Barbara Włodarczyk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barbara Włodarczyk
Persona informo
Naskiĝo 14-an de majo 1960 (1960-05-14) (63-jaraĝa)
en Pollando
Lingvoj pola vd
Alma mater Universitato de Varsovio vd
Profesio
Okupo ĵurnalistopublikigisto vd
Laborkampo ĵurnalistoĵurnalismo • opinia ĵurnalismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Barbara Włodarczyk (naskiĝis la 14-an de majo 1960) – televida ĵurnalistino. Diplomatino de Fakultato pri Ĵurnalismo kaj Politika Scienco de Varsovia Universitato. De 1985 laborantino de redakcio pri internacia publicistiko en Pola Televido (TVP). Ŝi okupiĝas pri temoj de la landoj de estinta Sovetunio. De decembro 2004 ĝis decembro 2009 TVP-korespondantino en Moskvo. En tiu ĉi periodo ŝi kreis aŭtoran ciklon de raportoj titolitaj Szerokie tory (Larĝaj fervojtrakoj). De 2010 komentistino en TVP.

Maje 2013 Wydawnictwo Literackie (Literatura Eldonejo) aperigis ŝian libron (raportkolekto) sub la titolo Nie ma jednej Rosji (Ne estas unu Rusio). De septembro 2013 aŭtorino de la programo Sąsiedzi (Najbaroj) en TVP info.

Televidaj programoj[redakti | redakti fonton]

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • Gold Plaque en festivalo de televidaj programoj The Chicago International Television Awards pro la plej bona dokumenta serio Szerokie tory (marto 2005)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]