Barata muzeo (Kolkato)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barata Muzeo
bengale ভারতীয় জাদুঘর
hindie भारतीय संग्रहालय, angle Indian Museum
muzeo
La ena korto de la Barata Muzeo.
La ena korto de la Barata Muzeo.
La ena korto de la Barata Muzeo.
nacia muzeo [+]

Lando Barato
ŜtatoOkcidenta Bengalio
MunicipoKolkato

Koordinatoj22° 33′ 29″ N, 88° 21′ 3″ O (mapo)22.55805555555688.350833333333Koordinatoj: 22° 33′ 29″ N, 88° 21′ 3″ O (mapo)

Estiĝo1814
Administrado
- situostrato Jawaharlal Nehru 27, Park Street (Kolkato - 700016)

PublikoAlirebla por la publiko
Plej facila aliroKolkata metroo: stacidomo Park Street
HorzonoUTC+05:30 [+]
Poŝtkodo700016 [+]

Tuta stoko2,2 milionoj da artefaktoj

Barata Muzeo (Okcidenta Bengalio)
Barata Muzeo (Okcidenta Bengalio)
DEC
Barata Muzeo
Barata Muzeo
Lokigo de Okcidenta Bengalio en Barato
Situo en la ŝtato Okcidenta Bengalio de Barato.

Map
Barata Muzeo

Vikimedia Komunejo:  Indian Museum, Kolkata [+]
Retpaĝaro: Oficiala retejo (nur angle)
vdr

La Barata Muzeo en centra Kolkato, en la ŝtato Okcidenta Bengalio de Barato, foje ankaŭ nomata Imperia Muzeo ĉe Calcutta en kolonia-epokaj tekstoj,[1][2] estas la naŭa plej malnova muzeo en la mondo, la plej malnova kaj plej granda muzeo en Barato tiel kiel en Azio.[3][4][5][6][7][8][9] La muzeo enhavas maloftajn kolektojn pri antikvaĵoj, kirasoj kaj ornamaĵoj, fosilioj, skeletoj, mumioj kaj Mogolaj pentraĵoj. Ĝin fondis The Asiatic Society of Bengal en Kolkato (tiam nomata Calcutta), en Barato, en 1814. La fondinta kuratoro estis Nathaniel Wallich, dana botanikisto.

Ĝi havas ses sekciojn inkluzive de 35 galerioj kun kulturaj kaj sciencaj artefaktoj nome barata arto, arĥeologio, antropologio, geologio, zoologio kaj aplikata botaniko. Multaj maloftaj kaj unikaj specimenoj, kaj barataj indiana kaj ekster-barataj, rilate al homa kaj naturaj sciencoj, estas konservataj kaj montrataj en la galerioj. La sekcioj pri arto kaj arĥeologio gastigas kolektojn de internacia graveco.

Ĝi estas aŭtonoma organizo sub la Ministrejo pri Kulturo (Registaro de Barato). La nuna direktoro de la Barata Muzeo estas Shri Arijit Dutta Choudhury, kiu estas ankaŭ la Direktoro-Generalo, ano de NCSM kaj plenumanta la kroman postumon de Direktoro-Generalo de la Nacia Biblioteko.[10]

La administra kontrolo de la kulturaj sekcioj, t.e., tiuj pri arto, arĥelogio kaj antropologio estas per estraro sub la kontrolo de la muzeo; la tri ceterajn sciencsekciojn administras la geologia servo de Barato, la zoologia servo de Barato kaj la botanika servo de Barato. La muzea estraro havas ok kunordigajn sekciojn: pri edukado, konservado, eldonado, enkonduko, fotarto, medicino, modeligado kaj pri la biblioteko. Ĉi tiu plur-cela institucio kun siaj plur-fakaj agadoj estas unu el la Institutoj de nacia graveco laŭ la Konstitucio de Barato.[11]

Historio[redakti | redakti fonton]

La Baratan Muzeon fondis The Asiatic Society of Bengal, kiu estis kreita fare de la s-ro William Jones, en 1784. La ideo de la muzeo naskiĝis en 1796 inter la anoj de la Asiatic Society, kiel loko kie homo-faritaj kaj naturaj objektoj povu esti kolektotaj, konservotaj, kaj montrotaj.

