Mundaun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Clavaniniev)
Mundaun
Blazono de Mundaun
Surcuolm, komunumo Mundaun
komunumo en Svislando • former municipality of Switzerland
Kantono Grizono
Distrikto Surselva
Komunumaro Ilanz
Koordinatoj  46° 46′ 0″ N 9° 9′ 0″ O / 46.76667 °N, 9.15000 °O / 46.76667; 9.15000 (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 0″ N 9° 9′ 0″ O / 46.76667 °N, 9.15000 °O / 46.76667; 9.15000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 311
Areo 8,59 km²
Alteco 1072 m super marnivelo
Poŝtkodo 7137
Komunumkodo 3617
Mapo de Mundaun

Mundaun estas komunumo de la komunumaro Ilanz kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 311 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Mundaun situas ĉe la norda deklivo de la monto Piz Mundaun, sude de la Antaŭa Rejno. La komunumo konsistas el la iamaj komunumoj Flond, al kiu apartenas ankaŭ la setlejoj Chischlun, Spescha kaj Clavaniniev, kaj Surcuolm, al kiu apartenas la setlejoj Cavegn, Canetg, Caduff, Marschaga kaj Valmata. Kune kun Obersaxen la komunumo formas la skiregionon Piz Mundaun.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Mundaun limas en nordo al Rueun, en nordoriento al Ilanz, en oriento al Luven, en sudo al Morissen, en sudokcidento al Vella, kaj en okcidento al Obersaxen.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa lingvo en Mundaun estas la romanĉa. Ankaŭ en Mundaun tamen dum la lastaj jardekoj la nombro de la rumanĉlingvanoj malkreskis, dum la germanlingvanoj plimultiĝis. Dum en la jaro 1980 ankoraŭ pli ol du trionoj de la loĝantoj parolis la romanĉan, en la jaro 2000 nur ankoraŭ iom pli ol la duono estis romanĉlingvanoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Mundaun situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio de Obersaxen tra Surcuolm kaj Flond al Ilanz.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Mundaun estis fondita kun efiko de la 1-a de januaro 2011 per la kunigo de la malnovaj politikaj komunumoj Flond kaj Surcuolm.

La unua dokumenta mencio de Flond datiĝas el la jaro 1519 kiel Flant kaj Flond. [1]

La preĝejo Sankta Georgo de Surcuolm estis konstruita en la jaro 1604 kaj estis ĝis 1643 filio de la paroĥo Pleif. En la jaro 1630 Surcuolm disiĝis de Morissen. [2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]