Blankagorĝa karakaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Blankagorĝa karakarao)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankagorĝa karakaro
Blankagorĝa karakaro
Blankagorĝa karakaro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Phalcoboenus
Specio: Ph. albogularis
Phalcoboenus albogularis
(Gould, 1837)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankagorĝa karakaroBlankagorĝa karakarao (Phalcoboenus albogularis) estas specio de rabobirdo de la familio de Falkedoj. Ĝi troviĝas en herbejoj kaj aliaj nudaj habitatoj (arbaroj de Patagonio) de Andoj de sudaj Ĉilio kaj Argentino. Ĝi estas ĝenerale nekomuna al iom komuna. Ĝi estas tre oportunema birdo komune vidata piediranta surgrunde, kie ĝi manĝas kaj kadavraĵojn kaj foje iun ajn malgrandan animalon, kiun ĝi povas kapti.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ili similas al tre proksime rilata (kaj iom pli norda) Anda karakaro, sed malkiel tiu specio ĝiaj tutaj subaj partoj (inklude bruston kaj gorĝon) estas tute blankaj. Tiu karaktero nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo kie albogularis estas latinigita kunmetaĵo de du radikoj el la antikva latina signife respektive “blanka” kaj “gorĝo”.

Tiele tiu specio estas 47 al 55 cm longa kaj tutnigra en supraj partoj kaj tutblankaj en subaj partoj, krom flaveca (kun iometa oranĝeca milda nuanco pli proksime de la okulo maj mustaĉo) nuda haŭtaĵo inter la larĝa bekobazo kaj ĝis la okulo, sed ne tiom etenda kiom ĉe la pli nordaj samgenraj karakaraoj. La beko estas tre helgriza kaj la kruroj flavaj, iomete pli helaj ol la vizaĝo. Dumfluge krom la blankaj subaj partoj videblas nigraj unuarangaj kaj duarangaj en flugiloj (triarangaj estas ja blankaj) kaj subvosto (escepte fina bordo blanka).

La junuloj estas multe malpli distingaj ol la flavecvizaĝaj plenkreskuloj kaj estas tutbrunaj kun rozecgrizaj vizaĝaj haŭtaĵoj.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Oni ne konas subspeciojn de tiu specio.[1]

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Ĝia distribuado estas alopatria kompare kun tiu de la proksima parenco Phalcoboenus megalopterus kiu loĝas en la sama regiono sed kun distribuado pli norda en la montaro de Andoj. En Ĉilio ili loĝas en la Provinco de Arauco kaj en Argentino ĉe la Lago Belgrano, en la Provinco Santa Cruz.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Ĝi loĝas el marnivelo al 3.000 m. Ili oftas ĉe lokoj kie estas arboj same kiel en aliaj lokoj tute nudaj, kiaj la rokaj ravinoj. La baza nutrado de tiu birdo konsistas el kadavraĵo. Ĝi estas vidata kompane de vulturoj dummanĝe. Ili konstruas la neston en kornicoj de rokoj en montoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]