Biskaja Golfo
La golfo en Atlantika Oceano formata de la norda parto de Hispanio kaj la okcidento de Francio ricevas diversajn nomojn:
- Kantabra Maro, en Hispanio, laŭ la antikvaj kantabroj, kiuj ankaŭ donis nomon al nuna regiono Kantabrio kaj al la Kantabra Montaro
- Gaskona Golfo en Francio, laŭ la regiono Gaskonio
- Biskaja Golfo estas la plej internacia formo, laŭ la eŭska teritorio Biskajo[1].
Ĉefaj havenoj ĉe la maro:
- Gijón (en Asturio)
- Santandero (en Kantabrio)
- Bilbao (en Eŭska Aŭtonoma Komunumo)
- Bayonne en franca Eŭskio
- Bordozo
- La Rochelle
- Saint-Nazaire
Piednotoj