Bromokrezola verdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bromokrezola verdo
Plata kemia strukturo de la bromokrezola verdo
Tridimensia kemia strukturo de la bromokrezola verdo
Malsimilaj solvaĵoj de bromokrezola verdo.
Alternativa(j) nomo(j)
  • Verdo de bromokrezolo
  • Tetrabroma-metakrezola-sulfonoftaleino
Bromokrezola verdo
pH malsupre de 3.8 flava
pH supre de 5.4 blua
Kemia formulo
C21H14Br4O5S
CAS-numero-kodo 76-60-8
ChemSpider kodo 6209
PubChem-kodo 6451
Fizikaj proprecoj
Aspekto flavaj kristaloj
Odoro senodora
Merck Index 15,1393
Molmaso 698,01 g mol−1
Acideco (pKa) 4,8
Fandpunkto 218,5°C (malkombiniĝas)
Solvebleco malmulte solvebla en akvo, tre solvebla en etanolo, benzeno kaj duetila etero
pH turnopunkto inter 3,8 (flava) kaj 5,4 (blua)[1]
Mortiga dozo (LD50) >1600 mg/kg
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Bromokrezola verdoverdo de bromokrezolo, kemia formulo C21H14Br4O5S, estas kemia kombinaĵo uzata kiel indikanta kolorigilo. Ĝi ankaŭ nomiĝas ‘’’verda de bromokrezola’’’, estas formita de senodoraj flavaj kristaloj, toksa substanco kies inhalado oni devas evitiĝi, same kiel kontakto kun haŭto kaj okuloj. Verdo de bromokrezola derivas el la familio de la ‘’’trimetilmetanoj’’’ kaj ‘’’sulfoftaleinoj’’’.

Ĝi uzatas kiel pH-indikilo en aplikoj tiaj kiaj kreskomedioj por detektado de mikroorganismoj kaj titraĵoj. En praktika kliniko, ĝi kutime uzatas kiel pordiagnoza tekniko. La plej ordinara uso de la bromokrezola verdo sidas sur la albumina mezurado ene de specimenoj je mamulaj sangoj laŭ eblaj kazoj de renmalfunkcio kaj hepato-malsanoj.

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

La Konstanto pri dissociigo (aŭ pKa) de la bromokrezola verdo estas 4,8. Kranakvo estas sufiĉe baza por doni al solvaĵo da bromokrezola verdo ĝian karakterizan bluverdan koloron. La acidaj kaj bazaj formoj de ĉi-tinkturo posedas stabilan ondolongon en ĝia UV-videbla spektro, ĉirkaŭ 515 nm, kaj en akva solvaĵo la du formoj interkonvertiĝas rekte sen formado de aliaj substancoj.

konduto de la bromokrezola verdo en akva solvaĵo

Etanola solvaĵo (0,04% laŭpeze) de bromokrezola verdo estis proponita por makulado laŭ ‘’’Kromatografio per Fajna tavolo’’’ kaj estas adekvata por bildigo de kombinaĵoj kun funkciaj grupoj kies pKa estas malsupre de 5,0 (tiaj kiaj karboksilataj acidoj, sulfonataj acidoj, ktp). Ĉi-tiuj aperas kiel flavaj makuloj sur hela aŭ malhelblua fono; sen neceso de hejtado. Solvaĵo da bromofenolbluo povas uzati samcele.

Bromokrezola verdo povas kaŭzi iriton. Haŭton kaj okulojn oni devas eviti.

Sintezo[redakti | redakti fonton]

Verdo de bromokrezolo estiĝas per bromigo de la metakrezola sulfonaftaleino.

metakrezola sulfonaftaleino + 4 bromo bromokrezola verdo + 4 bromida acido

Uzoj[redakti | redakti fonton]

Verdo de bromokrezolo uzatas kiel pH-indikilo kaj kiel spurtinkturo por elektroforezo en agarozo-ĝelo de DNA. Ĝi povas uzati en ĝia libera acidoformo (helbruna solido), aŭ kiel natria salo (malhelverda solido). Verdo de bromokrezolo same uzatas kiel inhibanto de la transporta proteino ‘’’prostaglandino E2’’’. Kromaplikoj inkluzivas uzoj en sol-ĝelaj matricoj, la detekto de amoniako kaj la albuminmezurado en homaj plasmoj kaj serumoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]