La projekto por la starigo de la muzeo komencis esti efektivigebla en 1808, kiam la societo ricevis el la registaro de Barato proponon pri taŭga loĝejo: la areo apud la strato Chowringhee-Park.[12]

La Barata Muzeo, ĉ. 1905. 

La 2-an de februaro 1814, Nathaniel Wallich, dana botanikisto, kiu estis kaptita dum la sieĝo de Serampore sed estis poste liberigita, skribis al la konsilio de la Asiatic Society por la starigo de muzeo ekstere de lia propra kolekto kaj de tio de la Asiatic Society en Calcutta; li oferis sian laŭvolontan servon kiel kuratoro kaj proponis kvin sekciojn: pri arĥeologio, etnologio, kaj ankaŭ teĥnika, geologia kaj zoologia sekcioj.[13] La konsilio vole konsentis kun la propono, kaj la muzeo estis kreita, kun Wallich en la rolo de «honora kuratoro» kaj tiam «inspektoro de la Orienta Muzeo de la Asiatic Society». Wallich ankaŭ donacis nombron da botanikaj specimenoj al la muzeo el sia propra kolekto. En 1815, la s-ro William Lloyd Gibbons, kunhelpa sekretario kaj bibliotekisto, estis nomumita kroma sekretario de la muzeo.

Post la eksiĝo de Wallich, la kuratoroj ricevis salajrojn el la Asiatic Society varianta inter 50 kaj 200 ₹ ĉiumonate. Tamen, en 1836, kiam la bankistoj de la Asiatic Society (Palmer kaj kompanio) fariĝis nesolventaj, la Registaro ekpagi la salajron de la kuratoro per siaj publikaj financoj ĉar granda parto de la kolekto estis ŝtata.

Intertempa subteno de po 200 ₹ ĉiumonate estis sankciita por la daŭrigado de la muzeo kaj biblioteko; J. T. Pearson el la Bengala Kuraca Servo estis nomumita kuratoro, preskaŭ anstataŭita de John McClelland kaj, pli malfrue, de Edward Blyth.

En 1840, la Registaro ekinteresiĝis pri geologio kaj mineralaj rimedoj, kaj pro tio oni provizis suplementan mono-subteno de po 250 ₹ ĉiumonate nur por la geologia sekcio. En 1851, kiam la geologia servo de Barato ekestiĝis kun la alveno de la s-ro Thomas Oldham; de luita konstruaĵo ĉe la strato Hastings 1 (nun strato K N Roy); kaj de la nuntempa oficejo de la Nova Sekretariejo. La geologia kolekto de la «muzeo pri aplikata geologio» ĉe la Asiatic Society de la barata registaro, tiam translokiĝis al ĉi tiu ejo en 1856. La geologia kolekto de la Asiatic Society estis tamen daŭre tenita, kun la kondiĉo ke ĝi estu transdonota al la GSI post la starigo de muzeo por sia tuta kolekto. Estis 1837, kiam la s-ro James Princeps, la tiama sekretario de la Asiatic Society, skribis al la Registaro petante muzeon pagita de la ŝtato. Movado por kompleta muzeo naskiĝis tiam, kaj daŭre estiĝis en la sekva jardeko, kaj poste, kun la s-ro Thomas Oldham, tiama inspektoro de la geologia servo de Hindio, je la gvido de la movado, la petoj akiris impeton.

La puŝo por havi kompletan muzeon haltiĝis pro la interveno de la ribeloj de la sipajoj de la Orienthinda Kompanio. La afero estis denove diskutita, post kiam Hindio iĝis Brita kolonio kaj la situacio pli trankviliĝis.

