Banko por Internacia Kontoreguligo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Banko por Internacia Kontoreguligo
emblemo
internacia organizaĵo • internacia financa institucio
Komenco 20-a de januaro 1930 vd
Geografia situo CH1903: 611512 / 266398 (mapo)47.54827.59155Koordinatoj: 47° 32′ 54″ N, 7° 35′ 30″ O; CH1903: 611512 / 266398 (mapo)
Lando(j) Svislando vd
Sidejo Bazelo
Banko por Internacia Kontoreguligo (Svislando)
Banko por Internacia Kontoreguligo (Svislando)
DEC
Banko por Internacia Kontoreguligo
Banko por Internacia Kontoreguligo
Map
Banko por Internacia Kontoreguligo
Fondinto(j) Montagu Norman, 1st Baron Norman • Hjalmar Schacht vd
Membro de Committee for the Coordination of Statistical Activities • Network for Greening the Financial System vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Banko por Internacia Kontoreguligo (BIK) (angle: Bank for International Settlements, BIS, france: Banque des Règlements Internationaux, BRI, germane: Bank für Internationalen Zahlungsausgleich, BIZ) kun sidejo en Bazelo estas la plej malnova internacia financ-organizo. Ĝi mastrumas partojn de la internaciaj valutorezervoj kaj per tio rolas kvazaŭ kiel kreditinstituto de la centraj bankoj de la mondo. La ĉefa oficejo lokiĝis 1977 en Bazelo proksime de la stacidomo Bahnhof SBB rondan turon 70 metrojn altan, koncipitan de la arĥitekto Martin Burckhardt.

Historio[redakti | redakti fonton]

Alta domo de la BIZ apud la stacidomo Bahnhof SBB en Bazelo

La Bankon por Internacia Kontoreguligo fondis 1930 la centraj bankoj de Belgio, Britio, Francio, Germanio, Italio kaj du grupoj de privataj bankoj de Japanio kaj Usono. Komence ĝia tasko estis certigi la pagivon de Germanio lige kun la riparpagoj. Jam en 1931, kun pagoĉeso de la germanaj riparpagoj post la unua mondmilito pro la monda ekonomia krizo tiu tasko grandparte superfluis. Sed la germanaj pagodifektoj donis nur la lastan instigon por starigo de organizo kiu, kiel "banko de la centraj bankoj" subtenu la kunlaboradon inter tiuj kaj donu al ili eblecojn por novaj komercoj.

Post la dua mondmilito ĝi ree eklaboris, kaj ĝiaj statutoj estis tiel ŝanĝitaj ke aniĝis ĉiuj eŭropaj centraj bankoj, ankaŭ tiuj de la socialismaj landoj (kun escepto de Sovetunio kaj de la Germana Demokratia Respubliko. Inter 1962 kaj 1971 ilia ĉefa tasko estis kunordigi la reagon al valutaj krizoj, dense kunlaborante kun la dekopo (G10), en kiu estis reprezentitaj la emisiaj bankoj der la dek plej gravaj membrolandoj de la Internacia Mon-Fonduso kaj de Svislando, kiu tiam ankoraŭ ne membris en la IMF. Ekde 1971, kun la fino de la sistemo de fiksaj ŝanĝokurzoj, ĝi transprenis novajn taskojn, kiel la eŭromerkatoj, la banko- kaj asekuro-kontrolado.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Dua konstruaĵo ĉe Aeschenplatz en Bazelo. Arĥitekto: Mario Botta

La BIK estas akcia societo kun sidejo en Bazelo. Ĝia nominala kapitalo estas 1,5 miliardoj da orfrankoj. La kapitalo estas dividita en 600.000 akcioj po 2.500 orfrankoj. Tiuj teneblas laŭ la novaj statutoj nur de centraj bankoj, kio tamen ne estis realigebla. Unu orfanko valoras iomete pli ol 0,29 g da fajnoro, kio estis la or-alparo de la svisa franko dum la fondo de la BIK en la jaro 1930. Tamen tiu rilato rolas nur ĉe starigo de bilando, dum la kurantaj aferoj kutime okazas per dolaro. Kvankam formale temas pri svisa akcikompanio, la BIK estas laŭ la Haga traktato internacia organizo kaj per tio submetita al la popoljuro. Akciuloj estas la centraj bankoj, sed spite al la novaj statutoj ekzistas daŭre kelkaj privataj akciuloj. Tiuj nuntempe luktas kontraŭ esti devige kompensataj. [1]

Supra organo de la BIK estas la unufoje jare okazanta ĝenerala asembleo. La mastrumado estas tasko de la mastruma konsilantaro. Al tiu apartenas laŭstatute la prezidantoj de la centraj bankoj de la fondomembroj Belgio, Britio, Francio, Germanio, Italio kaj la prezidantoj de la Board of Governors der la usona emisia banko, kiu tamen reokupas tiun oficon nur ekde 1994. Ĝis naŭ pluaj prezidantoj de aliaj centraj bankoj elekteblas en la mastruman konsilantaron. La mastruma konsilantaro elektas sian prezidanton kaj la prezidanton de la BIK; ekde 1948 ekzistas persona unio inter tiuj du oficoj. Ĝi krome nomumas la ĝeneralan direktoron kaj la ceterajn membrojn de la mastrumado. La ĝenerala direktoro estas la reprezentanto de la prezidanto.

De marto 2002 ĝis fine de februaro 2006 s-ro Nout Wellink, prezidanto de De Nederlandsche Bank, estis prezidanto. Elektita posteulo estas lia svisa kolego Jean-Pierre Roth.

