Bohumil Pospíšil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
deskstre

Bohumil Pospíšil (25-a de septembro 1902, Přerov28-a de aŭgusto 1974 Auckland, Nov-Zelando) estis ĉeĥa verkisto kaj vojaĝanto, ankaŭ esperantisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Li estis naskita en la familio de František Pospíšil, farmisto en Přerov, kaj lia edzino Marie, fraŭline Ambrusová.

Sian unuan vojaĝon li entreprenis jam en 1920, kiam li veturis al la tiama Soveta Rusio.

Li revenis el Rusio en 1921 kaj verŝajne dank' al sia amiko Josef Hübl li renkontis Klementina Šebestová, kiu estis 9 jarojn pli aĝa (laŭ la enskribo en la "familia listo" ŝi loĝis en Přerov en la sama adreso kiel Hübl).

En 1922 al ili naskiĝis filo Bohumil kaj en oktobro 1923 la familio translokiĝis al Prago. Tie al ili naskiĝis dua infano, filino Květoslava, en oktobro 1924, kaj januare 1926 tria infano, filino Jarmila. Bohumil kaj Klementina ne geedziĝis.

Vojaĝo al Azio 1926-1931[redakti | redakti fonton]

Li ekvojaĝis la 10-an de aŭgusto 1926. Tra Turkio, Sirio, Kurdio, Mezopotamio, Arabio, Persio, Baluĉio, Afganio, Hindio, Birmo, Hindoĉinio, Ĉinio, Mongolio, Manĉurio, Koreio, Formoso, Japanio, Filipinoj, brita kaj nederlanda Borneo, Celebes, Bali, Java kaj Sumatro li alvenis al Singapuro, kune kun sia samlandano kaj sekretario Josef Hübl. En novembro 1929 li aperis en Sidnejo.

Geedziĝo[redakti | redakti fonton]

En la somero de 1930, li jam prepariĝis en Nov-Zelando por reveni. Tamen, li enamiĝis al Elizabeto (Eileen) Shannon (18/3/1914-??), de nov-zelanda Dunedin, la meza el tri infanoj de Davido kaj Rebecca Shannon. Ili geedziĝis la 22an de decembro 1930. La novgeedzoj restis en Nov-Zelando dum pliaj dek monatoj, poste vojaĝis tra Sudameriko al Prago, kie la edzino estis naturigita kaj iĝis ĉeĥoslovaka civitano. Reveninte hejmen en 1931, Pospíšil organizis ekspozicion de siaj fotoj en Prago.

Dunedin

Bohumil kaj Eileen Pospíšil ekloĝis en la praga Žižkov. Tamen, la Nov-Zelanda edzino kun maora sango, kiu ne parolis la ĉeĥan, ne estis feliĉa ĉi tie. Por akiri financojn por vivo en Prago kaj la revojaĝo, Bohumil Pospíšil skribis la plej multajn el siaj libroj kaj kontribuoj al la ĉeĥa gazetaro. en la periodo 1931–1934. La familio restis en Prago ĝis 1934.

En 1932 al la Pospíšil-familio naskiĝis filino Eliška, kun kiu sinjorino Pospíšilová revenis al Nov-Zelando en 1934.

Vojaĝo al Arabio 1934[redakti | redakti fonton]

En junio 1934 lak gazeto Národní listy skribis grandskale pri la aŭtovojaĝo al Arabio, por kiu Pospíšil prepariĝis kun la redaktisto de la gazeto Vladislav Forejt–Alan en aŭto Walter-Junior. En julio kaj aŭgusto 1934, la gazeto raportis pri la vojaĝo. La ekspedicio revenis al Prago sekure la 15-an de aŭgusto 1934, post malsukceso transiri la Arabian Duoninsulon de nordo al sudo. Vladislav Forejt verkis la libron Malantaŭ la Karavano de la Mortintoj pri la vojaĝo.

Supozita morto kaj restado en Nov-Zelando 1934[redakti | redakti fonton]

Laŭ la raporto de Alan-Forejt, kunvojaĝanto al Arabio, antaŭ la fino de 1934, Bohumil Pospíšil estis ironta tra Aŭstralio kaj Nov-Zelando al Formoso (nun Tajvano), sed mortis pro tertremo. Pli posta enketado refutis la raporton pri lia morto.

Fakte, la edzino kaj filino Eliška vojaĝis al Nov-Zelando, kie ili alvenis la 16-an de novembro 1934. Bohumil Pospíšil venis por vidi ilin la 5-an de februaro 1935. La kialo por forlasi Ĉeĥoslovakion estis timo de milito. En 1935-1936 li ekspoziciis siajn fotojn de siaj aziaj vojaĝoj en diversaj lokoj en Nov-Zelando. Ĉu li forlasis la landon ĉe tiu ĉi periodo, kaj ĉu li efektive iris al Formoso, ankoraŭ ne estas kontrolita; amiko Vladislav Forejt skribis pri tiu ĉi vojaĝo en Národní listy sen tempo kaj aliaj datumoj, krome, li neverŝajne deklaris, ke temas pri vojaĝo al "kranioĉasistoj".