Poste, la First Indian Museum Act estis adoptita en 1866 kaj, en 1867, oni metis la fundamenton de la Barata Muzeo ĉe ties nuna. En 1875 la nuna konstruaĵo sur la strato Chowringee, la aktuala strato Jawaharlal Nehru, desegnita fare de W. L. Granville en konsulto kun la s-ro Thomas Holland, fine kompletiĝis. En 1877, post la emeritiĝo de la s-ro Thomas Oldham en 1876, la geologia servo de Hindio inkluzive de la muzeo pri aplikata geologio moviĝis ĉi tien el ties luita loĝejo en la strato Hastings 1.

La situo, kune kun la kolektoj, eĉ gastigas oficejojn de ambaŭ la Asiatic Society kaj la geologia servo de Barato.

Tamen, La Asiatic Society rezignis siajn rajtojn, preferante havi pli aŭtonomio el la registaro. La geologia servo de Barato havas daŭre sian ĉefsidejon ĉe la konstruaĵoj de la komplekso de la Barata Muzeo, kaj havas eksklusivajn rajtojn super la geologiaj galerioj de la muzeo.

La konstruaĵo laŭlonge de la strato Sudder komencis esti konstruita en 1888 kaj ĝi estis okupita en 1891. La sekvanta konstruaĵa bloko ĉe la dekstra angulo de la strato Sudder estis starigita en 1894. La duono de tiu konstruaĵo estis transdonita al la geologia servo; en 1912 ĝi estis entute transdonita al ĝi.

La zoologia kaj antropologia sekcioj de la muzeo igis ke la zoologia servo de Barato naskiĝu en 1916; la antropologia servo de Barato estis starigita pli malfrue, en 1945.[14]

La skota anatomiisto kaj zoologo John Anderson plenumis la rolon kiel kuratoro en 1865, kaj katalogis la kolektojn pri mamuloj kaj arĥeologio. La angla zoologo James Wood-Mason laboris ĉe la muzeo ekde 1869 kaj anstataŭis Anderson-on kiel kuratoro en 1887.[15]

La muzeo estis fermita al vizitantoj por restarigo kaj plibonigoj ekde septembro 2013 ĝis februaro 2014[16]

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

Egipta homa mumio, aĝanta ĉ. 4000 jarojn, ĉe la muzeo.[17]

Egiptio[redakti | redakti fonton]

La kolekto pri Egiptio nuntempe okupas eminentan domegon kaj elmontras, inter la aliaj, egiptan mumion. La mumio estas nuntempe restarigata.[18][19][20]

Barato[redakti | redakti fonton]

La granda kolekto de antikvaj kaj mezepokaj hindaj artefaktoj inkludas la kompletajn balustradojn kaj pordegoj el la budhisma stupao de Bharhut (la stupao daŭre situas ĉe sia origina loko en Bharhut, proksime al Satna, en Madja-Pradeŝo). La Bharhut-aj paneloj estas unikaj ĉar ili survas skribaĵojn laŭ la Brahmia skribo. La muzeo eĉ gastigas kelkaj restaĵoj de Budho, kopio de la leona kapitelo de Aŝoko el Aŝoka kolono — la originalo troviĝas en la muzeo de Sarnato —, kun ties kvar-leona figuroj kiuj fariĝis la oficiala emblemo de la Respubliko Barato. La muzeo eĉ enhavas fosiliajn skeletojn de prahistoriaj bestoj, kolekton pri arto, maloftajn antikvaĵojn, kaj kolekton pri aerolitoj.

Ŝtona skulptaĵo de Devi Durga en Kolkato.

