftaj inundoj kaj incendioj. En 1429 la urbon bruligis husanoj. Poste okazis oftaj atakoj de rabistoj. Dum la tridekjara milito la urbon restadis kaj trairis armeoj de Rusio, Aŭstrio kaj Svedio. Post la sileziaj militoj 174063, kiuj grande detruigis la urbon kaj malmultigis la urbanojn, Wleń kune kun Silezio aparteniĝis al Prusio.
Grandaj kontribucioj premegis la loĝantaron dum Napoleon-aj militoj. En la jaro 1809 denove Wleń ricevis urborajton, sed jam 15-a de aŭgusto 1809 la tuta urbo estis bruligita kaj detruita dum la batalo inter la napoleon-a kaj prusa armeoj. Denove en 1813, dum la batalo ĉe rivero Bóbr, inter la Napoleon-a armeo kaj militistaro de generalo Kajzerow, la urbo estis preskaŭ komplete forbruligita.
De la jaro 1815 815 restintaj urbanoj komencis rekonstruadon. Ekestis fabrikoj: de sigelvakso, alumetoj, tapiŝoj kaj horloĝoj. Funkciis lernejo por horloĝistoj, kaj de 1873 pedagogia liceo. Fine de la 19-a jarcento, pro bona loka klimato Wleń estiĝis kuraca kaj ripoza loko. La urbon komencis viziti somerferianoj. En 1893 komencis funkcii sanatorio, kiu ĝis nun komplezas inter alie per hidroterapio. En 1908 ekestis fervoja ligo ĝis Lwówek Śląski kaj Jelenia Góra. Fine de la dua mondmilito, la 8-an - 9-an de majo 1945 la Sovetunia Armeo okupis la urbon. Dank al Jalta konferenco ĉi-tiu parto de Silezio kune kun la urbo Wleń aparteniĝis al Pollando. Fine de la julio 1945 venis al Wleń unua parto de rehejmigo de la polaj transloĝuloj el oriento.

Kronologio de la eventoj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En Wleń restis multe da konstruaĵoj de malnova arkitekturo. Inter alie distingiĝas: la urbodomo, la kristana paroĥa preĝejo patronata per “Sankta Nikolao” kaj kastelo staranta supre de la urbo.

La urbodomo


  • La urbodomo.
La urbodomo estis konstruita en la unua duono de la 14-a jarcento. Pri ĉi-tio atestas dokumento el la 3-a de julio 1353 subskribita de princo Bolko la 2-a Opolski kaj princino Anna. En jaroj 1823-24 la urbodomo ricevis la hodiaŭan formon. Interalie kaŭzis ĉi-tion granda urba incendio en 1813. Nun ĝi estas modesta unuetaĝa konstruaĵo kun kruta tegmento suprita per tureto kun balkoneto kaj aĵura helmo. La tureto estis plukonstruita en 1994. Supre de enirejo troviĝas latina surskribo: “EXCINERE PHOENIX - POST NUBILA PHOEBUS – 1823-24” kio esperante signifas: “El cindro renaskiĝas Fenikso – post la pluvo venas suno”.
La kastelo Wleń


La preĝejo patronata de “Sankta Nikolao”


  • La kristana paroĥa preĝejo patronata de “Sankta Nikolao”
La kristana paroĥa preĝejo patronata de “Sankta Nikolao” ekis pro fondaĵo de episkopo Laŭrenco en jaroj 1215-17. Komence gotika, ĝi ricevis novgotikan formon dum modernigo en jaroj 1863-64. De mezepoka tempo restis nur preĝeja turo el 1500. Ene vidinda estas renesanca baptujo el la 16-a jarcento. En ĉirkaŭtombeja muro estas muntitaj tomboŝtonoj el la 16-a - 17-a jarcentoj.
La preĝejo patronata de “Sankta Hedviga”


  • La kristana paroĥa preĝejo patronata de “Sankta Hedviga”
Unuafoje la preĝejo estis priskribita en dokumentoj en 1346. Bedaŭrinde la tiama konstruaĵo ne restis ĝis nun. Ĝi estis detruita dum la tridekjara milito. En 1622 sur ĝia fundamento ekestis nova preĝejo, kiu estis plukonstruita en la 18-a jarcento. Post la dua mondmilito la preĝejo pro manko de zorgo ruiniĝis. Nur en jaroj 1978 kaj 1994 estis dufoje renovigita.

Bibliografio kaj fontaĵo[redakti | redakti fonton]




Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]