Boulogne-sur-Mer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Bulonjo-ĉe-Maro
(Boulogne-sur-Mer)
Panoramo de la urbocentro
Panoramo de la urbocentro
Panoramo de la urbocentro
komunumo en Francio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Nordo-Kaleza Markolo
Departemento Pas-de-Calais
(subprefektejo)
Arondismento Boulogne-sur-Mer (ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 3 kantonoj
INSEE kodo 62160 [+]
Poŝtkodo 62200
Kodo laŭ INSEE 62041
Retpaĝaro http://www.ville-boulogne-sur-mer.fr/
Politiko
Urbestro S-ro Frédéric Cuvillier
2014-2020
Demografio
Loĝantaro 42 785
2 012
Loĝdenso 5 081 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 50°43′35″N 1°36′53″O  /  50.72639°N, 1.61472°O / 50.72639; 1.61472 (Boulogne-sur-Mer) (mapo) Koordinatoj: 50°43′35″N 1°36′53″O  /  50.72639°N, 1.61472°O / 50.72639; 1.61472 (Boulogne-sur-Mer) (mapo)
Alto De 0 al 110 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 8,42 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Bulonjo-ĉe-Maro (Boulogne-sur-Mer) (Tero)
Bulonjo-ĉe-Maro
(Boulogne-sur-Mer) (Tero)
DEC

Eraro: nevalida titolo en ligilo ĉe linio 2

Situo de Bulonjo-ĉe-Maro
(Boulogne-sur-Mer)
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Boulogne-sur-Mer [+]
vdr

Boulogne-sur-Mer [bulonjsyrmer] (esperantigite Bulonjo-ĉe-Maro) estas urbo en la Nordo de Francio, en la departemento Pas-de-Calais (= Kaleza Markolo, 62), kaj la regiono Nordo-Kaleza Markolo, ĉe la Maniko, je la elfluejo de rivero Liane.

Blazono
Blazono

Vidindaĵoj

La malnova centro, tutĉirkaŭita per siaj malnovaj remparoj, kiuj oni povas piede surrondiri, meze de ĉi kvartalo la katedralo (vidu foto supre). Ekstreme de la remparocirklo: la malnova fortreso, kie nun sidas muzeo, entenante interalie plenan kolekton da egiptaj antikvaĵoj.

Apud Boulogne staras kolono por memori la Tendaro de Boulogne, establita de Napoléon Bonaparte cele invadi Brition, kion li fine ne faris. Sed la memoraĵo de tiu aranĝo restas, kaj estas nun preteksto por granda ĉiujara napoleona renkontiĝo da historio-fervoruloj el pluraj landoj (inkluzive de Britio!) kiuj venas vestitaj per la samaj militistaj uniformoj de la epoko, kaj bivakantaj en sama maniero kiel la tiamaj soldatoj, fari ŝajnigon de tiama batalo; tio estas la plej fama turisma evento de la urbo.

Loĝantaro

  • Ĉirkaŭurba loĝantaro: 92 704 loĝ.
  • Urbarea loĝantaro: 135 116 loĝ.
  • 55.400 loĝantoj en 1933 laŭ EdE

Famuloj

La katedralo

Ekonomio

Esperanto

1905

Boulogne estis la urbo de la 1-a Universala Kongreso inter 7 kaj 12-a de aŭgusto, kiun ĉeestis 688 Esperantistoj el 20 landoj. Tie estis konsentite la Deklaracio pri Esperanto.

La unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro

1987

Bulonjo gastigis la 60an kongreson de SAT.

2005

Memorfeste al la centjariĝo de la historia evento de 1905, la Nordfrancia Esperanto-Federacio (kune kun aliaj organizaĵoj kiel UFE kaj la SAT-Amikaro) organizis en 2005, de vendredo la 25-a ĝis merkredo la 30-a de marto, okaze de sia ĉiujara federacia kongreso, internacian amikecan renkontiĝon, Boulogne 2005[1], kiu konsistis el pluraj membrokunvenoj de Esperanto-asocioj, prelegoj (interalie de Claude Piron kaj Ulrich Lins) kaj debatoj, Pasko-meson parte en Esperanto, ktp. La malfermsoleno okazis en la sama teatro kie okazis tiu de 1905 kaj la parolado de L. L. Zamenhof estis denove eldirita. La postaj paroladoj de la ĉeestantaj politikistoj estis ĉiuj pli-malpli simpatiaj je Esperanto (unu estis nete favora je ĝi kaj ties enkonduko sine de la eŭropuniaj laborseancoj). Antaŭ la kongreso okazis simpozio en la loka universitato, organizita de UEA, pri la historio de la Universalaj Kongresoj.

Famaj esperantistoj

Notoj kaj referencoj

  1. Bulonjo 2005 (angle, Esperante, france, nederlande)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj