Bon (religio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Pordo en Tibeto kun bon simboleco
Pordo en Tibeto kun Bon- simboleco.

Bon [1] (ankaŭ literumita Bön)[2], en la ĉefurba (Lhasa) dialekto  pʰø̃̀ kaj en la tibeta lingvo  བོན་ kiu signifas "vero", "realaĵo", "vera doktrino") kaj estas konsiderata en Tibeto kiel nacian prebudhisman religian. Ĝi estis la superreganta religio de la tibetanoj antaŭ ol budaismo estis fondita kiel la ŝtata religio en la 8-a jarcento.

La Bon-religia tradicio estas animisma, politeisma kun fortaj ŝamanismaj propraĵoj. Gravaj aspektoj de la Bon-religio estas karakteriza entombigo kaj memorkulturo. Poste, la Bon-religio kaj budaismo influis unu la alian (→ sinkretismo), kun ritaj kaj ŝamanismaj elementoj aŭ Bon-diaĵoj kiuj estis transprenitaj en la budaismo kaj, male, aspektoj kiel ekzemple la ideoj de reenkarniĝo aŭ de karmo en la Bon-religio estis transprenitaj el la budaismo.

En 1977 la Bon-religio estis oficiale agnoskita fare de la ekzilita tibeta registaro kaj de la Dalai-Lamao kiel la kvina spirita lernejo de tibeta budaismo. En 2006 la Yundrung-Bon Centro Shenten Dargyé Ling en Francio estis agnoskita fare de la franca ŝtato kiel monaĥejo de sendependa religia komunumo.

Kelkaj akademiuloj, kiel ekzemple Christopher Beckwith, kredas ke nestoj estas parto de tibeta budaismo ĉar nestoj havas tiom da similecoj kun tibeta budhismo[3]. Tibetaj budhanoj rigardas Bon kiel apartan religion, sed kelkaj okcidentaj fakuloj opinias, ke Bon plej precize povas esti priskribita kiel neortodoksa formo de budaismo. Bonpo estas disvastigata en la hodiaŭa Tibeto kaj aliaj partoj de Centra Azio, en la Ĉina Popola Respubliko, samkiel en Nepalo kaj Butano.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝia fondinto estas konsiderita Tonpa Shenrab Miwoche, venante laŭ la tradicio el la "lando de Olmolungring", verŝajne en la nuna Irano. En la Bon-religio, Olmolungring estas parto de pli granda lando nomata Tazik, kiu devintus troviĝi en la landlima regiono inter la nuna Irano kaj Afganio. Tazik estas la sankta tero por la Bonpo, kiel Barato estis sankta tero por la budhanoj en Tibeto. Olmolungring estis regata de Tönpa Shenrab Miwoche.

Ekzistas kelkaj tibetologoj kiuj evoluigis pensojn pri kial la Bon-anoj metas la originon de sia religio en Olmolungring.

Ekspertoj en Bon-esplorado, kiel ekzemple Per Kværne kaj Samten Gyaltsen Karmay , ligas ĝin al la dua disvastiĝo de tibeta budhismo en la lando komenciĝanta en la 10-a jarcento. Tio estis periodo kiam hindaj majstroj kiel ekzemple Atisha vojaĝis al Tibeto por disvastigi la kredon. En la sama periodo multaj tibetaj lamaoj vojaĝis al Hindio por edukado, sed ĉefe por retrovi budhismajn tekstojn ankoraŭ nekonatajn de Tibeto kaj traduki ilin el sanskrito.

Ĝuste ĉi tiu evoluo kondukus la konkurantan Bon-religion formuli, ke ilia propra religio ne povus estinti en ordinara lando, konkerita plurajn jarcentojn pli frue de tiam malamika dinastio. Loki landon de Olmolungring en la najbarecon de la persa civilizo admirata de la tibetanoj povintus daŭre distingi sin de tibeta budaismo[4] [5].