Komence de 2001, 49 centraj bankoj havis sidon kaj voĉon en la ĝenerala asembleo. Apud la landoj de la dekopo tiuj estis ekde 1999 ankaŭ la Eŭropa Centra Banko, la centraj bankoj de ĉiuj okcidenteŭropaj landoj, de la plej multaj transformiĝaj landoj en Orient-Eŭropo, de la plej gravaj aziaj sojlolandoj, de la plej grandaj latinamerikaj ekonomioj kaj de la Popolrespubliko Ĉinio, de Barato, Saud-Arabio kaj de Sud-Afriko.

Taskoj[redakti | redakti fonton]

Sindikofunkcio en la internacia montrafiko[redakti | redakti fonton]

La BIK mastrumas en sia funkcio kiel banko de la centraj bankoj partojn de la devizorezervoj de multaj landoj kaj de internaciaj financ-institucioj. Fine de 2000 la mono deponita ĉe la BIZ sumiĝis je proksimume 7 % de la mondaj valutorezervoj; proksimume 120 centraj bankoj estis ĝiaj klientoj ĉe tio. La deponaĵoj estas tenataj kiel alte disponeblaj investoj kaj estas pro tio rapide disponeblaj. En kreskanta mezuro la BIK servas ankaŭ kiel investbanko, por ricevi pli da rendimentoj per siaj devizorezervoj. En kelkaj kazoj la BIK donas ankaŭ mallongtempaj kreditoj. Kazope ĝi ankaŭ antaŭfinancas kreditojn, kiuj estas garantiataj de la Monda Banko aŭ de la Internacia Mon-Fonduso.

Kunordigado kaj solvo de problemoj de la mon- kaj monsistem-politiko[redakti | redakti fonton]

Kunlaborado de emisiaj bankoj

La BIK estas samtempe forumo de la internacia kunlaborado pri mon- kaj financ-demandoj. Tio okazas kadre de neoficialaj renkontiĝoj okaze de la ĝeneralaj asembleoj kaj de kunvenoj de la mastruma konsilantaro.

Subteno de la stabileco de la internacia financ-sistemo

Tamen, dum la jaroj, oni donis al la BIK ankaŭ serion da konkretaj taskoj. Tiel, kiam dum la 1960-aj jaroj aperis unuaj tensioj en la sistemo de fiksaj ŝanĝokurzoj (Bretton-Woods-sistemo), ĝi partoprenis en multaj apog-agadoj por eŭropaj valutoj. Por pritrakti fakdemandojn oni starigis multnombrajn komisionojn kaj laborgrupojn. Antaŭ la fono de la tutmondigo de la financmerkatoj kaj de la rapidkreskaj translimaj kapitalfluoj la BIK graviĝis kiel kontrolinstanco super financmerkataj institucioj.

Plua disvolvado de la bankokontrolado: Bazelo 2[redakti | redakti fonton]

En la kampo de la kreditinstitutoj tio estas la Bazela Komisiono pri bankokontrolo, kiu kreiĝis 1974 kiel reago al serio da bankaj bankrotoj. La laboro de tiu komisiono rezultigis la "Bazelan Konkordaton" pri bankokontrolo. Ekde 1988 validas minimumaj kondiĉoj por provizo je propra kapitalo de internacie laborantaj bankoj, per kiu estis harmoniigitaj ĝis tiam validaj diversaj reguladoj en la unuopaj landoj. Postulata estis propra kapitalo, kiu estu minimume 8 % de la aktivo. La reguloj estas nur minimumaj kondiĉoj, kiujn la opaj landoj transigas al nacia juro. En Bazelo 2 estas fiksitaj la minimumaj kondiĉoj por provizo per propra kapitalo validaj ekde 2007 en la Eŭropa Unio. Usono realigos tiujn regulojn iom post iom ekde 2008.

Pri la asekura kampo okupiĝas la Internacia Unio de la asekur-kontrol-institutoj (germane: Internationale Vereinigung der Versicherungsaufsichtsbehörden; angle: International Association of Insurance Subervisors, IAIS), kies sekretariejo havas sian sidejon ekde januaro 1998 ĉe la BIK. La Unio fondiĝis en 1994 kaj havas la taskon formuli internacie agnoskatajn principojn kaj normojn por efika asekurkontrolo en siaj pli ol 100 membrolandoj.

Fine la BIK dediĉas sin ankaŭ al esploroj surkampe de la monpolitiko kaj monteorio, kiujn ĝi aperigas en laborpaperoj kaj kontribuaĵoj al sciencaj revuoj, kaj al ĝeneralaj ekonomi-analizoj, kiu aperas en siaj kvaronjar-raportoj. Krome ĝi kolektas multajn datenojn el la spaco de siaj membroj kaj kunmetas ilin al internacia bankostatistiko, kiu estas publikigata kvaronjare. Por prijuĝi la landaj riskoj kaj por frutempe percepti financkrizojn gravas antaŭ ĉio la datenoj pri internacia ŝuldiĝo de landoj, kies rezultoj estas publikigataj kunlabore kun la OEKE, IMF kaj Monda Banko.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-02-12. Alirita 2006-11-02.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

germanlingve:

  • Die geheimnisvolle BIZ. Die Bank für internationalen Zahlungsausgleich wird 75. Aus: Analyse+kritik Nr. 498 vom 16. September 2005
  • Gianni Toniolo (Hg.), Central Bank Cooperation at the Bank for International Settlements, 1930-1978, Cambridge University Press, New York u.a., 2005, ISBN 978-0-521-84551-9

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

germanlingve:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]