Baziliko de Vézelay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baziliko de Vézelay
monaĥejomalgranda baziliko [+]

Koordinatoj47° 27′ 59″ N, 3° 44′ 54″ O (mapo)47.4663888888893.7483333333333Koordinatoj: 47° 27′ 59″ N, 3° 44′ 54″ O (mapo)
Areo1,83 km² (183 ha) [+]
Map
Baziliko de Vézelay

Vikimedia Komunejo:  Basilique Sainte-Marie-Madeleine de Vézelay [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo

Lando  Francio
Regiono
Departemento
Burgonjo
Yonne
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, vi
Fonto 84
Regiono** Eŭropo kaj Nordameriko
Geografia situo 47° 27′ 59″ N, 3° 44′ 54″ O (mapo)47.4663888888893.7483333333333
Registra historio
Registrado 1979  (3-a sesio)
Plie 2007

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Baziliko de Vézelay (Francio)
Baziliko de Vézelay (Francio)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

La Abatejo de Vézelay (nuntempe konata kiel Baziliko Sankta Maria Magdeleno de Vézelay; france Basilique Sainte-Marie-Madeleine) estis benediktana kaj kluniza monaĥejo en Vézelay en la franca departemento Yonne (Burgonjo, Francio). La abateja preĝejo havas aron de ikonoj skulptitaj sur kapiteloj kaj portikoj, unu el la plej elstaraj de la burgonja romaniko, kvankam plejparto de ĝia ekstera ornamado estis damaĝita dum la Franca revolucio. La preĝejo kaj la monteto de Vézelay estis aldonitaj al la listo de la Monda heredaĵo de Unesko en la jaro 1979.

Ĝi estis konstruita en 1037 de Geoffroy, abato de Vézelay, kiu ĝin dediĉis al la kultado icó al culto de Maria el Magdalo, la loko rapide konvertiĝis en pilgrimejo. La reputacio de la abatejo kontribuis al la prospereco de la vilaĝo kaj ties disvolviĝo. En 1096, la abato Artaud ekigis la ampleksiĝon de la abatejo. La laborado daŭris ĝis 1104 kaj el tiu epoko nur konserviĝas la navo.

En julio 1120, la antaŭa vespero de Sankta Magdaleno la strukturo de la abatejo brulis kaj falis (kaŭzante la pereon de 1127 personoj). Nova navo konstruiĝis kaj finkonstruiĝis en 1138.