Weggis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bodenberg)
Weggis
Blazono de Weggis
Weggis
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Lucerno
Koordinatoj  47° 1′ 57″ N 8° 26′ 18″ O / 47.03250 °N, 8.43833 °O / 47.03250; 8.43833 (mapo)Koordinatoj: 47° 1′ 57″ N 8° 26′ 18″ O / 47.03250 °N, 8.43833 °O / 47.03250; 8.43833 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4083
Areo 25,29 km²
Alteco 435 m super marnivelo
Poŝtkodo 6353
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Weggis
vdr

Weggis (prononcu vekis) estas komunumo en la distrikto Lucerno en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 4083 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Weggis situas ĉe la orienta bordo de la Kvarkantona Lago, ĉe la suda kaj okcidenta flanko de la monto Rigi. La komunumo Weggis konsistas le la partoj Unterdorf kaj Oberdorf, la novaj kvartaloj Hinterdorf, Rain, Laugneri, Baumen, Dörfli, Tischital kaj Rigiblick, la vilaĝo Hertenstein kaj krome la setlejoj Riedsort, Bannholz, Bodenberg, Sentiberg kaj Rigi Kaltbad.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sen la lago sur areo de 11,82 km², de kiuj 38,7% estas kovritaj de arbaro, 46,0% servas al agrikulturo kaj 14,0% al setlado.[1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Weggis limas en nordokcidento al Küssnacht (SZ), en nordo al Greppen, en nordoriento al Arth (SZ), en oriento al Vitznau, kaj aliflanke de la Kvarkantona Lago en sudoriento al Ennetbürgen (NW), en sudo al eksklavo de la urbo Lucerno sub Bürgenstock, en sudokcidento al Stansstad (NW), kaj en okcidento al Meggen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Weggis estas konektita al la publika transportreto unujflanke per la ŝipoj sur la Kvarkantona Lago kaj aliflanke per la buslinio de Küssnacht tra Weggis al Gersau, Brunnen al Ŝvico.

De Weggis ekzistas aertelfero ĝis Rigi Kaltbad, kie estas konekto al la dentorado-fervojo de Vitznau al la kulmino de Rigi.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio de Weggis datiĝas el la jaro 1116 kiel Guategisso, el dokumento per kiu papo Paskalo la 2-a konfirmis la privilegiojn de la Monaĥejo Pfäfers en Weggis.[2]

Dum mezepoko la Senjoroj de Hertenstein regis en Weggis. Ili estis vasaloj de la Habsburgoj. En la jaro 1332 Weggis deklaris sin respubliko kaj aliĝis al la Svisa Ĵurkomunumo. Per federacia letero de la jaro 1359 la du liberaj ŝtatoj Weggis kaj Gersau estis formale rekonitaj. Per la liberaĉeto de la Monaĥejo Pfäfers en la jaro 1378 la liberŝtato Weggis akiris propran sigelon. Malgraŭ tio en la jaro 1380 la Senjoroj de Hertenstein vendis siajn privilegiojn pri Weggis al la urbo Lucerno. Post multaj luktoj en la jaro 1433 la sigelpovo kaj jurisdikcio pri Weggis estis atribuita al la konsilio de Lucerno.

En la jaro 1661 montofalo detruis la komunumoparton Bad Lützelau inkluzive kapelon.

En la jaro 1795 granda terglito detruis en Oberdorf 28 domojn, 15 stalojn kaj Sankt-Verena-Kapelon dronigante ilin en la lago.

Per la Helveta Revolucio de la jaro 1798 Weggis fariĝis propra politika komunumo.

En la jaro 1832 estis verkita la verŝajne plej konata svisa popolkanto "Vo Luzärn uf Wäggis zue..." (esperantigita al el Lucern' al Weggis for ...).

Personoj[redakti | redakti fonton]

En Weggis vivis post sia faligo en la jaro 1921 la lasta aŭstra imperiestro Karolo la 1-a (Aŭstrio) kun sia edzino Zita de Bourbon-Parma.

Mark Twain restadis 1897 kun sia familio en Weggis kaj priskribis la komunumon kiel la plej bela loko de la mondo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]