Kastelo Wleń

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wleń / Burg Lehnhaus

burgo
Geografiaj informoj
Lando Pollando Pollando
Geografia situo 51° 1′ 3″ N, 15° 39′ 46″ O (mapo)51.017515.6628Koordinatoj: 51° 1′ 3″ N, 15° 39′ 46″ O (mapo)
Wleń / Burg Lehnhaus (Malsuprasilezio)
Wleń / Burg Lehnhaus (Malsuprasilezio)
DEC
Wleń / Burg Lehnhaus
Wleń / Burg Lehnhaus
Situo de Wleń / Burg Lehnhaus
Wleń / Burg Lehnhaus (Pollando)
Wleń / Burg Lehnhaus (Pollando)
DEC
Wleń / Burg Lehnhaus
Wleń / Burg Lehnhaus
Situo de Wleń / Burg Lehnhaus
Map
vdr
La kastelo Wleń

La kastelo Wleń [elparolu: vlen], germane Burg Lehnhaus, ĉe la urbo Wleń (germane Lähn ĝis 1945) ekde la Dua Mondmilito troviĝas en distrikto Lwówek Śląski en la provinco Malsupra Silezio de Pollando.

La kastelo Wleń estas belege situanta sur la monto ĉe la urbo. Ĝi konkuras kun kastelo en Legnica pri la titolo de plej malnova en nuntempa Pollando. Probable la kastelo en Wleń ekestis en la 10-a jarcento, dum la regado de Boleslavo la 1-a la Valianta. La ligna konstruaĵo estis grava ĉenero en sistemo de fortresoj proksime de landlimo inter la Pollando kaj Ĉeĥio. En 1108 jaro la pola princo Bolesław la 3-a Krzywousty donis al ĝi rangon de kasteldistrikto. La rango “kasteldistrikto” farigis la kastelon kiel fortreso en kiu regis anstataŭ princo - kastelmastro. La kastelmastro estris pri iu tereno kaj pri iu loĝantaro. Eble post la 1163-a jaro dum la princado de Boleslavo la 1-a Wysoki, aŭ eble post la 1201-a jaro dume la princado de Henryk la 1-a Brodaty oni komencis masoni la kastelon. Komence ĉi-tiu estis defenda muro kaj sesangula turo. En komenco de la 13-a jarcento ofte en la kastelo estadis princo Henryk la 1-a Brodaty kune kun sia edzino Hedviga (kiu poste estiĝis sanktulino, patronanta al Silezio). La princo konstruigis loĝan turon kaj kapelon. Baldaŭ oni konstruigis cirklan turon (diametro – 12 metroj kaj dikeco de muregoj – 3 metroj). La turo ĉi-forme restis ĝis nun kaj hodiaŭ havas 12-metran altecon.

La masonadon de la kastelo daŭrigis princo Henryk la 2-a Pobożny, kaj poste lia filo Bolesław la 2-a Rogatka (Łysy).Dum la regado de la piastidaj princoj la kastelo estis uzata kiel malliberejo por iliaj politikaj kontraŭuloj. Ekzemple Bolesław la 2-a Rogatka malliberigis ĉi-tie en 1256-a jaro vroclavan episkopon Tomaso’n, de kiu postulis ŝanĝon de ricevita dekonaĵo de naturaĵa al mona. Poste la princo Bolesław la 2-a Rogatka en 1277-a jaro malliberigis sian nevon Henryk la 4-a Probus por devigi lin al rezigno pri parto de sia havaĵo.

Post la morto de la princo Bolesław la 2-a Rogatka la kastelon ricevis Svidna-Javoria princo Bolko la 2-a Mały, kiu konstruigis la meznivelan parton de kastelo. Post lia morto, lia edzino Agnieszka en 1368-a jaro feŭde donis la fortreson al membroj de kavalira familio von Zedlitz. En 1377-a jaro estiĝis nova proprietulo Tymo von Klodnitz, kiu pligrandigis kaj plifortikigis la kastelon. Dum la husmovado en jaroj 141934 la fortikaĵo estis kelkafoje senrezulte sieĝata. En sekvaj jaroj la kastelo ofte ŝanĝis proprietulojn, interalie apartenis al familioj: Zedlitz, Reder, Hochberg kaj Schaffgotsch. De 1465-a jaro kavaliro-rabisto Hans von Zedlitz ekloĝis en la kastelo. Li rabe atakis ne nur travojaĝintojn kaj komercistojn, sed ankaŭ ĉirkaŭajn urbanojn kaj vilaĝanojn. Post jarcento ekloĝis ĉi-tie parenco de la “kavaliro-rabisto” – Sebastian von Zedlitz-Neukirch. En jaroj 1567-74 li plukonstruis la fortreson, plialtigis remparon kaj kasteloturon, faris lignan akvokondukon, 2150 metrojn longan, portintan puran akvon de najbara monto Wietrznica al kastelo. En 1581-a jaro posedaĵon aĉetis Sebastian von Schaffgotsch, kaj en 1605 jaro Konrad von Zedlitz – sekva rabisto premeginta ĉirkaŭulojn. Li devigis ĉirkaŭan loĝantaron al diversaj tributoj kaj laboroj, kaj se ili ne estis obeemaj, la rabisto malliberigis ilin en karcero.


Kastelo Wleń - plano de la fortreso

Detruon al la kastelo kaŭzis la tridekjara milito. Ĝi estis kelkafoje sieĝata kaj militakirita pere de svedia kaj imperia armeoj. Fine en 1646-a jaro laŭordone de imperia generalo Montecuculi estis eksplode detruitaj partoj de fortikaĵoj. Post la milito difektitan fortreson aĉetis franca kolonelo Adam von Kaulhaus. Nova proprietulo ne rekonstruis la kastelon, sed piede de kastela monto konstruis en 1662-a jaro barokan palacon kaj preĝejon patronatan per “Sankta Hedviga”. Malzorgata kastelo ruiniĝis.

En la 18-a jarcento la ruinon aĉetis grafo Grunfeld, kaj post lia morto en 1804 la kastela monto kune kun palaco proprietuligis al familio von Haugwitz, kaj tiamaniere restis ĝis 1945-a jaro.

En la jaroj 198994 pere de Arkeologia Fakultato de Vroclava Universitato estis faritaj arkeologiaj esploradoj de la kastelo. Kialo de la esploradoj estis ekkono de la evoluo kaj komparo kun historiaj skribitaj fontaĵoj.

Hodiaŭ de la bonstate restinta turo, dum bona vetero, oni povas admiri panoramon de la urbo Wleń, Gigantmontaro, izera montetaro kaj Kaczawskie-Montetaro.

La panoramo de la urbo Wleń el la kastela turo


Bibliografio kaj fontaĵo[redakti | redakti fonton]


Kasteloj de Malsupra Silezio:
Chojnik * Gryf * Wleń



Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]