Formoj de Bon[redakti | redakti fonton]

Bildo de Tonpa Shenrab, la supozebla fondinto de la Bon-religio
Bildo de Tonpa Shenrab, la supozebla fondinto de la Bon-religio

Oni foje distingas inter[6]:

  1. la Malnova Bon aŭ Bon nyin, la religio kiu ekzistis en Tibeto antaŭ budhismo venis tien kiel, interalie, enhavanta elementojn de diaj reĝoj[6]. Tiu religio, inter aliaj aĵoj, temigis postvivon, ritojn ĉe entombigoj, kaj oferado de bestoj[7].
  2. la Eterna Bon aŭ Yungdrung Bon, la klasika Bon tradicio havas siajn radikojn en la lastaj 900-aj kaj 1000-aj jaroj de K.E.(10-a–11-a jarcentoj), kiam la unuaj Bon-monaĥejoj ekestis en Tibeto. Estas multaj instruadoj en Bon kiuj similas al tiuj en budaismo kaj do homoj kiuj studas Bon disputis ĉu ĝi devus esti nomata speco de budaismo aŭ ne.[8]
  3. la Nova Bon aŭ Bon gasar, malfrua sinkreta movado devenanta de la 14-a jarcento kaj aktiva en orienta Tibeto[9] estas kolekto de kredoj kiuj oftas en Tibeto kaj kiuj inkludas lokajn diojn, aŭguradon kaj diversajn formojn de magio[6].

Adepto de Bon estas nomata Bonpo. Bonpo kredas en multaj dioj. Ĉi tiuj dioj inkluzivas la kreintan dion, Sangpo Bumtri, la dion de la kompato Shenlha Ökar, la diinon de kompato Sherab Chamma kaj la fondinto de Bon Tonpa Shenrab.

Laŭ Tibetananoj, Bon estis populara en Tibeto antaŭ ol budhismo fariĝis la ĉefa religio de Tibeto, sed kelkaj ne-tibetanoj kiel Por Kvœrne diras ke ne ekzistas multe da ligiteco inter religio en Tibeto antaŭ budhismo kaj la viva tradicio de Bon.[10][11]

Post kiam la ĉina armeo sendis trupojn al Tibeto en 1959, kelkaj adeptoj de Bon devis devige forlasi Tibeton kaj multaj Bon-monaĥejoj kaj temploj estis fermitaj. Multaj de la Bon-adeptoj kiuj forlasis Tibeton ekigis Bon- centrojn en urboj ĉirkaŭ la mondo. Hodiaŭ, plejpartoj dela homoj kiuj kredas en Bon estas etnaj tibetanoj, sed malgranda nombro de ne-tibetanoj komencis ankaŭ kredi en Bon.

Jundrungo[redakti | redakti fonton]

La yungdrung aŭ maldekstra-alfrontanta svastiko, estas sankta simbolo en Bon

La anoj de la Bon kredas ke ilia religio estis disvastigita kaj praktikita en multaj partoj de la mondo en antikvaj tempoj. Tiu ĉi kredo estas do nomata yungdrung bon, la eterna bono. La jungdrungo, samkiel "vajra" en la tibeta budaismo, reprezentas eternecon, ĉar estas dirata ke la yungdrung ne povas esti detruita kaj daŭrigas ĝiseterne[12].

La jundrungo (yungdrung) aŭ maldekstra-alfrontanta svastiko, estas sankta simbolo en Bon kaj la viva tradicio de Bon estas foje nomata Yungdrung Bon, kiu signifas "Eterna Bon" en la tibeta.

Dalai Lama pri Bon[redakti | redakti fonton]

Tibetaj budhistoj kutimis skribi multajn malbonajn aferojn pri Bon, kun la argumento ke Bon ŝtelis la plejparton de ĝiaj instruadoj de la budaismo, vidpunkto kun kiu foje konsentas homoj de Eŭropo kaj Nord-Ameriko studantaj Bon[13]. La 14-a Dalai Lamao, kiu estas onsiderata kiel la religia gvidanto de plejparto de la Tibetanoj, diris ke Bon estas tiom multe parto de la tibeta religio kiel budaismo, instigante homojn trakti Bon kun respekto[14].