Mencioj en la Nov-Zelanda gazetaro 1936-1945[redakti | redakti fonton]

Ekzistas kelkdek mencioj de la restado de Bohumil Pospíšil en la loka gazetaro dum tiu ĉi periodo; liaj agadoj en Nov-Zelando antaŭ kaj dum 2-a Mondmilito montras lian kontraŭ-nazian kaj patriotan pensadon, ekz.:

  • En 1936, la Nov-Zelanda gazetaro raportis, ke la Pospíšil-familio ekloĝis en la hejmurbo de edzino Eileen Dunedin kaj pri la publikigo de lia libro Wandering on the Islands of Wonder (Vagado sur la Insuloj de Mirindaĵo), en la traduko de la verkinto.
  • En 1937, Bohumil Pospíšil avertis en la Nov-Zelanda gazetaro, ke ne estis en la avantaĝo de Britio lasi la danubiajn ŝtatojn, inkluzive de Ĉeĥoslovakio, al ilia sorto sub Nazia Germanio. Li atentigis, ke post akirado de la agrikulturaj kaj naturaj rimedoj de Hungario, Aŭstrio kaj Rumanio kaj de la industria potenco de Ĉeĥoslovakio, Germanio fariĝus eĉ pli grava danĝero por Britio.
  • En aŭgusto 1941 estis fondita en Nov-Zelando Ĉeĥo-Slovaka Asocio (Czecho-Slovak Association), apoganta la aliancanojn kaj la ekzilregistaron de prezidanto Eduard Beneš, kaj Bohumil Pospíšil iĝis ĝia prezidanto. Kelkaj okazaĵoj okazis sub lia prezidanteco, ekz.:
    • post la eniro de ĉeĥoslovakaj eksterlandaj armeaj unuoj en la teritorion de Ĉeĥoslovakio, la 12-an de aprilo 1944, la membroj de la Ĉeĥo-Slovaka Asocio kunvenis kaj sendis gratulan telegramon.
    • Solena renkontiĝo de Ĉeĥo-Slovaka Asocio realiĝis sub la prezidanteco de B. Pospíšil okaze de la ŝtata festo la 28-an de oktobro 1944.

Fino de la vivo[redakti | redakti fonton]

La lasta novaĵo pri la geedzoj Pospíšil en la ciferecigita Nov-Zelanda gazetaro estas de 1945, kiam ili estis nomitaj inter la honoraj gastoj en Empire Day; en oktobro 1945, li parolis kiel la prezidanto de la Ĉeĥo-Slovaka Asocio dum la ĉeĥoslovaka nacia festotago; Post tiu ĉi dato la novzelanda gazetaro (ciferecigita ĝis la 31-12-1949) ne menciis Bohumil Pospíšil. La loko kaj dato de la morto de Bohumil Pospíšil restis dum multaj jaroj nekonataj. Laŭ la Nov-Zelanda mortdatumbazo, li mortis la 28an de aŭgusto 1974 en Auckland (Cornwall Public Hospital en la Epsom-distrikto). Li estis entombigita en Mangere Cemetery en Auckland.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Gazetaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • En la 1930-aj jaroj, Bohumil Pospíšil kontribuis al la revuoj Malý čtenář (Malgranda leganto), nome la romano Inter ĉinaj piratoj kaj diversaj noveloj estis publikigitaj en 1934–1935 kaj 1935–1936; Světozor (Mondo-raportoj, 1931–1932, artikoloj pri Tajlando, tiam Siam, pri Hindio), Širým světem (Tra Vasta Mondo) kaj Pestrý týden (Bunta Semajno). En la jaroj 1932–1934 liaj artikoloj pri vivo en Azio estis presitaj de Lidové noviny (Popola Gazeto) kaj Národní listy (Nacia Gazeto).

Libroeldonoj[redakti | redakti fonton]

  • Čínou za revolučního varu (Ĉinio dum la revolucia bolado - impresoj de vojaĝoj al suda kaj centra Ĉinio; Prago, Československá grafická Unie, 1935)
  • Toulky po ostrovech divů (Vagadoj sur la Insuloj de Mirindaĵoj, Nov-Zelando, Prago, Československá grafická Unie, 1935)
  • Wondering on the Islands of Wonder, Nov-Zelando (la traduko de verkinto de Wanderings on the Islands of Wonder ; publikigita fare de Coulls Somerville Wilkie, Dunedin, 1935)
  • V zemi otrávených šípů (En la lando de venenigitaj sagoj, romano el Nov-Gvineo, ilustrita de Zdeněk Burian; Toužimský kaj Moravec, 1936)
  • Čínou za revolučného varu (Ĉinio dum la revolucia bolado, en la slovaka, Impresoj de vojaĝoj en suda kaj centra Ĉinio, tradukita de Jožo Hritz; Pospíšil, Ĉeĥoslovaka Grafika Unio, 1938)

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]


  • La artikolo estiĝis per traduko el la ĉeĥa Vikipedio
  • Konserviĝis UEA-legitimilo de Bohumil Pospíšil el la jaro 1926, li havis membro-numeron 28.611.