Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el OEKE)
Saltu al: navigado, serĉo
Emblemo
Membraj regnoj

La Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE) estas internacia organizaĵo sidanta en Kastelo Muette Parizo.

Ĝi estas nomata organizaĵo de la "unua mondo" (de la industriaj landoj); preskaŭ ĉiuj ĝiaj 30 membroj estas industriaj landoj.

Statutaj celoj de la organizaĵo estas

  • kontribui al optimuma ekonomia evoluo kaj kreskanta vivnivelo en la membraj regnoj,
  • antaŭenigi la ekonomian kreskon en siaj membraj regnoj kaj en la evoluantaj landoj,
  • helpi al plivastigo de la monda komerco.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]