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bon-monaĥejo en Siĉuano, Ĉinio
Bon-monaĥejo en Siĉuano, Ĉinio

Etna Tibeto ne estas limigita al la Aŭtonoma Regiono de Tibeto. La pli larĝa areo de etna Tibeto ankaŭ inkludas partojn de la ĉinaj provincoj de Siĉuano, Ĉinghajo, Gansuo, Junano, la barataj regionoj de Ladako, Lahaul kaj Spiti, la pakistana regiono Gilgit-Baltistan, la nordokcidenta parto de Asamo, Butano, Sikimo, partoj de norda Nepalo kiel Mustang kaj Dolpo, la regionoj de nordorienta Nepalo kie loĝas la Ŝerpoj kaj la Tamangoj, kaj ekstreme norda Birmo. Partoj de la nuna Bangladeŝo iam estis inkluditaj en "etna Tibeto".

Nuna situacio[redakti | redakti fonton]

La marĝena pozicio de Bon komence daŭrigis ankaŭ en ekzilo. Nur ekde 1978 Bon ankaŭ estas akceptata en pli formala signifo kiel propra religia tradicio. En komuna lingvaĵo, tamen, bonpo-j daŭre estas referataj kiel chipa, kiu havas signifon de 'ne apartenanta al la ĝusta grupo aŭ eksterulo'[15].

La plej multaj historiistoj taksas la nombron da kredantoj je proksimume 10% de la loĝantaro en Tibeto (antaŭ 1950). Laŭ ĉina censo en 2010 kredantoj inter tibetanoj en la Ĉina Popola Respubliko nombrus je proksimume la sama procentaĵo. Kiam Tibeto estis formale agnoskita kiel parto de Ĉinio, ekzistis proksimume 300 monaĥejoj en Tibeto kaj okcidenta Ĉinio. Laŭ lastatempa enketo, ekzistas proksimume 264 aktivaj monaĥejoj.

Sekve de la ĉina invado de Tibeto en 1950, Bonpo-akademianoj komencis alveni en Eŭropo kaj Nordameriko, instigante intereson en Bon en Okcidento[16]. Hodiaŭ, Bono estas praktikata de tibetanoj kaj en Tibeto kaj en la tibeta diasporo, kaj ekzistas Bonpo-centroj en urboj ĉirkaŭ la mondo.

Komence de la 21-a jarcento, nur relative malgranda parto de la literatura tradicio de la Bon estis la temo de sciencaj esploroj. La literaturo de la Bon estas unu el la lastaj gravaj aziaj tekstokolektoj kiuj estas esplorata plejparte fare de okcidentaj akademianoj.

Agnosko[redakti | redakti fonton]

