Boris Gelfand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boris Gelfand
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1968 (1968-06-24) (55-jaraĝa)
en Minsko
Ŝtataneco IsraeloSovetunioBelorusio
Okupo
Okupo ŝakisto • verkisto de nefikcio
vdr

Boris GELFAND (hebree בוריס גלפנד, beloruse Барыс Абрамавіч Гельфанд) estas israela ŝakisto. Boris naskiĝis la  24-an de junio 1968(nun 1968-06-24) en Belorusujo. ŝaka grandmajstro ekde la jaro 1992. Li estis kandidato de Monda Ŝako-Ĉampiono en 2012. En 1992 Boris estis tria en la listo de FIDE (post Garri Kasparov kaj Anatolij Karpov).

Li estas la plej bona ŝakisto de Israelo de ĉiuj tempoj.

Li loĝas en Israelo, Riŝon-Le-Ciono.

Sesfoja World Championship kandidato (1991, 1994-95, 2002, 2007, 2011 kaj 2013). Gelfand venkis en gravaj turniroj kiel Wijk aan Zee, Tilburg, Moskvo, Linares kaj Dos Hermanas. Li konkuris en dek unu Ŝakolimpikoj kaj tenis lokon ene de la suprajn 30 pli bonaj ŝakistoj rangigitaj per FIDE rangolisto ekde januaro 1990.[1]

Ŝakolimpikoj[redakti | redakti fonton]

Gelfand partoprenis en 11 ŝakolimpikoj, reprezentis Sovetunion en 1990, Belorusio en 1994 kaj 1996 kaj Israelo 8 foje de 2000 ĝis 2014. Li havas rezulton de 62½ poentoj el 105 ludoj (+26 =73 -6).

Ŝakolimpikoj Iaividuaj rezultoj Teamaj rezultoj
Novi Sad 1990 6/9 (10a) Oro
Moskvo 1994 6/11 (45a) 12a
Yerevan 1996 6/10 (24a) 33a
Istanbulo 2000 7/11 (18a) 5a
Bled 2002 5/8 9a
Calvià 2004 6/11 (43a) 5a
Turino 2006 5/9 (46a) 4a
Dresdeno 2008 7½/10 (Arĝento) Arĝento
Ĥanti-Mansijsko 2010 4½/9 (19a) Bronzo
Istanbulo 2012 4½/8 (15a) 26a
Tromsø 2014 5/9 (22a) 9a

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Top lists records. Gelfand, Boris (angle). Alirita 2020-10-13.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]