Brunkola akcipitro
Brunkola akcipitro | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Brunkola akcipitro
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Accipiter cirrocephalus (Vieillot, 1817) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Brunkola akcipitro (Accipiter cirrocephalus) estas taga, malgranda kaj svelta rabobirdo el familio de Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj.
Ĝi troviĝas en Aŭstralio kaj Novgvineo kaj proksimaj pli malgrandaj insuloj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La supraj partoj estas grizaj kun tre rimarkinda bruna kolumo, kio nomigas la specion; la subaj partoj estas ĉefe ruĝecbrunaj, fajne striecaj blanke. Ĝi estas simila laŭ koloro al la Aŭstralia akcipitro sed pli malgranda, kaj kunhavas sian rapidan, flekseblan flugon. La korpolongo estas 30 al 40 cm kaj la enverguro estas de 55–80 cm. La inoj, kiuj pezas averaĝe 240 g (sed 165-300 g), estas rimarkinde pli grandaj ol maskloj, kiuj pezas averaĝe nur 125 g (sed 105-155 g).
Ĝi posedas pintecajn flugilojn kaj longaj kruroj fadenformaj. Kompare kun la Aŭstralia akcipitro (Accipiter fasciatus) kun kiu ĝi kunhavas la saman aeron de distribuado, ĝi havas pli kurvecajn flugilojn, kvadratforman voston, pli malgrandan kapon, brilflavajn irisojn, flavajn krurojn kaj fingrojn meze pli longajn. Maskla plenkreskulo montras grizan kapon kaj nukan kolumon ruĝecbrunan. La supraj partoj estas ardezgrizaj aŭ brunnuancaj. La vosto montras fajnan striecon. La subaj partoj estas tute striecaj blanke kaj ruĝecbrune. Dumfluge de sube la ruĝecbruna strieco ege videbla, ĉefe ĉe inoj.
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La Brunkola akcipitro estas endemio disvastigata tra Aŭstralio, Tasmanio kaj Novgvineo kaj apudaj insuloj, escepte ĉe sablecaj dezertoj. En Aŭstralio ĝi troviĝas ĉefe sude (Perth, Viktorio kaj Novsudkimrio, de Melburno al Sidnejo). Ĝi troviĝas en arbaroj, ravinoj kaj arbaraj kanjonoj, savanoj kun arbustaro, dornaj arbustaroj kaj urbaj areoj, al 2500 m de altitudo, sed kun denseco pli grava super 1000 m. Same oftas ĉe arbarbordoj kaj klarejoj.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]La paroj faras nombrajn flugajn akrobatiajn dum la pariĝadaj ceremonioj (nupto). La birdoj de suda Aŭstralio estas migrantaj. Dum la sudhemisfera vintro, ili abandonas la reproduktejojn kaj iras norden al latitudoj malpli malvarmaj.
Manĝo
[redakti | redakti fonton]Ili manĝas ĉefe malgrandajn birdojn kaptitajn dumfluge, ekzemple melifagedoj, psitakoj ktp; foje insektojn kaj aliajn senvertebrulojn. Pli malofte lacertojn kaj malgrandajn mamulojn. Temas pri tre aktiva ĉasisto kiu falas subite kaj rapide sur siajn predojn.
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Tiu specio nestas en arboj en surarba malgranda alta platformo el bastonetoj. La ino demetas kutime 3 aŭ 4 ovojn, sed ankaŭ foje 2 aŭ 5. La kovada periodo estas ĉirkaŭ 35 tagoj, kaj elnestiĝo okazas ĉirkaŭ 24 al 33 tagojn post eloviĝo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Oiseaux En franca.
- Marchant, S.; & Higgins, P.J. (Eds). (1993). Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Vol,2: Raptors to Lapwings. Oxford University Press: Melbourne. ISBN 0-19-553069-1
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife Species Factsheet Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
|