Praktikantoj de Bon-relgio estis vundebla grupo ĝis 1977, kiam ili sendis reprezentantojn al la 14-a Dalai-lamao, Tenzin Gyatso, kiu petis la centran parlamenton de Tibeto (en ekzilo) akcepti monaĥinojn. Ekde tiam, la Bonpo estis oficiale agnoskita kiel religia grupo, kun la samaj rajtoj kiel la tibeta budaismo. Tion denove menciis en 1987 la Dalai-lamao, kiu tiam ankaŭ malpermesis diskriminacion kontraŭ praktikantoj de la Bon-relgio.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La Monda Unio de Bonpo akceptis Esperanton, kiel oficialan lingvon por sia internacia komunikado[17]. Bon-sekvantoj ofte konsideras la Bon-religion monda religio en la senco ke ĝiaj doktrinoj estas veraj kaj validas por la tuta homaro[18].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Kind, Marietta: The Bon Landscape of Dolpo. Pilgrimages, Monasteries, Biographies and the Emergence of Bon. Bern 2012, ISBN 978-3-0343-0690-4.
  • Baumer, Christopher, Bon: Tibet’s Ancient Religion, Ilford, Wisdom, 2002. ISBN 978-974-524-011-7.
  • Norbu, Namkhai. 1995. Drung, Deu and Bön: Narrations, Symbolic languages and the Bön tradition in ancient Tibet. Tradukita el la tibeta en la italan kaj redaktita kaj komentita de Adriano Clemente. Tradukita el la itala en la anglan de Andrew Lukianowicz, Library of Tibetan Works and Archives, Dharamsala, H.P., India. ISBN 81-85102-93-7.
  • Christoph Baumer: Bön – Die lebendige Ur-Religion Tibets. Akademische Druck- und Verlagsanstalt, Graz 1999, ISBN 3-201-01723-X.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. En Esperanto alia nomo foje uzata estas Bonpo. La esprimo "Bonpo" estas utiligita kiel la nomo de Bon-pastroj. Fonto: (ru) Kychanov E. I. , Melnichenko B. N. Historio de Tibeto de antikvaj tempoj ĝis la nuntempo. - M .: Vost. Lit., 2005.S. 43 .-- ISBN 5-02-018365-2
  2. Keown, Damien (2003). Oxford Dictionary of Buddhism. Oxford University Press. ISBN 0-19-860560-9
  3. (en) Christopher I. Beckwith, Empires of the Silk Road: A History of Central Eurasia from the Bronze Age to the Present (Imperioj de la Silka vojo : Historio de Centra Eŭrazio de la Bronzepoko ĝis la Nuna) (Princeton University Press), 2009 : ISBN 978-0-691-13589-2 ), p. 414.
  4. (en) Kvaerne, Per (1988) Eltiraĵo de 'The Bon Religion of Tibet' , en: McKay, Alex (2003) The history of Tibet , parto 1, Routledge Curzon, ISBN 0700715088 , paĝoj 485-495
  5. (en) Karmay, Samten G. (1975) Eltiraĵo de 'A General Introduction to the History and Doctrines of Bon' , en: McKay, Alex (2003) The history of Tibet , deel 1, Routledge Curzon, ISBN 0700715088 , paĝoj 496-510
  6. 6,0 6,1 6,2 Powers, John & Templeman, David. Historical Dictionary of Tibet Scarecrow Press, paĝoj 100-101, 2012 Google Books
  7. (en) Buswell Jr., Robert E. Encyclopedia of Buddhism, paĝoj 66-67, Macmillian Reference USA (Thomson Gale) (2004) ISBN 0-02-865718-7
  8. {{{Titolo}}}.
  9. (fr) Achard, Jean-Luc (2015). "A propos du Canon Bönpo de l’Institut d’études tibétaines du Collège de Frances". La Lettre du Collège de France. Collège de France (9): 108–109. doi:10.4000/lettre-cdf.2225.
  10. {{{Titolo}}}.
  11. {{{Titolo}}}.
  12. McKay, eld. History of Tibet, Volume 1. p. 487.
  13. (en) McKay, Alex, ed. (2003). History of Tibet, Volume 1. New York: Routledge. paĝoj 473–475.
  14. (en) McKay, Alex, eld. (2003). History of Tibet, Volume 1. New York: Routledge. p. 486.
  15. (en) ”About the Bon: Bon Culture”. Bonfuturefund.org. Arkivite de la originalo je 2013-09-06 pere de la Wayback Machine.
  16. (en) Samuel, Geoffrey (1993). Civilised Shamans. Smithsonian Institution Press, p. 465
  17. (eo) Junkee Lee en Facebook, la 24-an de novembro 2013.
  18. (en) Kvaerne, Per (1996). The Bön religion of Tibet : the iconography of a living tradition, Boston: Shambhala. paĝoj  9 -11. ISBN  1-57062-186-1 .

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Tibeta budaismo

Tibeto

Kum Nye

Teravado