La Barata Muzeo estas ankaŭ taksata kiel «la komenco de grava epoko iniciatanta la socia-kulturajn kaj sciencajn atingojn de la lando. Ĝi estas alie konsiderita kiel la komenco de la modernigo kaj la fino de la mezepoko», de UZER places.[mankas fonto]

Natura historio[redakti | redakti fonton]

La muzeo enhavas kvar galeriojn dediĉitaj al natura historio, nome la botanika, insekto, mamula kaj birda galerioj. Ĝi ankaŭ enhavas prahistoriajn artefaktojn kiel grandega skeleto de dinosaŭro.[21]

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Indian Museum information and experience, Kolkata. Ministrejo pri Kulturo, Barata registaro. Arkivita el la originalo je 2020-02-03. Alirita 2023-01-18.
  2. Home | Indian Museum Kolkata (angle). Arkivita el la originalo je 20-a decembro 2017. Alirita 2019-10-22.
  3. Indian Museum, Kolkata: Information, History, Timings, Entry Fee, Facts (en-US) (2019-06-20). Arkivita el la originalo je 29-a septembro 2020. Alirita 2020-04-17.
  4. indian museum address - ixigo trip planner! (angle). Arkivita el la originalo je 29-a junio 2021. Alirita 2020-04-17.
  5. Indian Museum, Kolkata: A History of Indian Sculpture (en-GB) (2016-12-01). Arkivita el la originalo je 16-a februaro 2020. Alirita 2020-04-17.
  6. National Portal and Digital Repository (angle). Arkivita el la originalo je 25-a de majo 2020. Alirita 2020-04-17.
  7. History Of The Museum | Indian Museum Kolkata (angle). Arkivita el la originalo je 7-a de majo 2021. Alirita 2020-04-17. Arkivigite je 2021-05-07 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-05-07. Alirita 2023-01-18.
  8. Indian Museum | Kolkata (Calcutta), India Attractions (angle). Arkivita el la originalo je 24-a junio 2021. Alirita 2020-04-17.
  9. Indian Museum Kolkata | Timings, Entry Fee, History (angle). Arkivita el la originalo je 1-a novembro 2019. Alirita 2020-04-17.
  10. [Ncsm.gov.in/TenderDoc/Announcement%20Brochure%20India.pdf Barataj membroj - Nacia konsilio pri sciencaj muzeoj.] (angle).
  11. Registaro de Barato, Ministrejo pri Kulturo, «ANNUAL REPORT 2008-09» [ĉiujara raporto 2008-09], p. 27
  12. History of Indian Museum (angle). Website of the Indian Museum. Ministry of Culture, Government of India (2012). Arkivita el la originalo je 24-a decembro 2012. Alirita 20-a januaro 2013. Arkivigite je 2012-12-24 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-12-24. Alirita 2023-01-18.
  13. History of Indian Museum (second page) (angle). Website of the Indian Museum. Ministry of Culture, Government of India (2012). Arkivita el la originalo je 15-a junio 2012. Alirita 20 January 2013. Arkivigite je 2012-06-15 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-15. Alirita 2023-01-18.
  14. Appendix K: The Anthropological Survey of India (The Andamanese by George Weber) (angle) (10-a septembro 2005). Arkivita el la originalo je 25 May 2006. Arkivigite je 2006-05-25 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-05-25. Alirita 2023-01-18.
  15. Smith MA. (1931) The Fauna of British India, Including Ceylon and Burma. Reptilia and Amphibia. Vol. I.— Loricata, Testudines (angle). Secretary of State for India in Council. (Taylor and Francis, printers). xxviii + 185 pp. + Plates I-II. ("Anderson, Dr. John, F.R.S., 1833–1900", p. 10).
  16. File:Indian Museum Under Renovation - Kolkata 2013-10-10 3242.JPG - Wikimedia Commons (angle). Arkivita el la originalo je 27-a januaro 2016. Alirita 8-a decembro 2013.
  17. 4000-year-old mummy at Indian Museum in Kolkata moderately stable, says expert. Arkivita el la originalo je 28-a septembro 2021. Alirita 28-a septembro 2021.
  18. (marto 2002) Britannica encyclopedia (angle). Tata Mcgraw Hill.
  19. Mitter, Sohini, "4,000-year-old Egyptian mummy to get a face-lift", Mashable. (angle)
  20. Sengupta, Anuradha, "Wrapped for another day... or millennium", 10-a marto 2017. (angle)
  21. "Indian Museum offers feast to fans of natural history", The Hindu, 2018-05-09. (en-IN)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]