Brijuna insularo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brijuna insularo
grupo de insuloj [+]

AkvejoAdriatiko
Koordinatoj44° 55′ 0″ N, 13° 46′ 0″ O (mapo)44.91666666666713.766666666667Koordinatoj: 44° 55′ 0″ N, 13° 46′ 0″ O (mapo)

Nombro de insuloj14 ~
Ĉefa insuloVeli Brijun

Brijuna insularo (Kroatio)
Brijuna insularo (Kroatio)
DEC
Brijuna insularo
Brijuna insularo
Map
Brijuna insularo
Vikimedia Komunejo:  Brijuni [+]
vdr

La Brijunoj (kroate Brijuni, itale Brioni) aŭ la Brijuna insularo estas malgranda insularo en la Adriatiko. Ĝi situas ĉe la okcidenta marbordo de la Istria duoninsulo en Kroatio, 12 km for de la centro de la marborda urbo Pula kaj apartenas al la urbo Fažana.

La plej granda insulo estas Veli Brijun (5.6 km²). Konataj pro esti tre pitoreskaj, la insuloj estas feriejo kaj nacia parko. La insularo konsistas el 14 individuaj insuloj kaj estas protektita entute. La totala areo de la parko, kiu estis fondita en 1983, inkluzive de la ĉirkaŭaj akvaj areoj, estas 33.9 km². Nur la plej granda insulo, Veliki Brijun, povas esti vizitita, kiel individua vizitanto, dum gvidata ekskurso aŭ kiel hotelgasto. La malnova aŭstra fortikaĵo sur Brioni Minore (Mali Brijun) estis la fono por teatraj prezentoj en somero en la lastaj jaroj kaj povus esti vizitita dum tiuj okazoj. En 2015/16 tie estis starigita eduka vojo pri ŝtonminejoj, sed ĝi ankoraŭ ne estas malfermita al la publiko ĉar mankas infrastrukturo por vizitantoj. Sur la aliaj insuloj estas iuj ŝtataj kaj privataj proprietoj, kiuj estas gardataj.

La Brijuni-insularo estas atingebla per boatligoj de Fažana aŭ Pula. Aldokiĝo kun privataj boatoj estas nur permesita en la haveno sur la ĉefinsulo. Krome, plonĝado en la nacia parko estas permesita nur de aprobitaj plonĝadcentroj.

La insuloj akiris tutmondan famon en 1956 dum la Brioni Renkontiĝo kiam la ĉefaj gvidantoj de la Nealiancita Movado renkontis kun la gastiganto, la tiama jugoslava prezidanto Tito, por formi la Brioni Deklaron kiu servis kiel la fundamento por la politikoj de la movado [1][2]. Alia evento kiu okazis sur la insuloj estis la 1991 Akordo de Brioni.

Historio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la insularo
La ĉefa haveno sur Brijuni, montranta la boatdomo de 1902 .

Brijuni havis plurajn romiajn setlejojn en la antikveco, sed ĝis la fino de la 19a jarcento la insuloj estis ĉefe konataj pro siaj ŝtonminejoj. De la Mezepoko, la insuloj apartenis al la Venecia Respubliko, kaj ŝtono de ĉi tie estis uzita por konstrui konstruaĵojn kaj pontojn en la grandurbo [3]. La insuloj apartenis al Venecio ĝis Napoleono konkeris la urbon en 1797. Post tio, la insuloj iĝis parto de la iliriaj provincoj de la Napoleona Imperio.

En 1815 la insuloj iĝis parto de la Imperio de Aŭstrio kaj de 1867 la duobla monarkio de Aŭstrio-Hungario. Dum tiu periodo, ŝtono de la insuloj estis eksportita al Vieno kaj Berlino. Post kiam Aŭstrio konstruis mararmean bazon en Pula, la insuloj iĝis strategie gravaj, kaj la aŭstroj konstruis fortikaĵojn sur la insuloj.

Post kiam la mararmeo prirezignis la insulojn, ili estis aĉetitaj fare de komercisto Paul Kupelwieser. Li aranĝis ekskluzivan feriejon sur la insuloj, kun bonegaj hoteloj, restoracioj kaj haveninstalaĵoj. La insuloj iĝis populara fericelloko por la viena supera klaso, kaj estis vizititaj fare de membroj de la reĝa familio kaj aliaj aristokratoj [4].

Post la Unua Mondmilito en 1918 la insuloj fariĝis parto de Italio. La filo de Paul Kupelwieser Karl transprenis la administradon de la komerco. Post la ekonomia malhaŭso en la 1920-aj jaroj, aliflanke, la firmao bankrotis, kaj Karl Kupelwieser faris memmortigon. La itala ŝtato transprenis la administradon de la insuloj en 1930.

Post la Dua Mondmilito en 1945 la insuloj fariĝis parto de Jugoslavio. Komunista gvidanto Josip Broz Tito igis la insulojn sia privata feriejo kaj somerloĝejo. La arkitekto Jože Plečnik dezajnis vilao por Tito ĉi tie. Preskaŭ 100 eksterlandaj ŝtatestroj vizitis Tito'n ĉe Brijuni, same kiel internaciajn kinostelulojn kiel Elizabeth Taylor, Richard Burton, Sophia Loren, Carlo Ponti kaj Gina Lollobrigida [5]. Post la morto de Tito en 1980, la insuloj estis igitaj nacia parko en 1983.

Kiam Kroatio iĝis sendependa en 1991, la insuloj iĝis kroataj, kaj la instalaĵoj estis konvertitaj en internacian konferenccentron. Kvar hoteloj sur Veli Brijun estis remalfermitaj, kaj safaria parko estis establita kun ekzotikaj bestoj kiuj estis donacitaj al Tito. Internacia polooturniro el la tempo de Karl Kupelwieser estis rekomencita en 2004.

Flora[redakti | redakti fonton]

1700-jaraĝa olivarbo
La istria azeno

Estas proksime al 680 plantospecioj sur la insulo, inkluzive de tre grandaj kverkoj. Lokaj mediteraneaj plantoj kiel ekzemple ilekso, mirto, fragarbo (arbuto) kaj mastikarboj estas trovitaj ĉi tie, krom importitaj specioj kiel ekzemple pino, eŭkalipto kaj cipreso. Estas ankaŭ ekzotikaj palmoj kaj kaktoj [6].

Tamen, la plej fama estas tre maljuna olivarbo. Helpe de karbon-datigo (la metodo C-14) eblis konstati, ke la arbo aĝas proksimume 1 600 jarojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (October 18, 2022) “BRIJUNI OR BRIONI: REVIEWING TITO’S LUXURY ISLAND”, Baltic Worlds. Alirita 22 October 2022.. 
  2. Vijay Prashad, The Darker Nations: A People's History of the Third World. New York: The New Press, 2007. Page 95.
  3. Naklada Naprijed, The Croatian Adriatic Tourist Guide, pg. 58, Zagreb (1999), (ISBN 953-178-097-8)
  4. “Kupelwieser, Paul”, Istrapedia.
  5. (October 18, 2022) “BRIJUNI OR BRIONI: REVIEWING TITO’S LUXURY ISLAND”, Baltic Worlds. Alirita 22 October 2022.. 
  6. Naklada Naprijed, The Croatian Adriatic Tourist Guide, pg. 58, Zagreb (1999), (ISBN 953-178-097-8)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

La Safaria Parko