Bertha Zuckerkandl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bertha Zuckerkandl
Bertha Zuckerkandl, von Vilma Elisabeth von Parlaghy Brochfeld.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 13-an de aprilo 1864 (1864-04-13)
en Vieno
Morto 16-an de oktobro 1945 (1945-10-16) (81-jara)
en Parizo
Lingvokapablo germana lingvo
Familianoj
Edz(in)o Emil Zuckerkandl
Patro Moritz Szeps
v  d  r
Information icon.svg
Memortabulo pri la salono de Bertha Zuckerkandl ĉe Palais Lieben-Auspitz en Vieno

Berta Zuckerkandl-Szeps (naskiĝinta la 13-an de aprilo 1864 en Vieno; mortinta la 16-an de oktobro 1945 en Parizo) estis aŭstra verkistino, ĵurnalistino kaj kritikistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jam de la fruaj tagoj ŝi konatiĝis kun la ĵurnalisma laboro de la patro Moritz Szeps, fondanto de la gazeto "Neues Wiener Tagblatt" kaj konato de la tronheredanto Rudolfo. La patro ebligas al Bertha kaj la pli maljuna fratino Sofie privatan instruitadon fare de veraj specialistoj. Berta poste iĝis sekretatiino de la patro. En 1889 ŝi edziniĝis al la kirurgo Emil Zuckerkandl. Kiam li estis nomumita katedestro ĉe la anatomia instituto de la Universitato de Vieno, Berta kontinuigis la tradicion de la patrino pri salonegoj malfermitaj al la intelektuloj.

La someron de la jaro 1900-a ŝi pasigis sur la bieno de la bofrato en la regiono Vendée. Kun ties fratro Georges Clemenceau ŝi vizitis la Ekspozicion jarcentan de franca arto. Pere de li ŝi konatiĝis kun la franca skulptisto Auguste Rodin kaj aliaj modernuloj el la pentristaro franca. Zuckerkandl iĝis antaŭenbatalantino de la Viena secesio. En ŝia ĉiutaga priarta kolumno en la gazeto "Wiener Allgemeine Zeitung" ŝi propagandis por konfido en memstara aŭstra metilabortradicio kiel tio okazis ekz. en la t.n. Vienaj laboratorioj/Wiener Werkstätten. Ŝi subtenadis krome la pentriston Gustav Klimt. En 1902 ŝi konatigas Rodin al Klimt persone - kulmino por la renkontadoj de artistoj en ŝiaj kontataj salonegaj rondoj. Samloke laŭdire renkontis ankaŭ Gustav Mahler la sinjorinono Alma Schindler.

Danke al ŝiaj rilatoj kun Max Reinhardt kaj Hugo von Hofmannsthal la teatraĵo Jedermann unue laŭtlegitis en la menciitaj salonegoj. Ŝi ankaŭ engaĝiĝis tre por la Festivalo de Salcburgo. La eksplodo de la Unua mondmilito malesperigis ŝin koncerne utopion pri paca Eŭropo kies riĉeco, laŭ li, kuŝu en la diversecoj de kulturoj de eŭropaj popoloj. Berta Zuckerkandl diplomatie agadis por speciala packontrakto inter la okcidentaj alicananoj kaj Aŭstrio-Hungario. Kaŝe ŝi renkontis en oficiala misio en 1917 du fojojn en Ĝenevo la fratinon Sofie kiu informis la bofraton Georges Clemenceau kaj la francan ministron pri milito Paul Painlevé pri la koncedemeco de la aŭstroj. Kvankam tio estis finfine vane dummilite, la agadoj de ŝi kunhelpis ke postmilita Aŭstrio ricevis specialan helpon fare de la venkintoj.

