Kikero
Aspekto
(Alidirektita el Cicer)
Kikero | ||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||||||
Kikero (Cicer) estas genro de herboj, el kiuj la plej konata specio (Cicer arietinum L., ankaŭ fojfoje Cicer arientinium L.) estas unujara herbo kun pinataj folioj, unuopaj floroj, kvazaŭ pufaj guŝoj. La guŝoj povas enteni blankajn, flavajn, ruĝajn aŭ nigrajn, angulecajn grajnojn. La junaj guŝoj kaj la maturaj grajnoj estas manĝataj. Oni povas produkti farunon, nome kikerfaruno, el la grajnoj de tiuj plantoj, kiu poste povas esti uzata ekzemple por fritaĵoj.
Specoj de kikeroj
[redakti | redakti fonton]Estas du oftaj specoj de kikerplantoj aŭ semoj
- Kikero kabuli: pli granda, kreskas en Afganio, Ĉilio, Pakistano, Suda Eŭropo kaj Nord-Afriko.
- Kikero Dipsi: Ĝi estas pli malgranda kaj estas plejparte kultivita en Etiopio, Irano, kaj Meksiko. Ĝia koloro estas malhela.
Nutrovaloro
[redakti | redakti fonton](vidu sube)
Kikeroj, plenkreskaj semoj, kuiritaj sen salo | |
---|---|
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj) | |
Energio 160 kkal 690 kJ | |
Karbonhidrato | 27.42 g |
- Sukeroj | 4.8 g |
- Fibro | 7.6 g |
Graso | 2.59 g |
- saturitaj grasoj | 0.269 g |
- mononesaturitaj | 0.583 g |
- polinesaturitaj | 1.156 g |
Proteino | 8.86 g |
Akvo | 60.21 g |
Vitaminoj | |
A-vitamino ekvivalento. 1 μg | 0% |
Tiamino (B1-vitamino) 0.116 mg | 9% |
Riboflavino (B2-vitamino) 0.063 mg | 4% |
Nikotina acido (B3-vitamino) 0.526 mg | 4% |
Pantotena acido (B5-vitamino) 0.286 mg | 6% |
Piridoksino (B6-vitamino) 0.139 mg | 11% |
Foliata acido (B9-vitamino) 172 μg | 43% |
Kobalamino (B12-vitamino) 0 μg | 0% |
C-vitamino 1.3 mg | 2% |
E-vitamino 0.35 mg | 2% |
K-vitamino 4 μg | 4% |
Mineraloj | |
Kalcio 49 mg | 5% |
Fero 2.89 mg | 23% |
Magnezio 48 mg | 13% |
Fosforo 168 mg | 24% |
Kalio 291 mg | 6% |
Natrio 7 mg | 0% |
Zinko 1.53 mg | 15% |
Procentaĵoj rilatas al usonaj rekomendoj por plenkreskuloj. Fonto: USDA Nutrient database angle |
Kemia enhavo
[redakti | redakti fonton]Formononetino, bioŝanino B, aŭ C16H12O4 estas izoflavono nature trovata en plantoj kaj herboj tiaj kiaj Trifolium pratense, Maackia amurensis kaj Cicer arietinum.