Bulandŝahr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bulandŝahr
urbo
Administrado
Poŝtkodo 203001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 28° 24′ N, 77° 51′ O (mapo)28.40694444444477.849722222222Koordinatoj: 28° 24′ N, 77° 51′ O (mapo) [+]
Alto 195 m [+]
Areo 37 km² (3 700 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Bulandŝahr (Utar-Pradeŝo)
Bulandŝahr (Utar-Pradeŝo)
DEC
Bulandŝahr
Bulandŝahr
Situo de Bulandŝahr
Bulandŝahr (Barato)
Bulandŝahr (Barato)
DEC
Bulandŝahr
Bulandŝahr
Situo de Bulandŝahr

Map

vdr

Bulandŝahr, hindie बुलन्दशहर, urdue बुलंदशहर estas urbego kaj municipo en norda Barato, en okcidenta parto de subŝtato Utar-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo, krome la urbego apartenas al la Nacia Ĉefurba Regiono (Barato). La loknomo signifas: "alta urbo".

Urbodomo de Bulandŝahr

Demografio[redakti | redakti fonton]

Bulandŝahr havis populacion de 235 310 en 2011 kun legopovo 81%.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bulandŝahr situas sur 195 metrojn super la marnivelo laŭ malgranda rivero. Khurĝa troviĝas 17, Granda Noida 34, Hapur 38, Aligarh 61, Merath 66, ĉefurbo Delhio 68, Sambal 70, Amroha 80, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 350, Mumbajo 1169, Kolkato 1237 kilometrojn (aere) [1].

Panoramo en Bulandŝahr

Historio[redakti | redakti fonton]

Bulandŝahr estis fondita kiel "Baran" fare de la reĝo Ahibaran kaj li konstruis ankaŭ fortikaĵon. La fortikaĵo estis konkerita en 1192. Dum la hinda liberecbatalo en 1857 Bulandŝahr apartenis al la sipajoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Bulandŝahr estis konsiderinda komerco pri agrikulturaj produktoj krome gravas la tekstila industrio. En la najbareco oni kultivas sukerkanojn, grenojn, kotonojn.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficialaj lingvoj en Bulandŝahr estas la hindia kaj urdua lingvoj.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Bulandŝahr la loĝantoj estas hinduoj (82,5%), islamanoj (16,5%), aliaj malpli ol 1%.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Bulandŝahr la plej alta edukado okazas en altlernejo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Bulandŝahr havas trairan fervojan linion, ses alvenantajn ĉefvojojn kaj unu flankovojon. La plej proksimaj flughavenoj funkcias en Merath, respektive Delhio.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Bulandŝahr situas en savanoklimato, kiun la musono influas. Plejparte pluvas en la musona sezono.

Bildoj pri Bulandŝahr
Placo
Vojo
Ponto
Pordego
Altlernejo
Kristana kirko
Konstruaĵo


Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans