Sikima certio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Certhia discolor)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sikima certio
Sikima certio
Sikima certio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Certiedoj Certhiidae
Genro: Certhia
Specio: C. discolor
Certhia discolor
(Blyth, 1845)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Brungorĝa certioSikima certio (Certhia discolor) estas specio de birdo de la familio de Certiedojarbogrimpuloj. Ĝi troviĝas en regionoj el Himalajo al sudorienta Azio nome Butano, suda Ĉinio, norda Barato, Laoso, Birmo, Nepalo, Tajlando, Vjetnamo kaj ĉefe en la eta barata ŝtato Sikimo kie dekomence estis konstatita kaj kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en aliaj lingvoj.

Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj.

Kiel ĉe aliaj certioj, temas pri eta birdo bruna supre kun multaj same brunaj punktetoj kaj strioj, longa vosto ankaŭ bruna per kiu ĝi apogas sin kontraŭ la arbotrunkoj, blankeca sube kaj kun longa subenkurbeca beko per kio ĝi elprenas insektetojn aŭ araneetojn el la arbofendoj aŭ el arboŝeleroj. Diferenco kun aliaj certioj estas la bruna gorĝo, kio nomigas la specion per ties dua nomo.

La formo iam konata kiel C. d. manipurensis de suda Manipuro kaj sudokcidenta Birmo havas tre markitajn cinamokolorajn gorĝon kaj bruston, kaj molekulaj pruvoj sugestas, ke ĝi estu traktata kiel separata specio, nome Manipura certio C. manipurensis Hume, 1850.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tietze, Dieter Thomas; Martens, Jochen & Sun, Yue-Hua (2006): Molecular phylogeny of treecreepers (Certhia) detects hidden diversity. Ibis 148(3): 477-488 COI:doi:10.1111/j.1474-919X.2006.00547.x (HTML abstract)

Referencoj[redakti | redakti fonton]