Chillán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chillán
urbo en Ĉilio • urbego

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 164 270  (2017) [+]
Loĝdenso 4 269 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 36′ S, 72° 6′ U (mapo)-36.6067-72.1033Koordinatoj: 36° 36′ S, 72° 6′ U (mapo) [+]
Alto 124 m [+]
Areo 38,48 km² (3 848 ha) [+]
Horzono UTC-04:00 [+]
Chillán (Ñuble)
Chillán (Ñuble)
DEC
Chillán
Chillán
Situo de Chillán
Chillán (Ĉilio)
Chillán (Ĉilio)
DEC
Chillán
Chillán
Situo de Chillán

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chillán [+]
vdr

Chillán [ĉiJAN] estas urbego, universitata urbo kaj diocezo en Ĉilio, en regiono Biobío kuŝanta en la fekunda centra valo. Chillán estas la ĉefurbo de provinco Ñuble.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Katedralo de Chillán

Chillán situas preskaŭ en geografia centro de la lando. Koncepciono troviĝas 87, Talcahuano 90, Temuco 241, Rancagua (Ĉilio) 298, ’’’Santiago de Ĉilio’’’ 374, Valparaiso 398, Viña del Mar 403, Puerto Montt 546, Coquimbo 743, La Serena (Ĉilio) 749, Antofagasta (urbo) 1450, Iquique 1832, Punta Arenas 1843, Arica 2023 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Chillán estis fondita en 1580. Dekomence ĝi estis riĉa agrikultura regiono. La urbo estis movita en 1835 norde kaj rekonstruita post detruo de tertremo. En 1939 la katastrofa tertremo mortis 30,000 homojn. Pli nova tertremo okazis en 2010.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Chillán estas nun komerca centro por la ĉirkaŭa agrikultura regiono (vinberoj, fruktoj, grenoj, legomoj kaj brutaro). En la urbego funkcias mueliloj kaj oni produktas ŝuojn.

Kirko en Chillán

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Chillán estas konektita al la ĉefurbo kaj al nordo per moderna aŭtovojo kaj rekonstruita fervojo. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. La flughaveno estas dediĉita al aparta komerca kaj milita aviadoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Chillán havas mediteranean klimaton. La averaĝa temperaturo estas 15 °C, sed tio varias ekstreme inter – 6 - 38 °C. Inter aprilo-novembrofoje frostas. Jare pluvas po 1128 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen pli ofte inter majo-junio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Chillán naskiĝis nacia heroo Bernardo O'Higgins.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Larĝa panoramo en Chillán
Larĝa panoramo en Chillán

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]