Claude Goasguen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Claude Goasguen
deputito (parlamentano de Francio)
Claude Goasguen, gymnase Japy 2008 02 27 n7.jpg
Persona informo
Claude Goasguen
Naskonomo Claude Clément Goasguen
Naskiĝo 12-an de marto 1945 (1945-03-12)
en Toulon
Morto 28-an de majo 2020 (2020-05-28) (75-jara)
en Hospitalo Corentin Celton, Issy-les-Moulineaux
Mortis pro korinfarktoCOVID-19 [#]
Lingvoj franca [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater Liceo Henri-IVUniversitato de Parizo • Universitato Panteono-Assas [#]
Partio Union pour un mouvement populaire [#]
Profesio
Okupo politikistoadvokato [#]
Aktiva en Parizo [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Claude GOASGUEN (n. la 12-an de marto 1945 en Toulon (Tulono), Var (departemento), mortis la 28-an de majo 2020 en Issy-les-Moulineaux) estis franca politikisto kaj membro de la Nacia Asembleo, kie li reprezentis la urbon Parizon.

Li estis membro de la dekstra politika partio UMP kaj estris dum kelkaj jaroj la UMP-grupon en la Konsilio de Parizo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li studis juron en la fakultato Assas, en Parizo. Dum tiuj jaroj, li prezidis la Corpo d'Assas, asocio de dekstraj, kaj ekstremdekstraj studentoj. Li estis proksime de kelkaj estontaj famaj francaj politikaj dekstruloj, kiel Alain Madelin, Patrick Devedjian, Gérard Longuet, membroj de la ekstremdekstra movado Occident (Okcidento). Jura doktoro en 1976, li karieradis en Universitato de 1971 ĝis 1984. Li eniris la registaron en 1986. Li emeritiĝis en 2003.

Politiktendencoj[redakti | redakti fonton]

Impostaro: Li volas mildigi la imposton pri la grandaj riĉaĵoj.

Israelo: Li prezidas la parlamentan grupon France-Israël (Francio-Isrealo), ek de oktobro 2007. Li subtenis Ariel Ŝaron. Li estas ankaŭ, membro de la grupo de amikeco France-Etats-Unis (Francio-Usono).

Turkio: Li estas kontraŭ eniro de Turkio sine de Eŭropa Unio.