La travivaĵoj militaj legeblas en ŝiaj ĵurnalismaĵoj. En la gazeto "Neues Wiener Journal" ŝi verkis pri ekstera politiko kaj favore al paco kaj repaciĝo. Samcele faritis de Zuckerkandl ankaŭ multaj tradukoj el la franca literaturo (i.a. Paul Géraldy, Henry Lenormand, Jacques Bousquet). Ŝi konatigis al siaj samlandanoj la dramiston Jean Anouilh. En la 1920-aj jaroj ŝi pli kaj pli malliberalismiĝis; tamen ŝi ege kritikis kancelieron Engelbert Dollfuß pro ties agoj kontraŭ la socialdemokratianoj ekde 1934. En 1938, post la t.n. Anschluss, ŝi sukcese fuĝis en Francion. Pro ke ŝi estis portantino de la ordeno de la Honora legio arestiĝo de ŝi ne okazis. Post la venko de Wehrmacht en la jaro 1941 Zuckerkandl devis tamen pluen fuĝi. Ŝi iris kune kun la filo al Alĝero kie ŝi, post la liberigo fare de la usonaj trupoj, engaĝiĝis denove pri repaciĝoj kiel parolantino radistacia. Ŝia tombo troviĝas sur la Tombejo Père-Lachaise en Parizo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Pflege der Kunst in Österreich 1848–1898. Dekorative Kunst und Kunstgewerbe. Vieno 1900.
  • Zeitkunst Wien 1901–1907. Heller, Wien 1908.
  • Ich erlebte fünfzig Jahre Weltgeschichte. Autobiografio. Bermann-Fischer Verlag, Stokholmo 1939.
  • Clemenceau tel que je l'ai connu. Algier 1944.
  • Österreich intim. Erinnerungen 1892-1942. Kompil. Reinhard Federmann. Propyläen, Frankfurt 1970
    poŝlibro: Ullstein, Frankfurto ĉe Majno 1988, ISBN 978-3-548-20985-2.
  • Polens Malkunst 1915. En: Roman Taborski (kompil.): Stanisław Wyspiański, der große Schöpfer der Polnischen Moderne. Vieno 1996.
  • Jung-Polen 1906. En: Roman Taborski (Hrsg.): Stanisław Wyspiański, der große Schöpfer der Polnischen Moderne. Vieno 1996.

Tradukaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Paul Annont kaj Jacques Bousquet: Mama Nicole. Komedio en tri aktoj. Vieno 1925.
  • Edouard Bourdet: Soeben erschienen. Komedio en tri aktoj. Für die deutsche Bühne bearbeitet von Paul Kalbeck. sen lokindiko, ĉ. 1925.
  • Jean-Jacques Bernard: Seele in Not. Dramo en tri aktoj. Eirich, Vieno ĉ. 1928.
  • Paul Géraldy. Dramen. Aŭtorizita traduko el la franca. Zsolnay, Vieno 1928.
  • Henri-René Lenormand: Theater. Dramen. Aŭtorizita traduko el la franca. Zsolnay, Vieno 1930.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Renate Redl: Berta Zuckerkandl und die Wiener Gesellschaft. Ein Beitrag zur österreichischen Kunst- und Gesellschaftskritik. Disertaĵo, Universität Wien 1978.
  • Lucian O. Meysels: In meinem Salon ist Österreich. Berta Zuckerkandl und ihre Zeit. Herold, Wien 1984. 2., erw. Neuauflage. Edition INW (Illustrierte Neue Welt), Wien 1997, ISBN 978-3-9500356-0-5.
  • Siglinde Bolbecher, Konstantin Kaiser: Lexikon der österreichischen Exilliteratur. In Zusammenarbeit mit Evelyn Adunka, Nina Jakl und Ulrike Oedl. Deuticke, Wien 2000, ISBN 978-3-216-30548-0, S. 718f.
  • Handbuch österreichischer Autorinnen und Autoren jüdischer Herkunft 18. bis 20. Jahrhundert. Volumo 3, S-Z. Eldonis: Österreichische Nationalbibliothek, Wien. K. G. Saur, München 2002, ISBN 978-3-598-11545-5, S. 1524f.
  • Michael Schulte: Berta Zuckerkandl. Salonière, Journalistin, Geheimdiplomatin. Atrium Verlag, Hamburg 2006, ISBN 978-3-85535-720-8.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]