Kombreto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Combretum)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kombreto
Combretum collinum kun frukto
Combretum collinum kun frukto
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Mirtaloj Myrtales
Familio: Kombretacoj Combretaceae
Genro: Combretum
Loefl.
Specioj

ĉirkaŭ 370

Sinonimoj

Aetia Adans.
Bureava Baill.
Cacoucia Aubl.
Calopyxis Tul.
Campylochiton Welw. ex Hiern
Chrysostachys Pohl
Cristaria Sonn.
Embryogonia Blume
Forsgardia Vell.
Gonocarpus Ham.
Grislea L.
Hambergera Scop.
Physopodium Desv.
Poivrea Comm. ex Thouars
Schousboea Willd.
Seguiera Rchb. ex Oliv.
Sheadendron G.Bertol.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La kombreto [1] (Combretum) estas tipo-genro de la familio de la kombretacoj. La genro enhavas proksimume 370 da specioj de arboj kaj arbedoj, el kiuj ĉirkaŭ 300 estas indiĝenaj en tropika kaj suda Afriko, ĉirkaŭ 5 en Madagaskaro, iuj 25 en tropika Azio kaj ĉirkaŭ 40 en tropika Ameriko. La genro ne ĉeestas en Aŭstralio. Kvankam iomete morfologie similaj al salikoj (Salix), la genro kombreto ne estas speciale parenca al ili.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Combretum albidum en Naturrifuĝejo Kinnerasani, Andra-Pradeŝo, Barato.

La kombreto-specioj ofte estas gravaj plantoj en sia vivejo. La savanoj en Afriko, precipe tiuj kiuj vegetas sur granitaj grundoj, ofte estas dominataj de kombretoj kaj de siaj proksimaj parencoj la terminalio-specioj. Ekzemple C. apiculatum estas okulfrapa arbo en la angolaj mopane-arbaj duonarbaroj en la baseno de Kunene-Rivero en suda Afriko [2].

Aliaj specioj de tiu genro estas ĉefa komponanto de la sudokcident-amazonaj humidaj arbaroj. Tiu genro ampleksas plurajn speciojn kiuj estas polenataj de mamuloj aliaj ol kiropteroj, kio estas fakte sufiĉe malofte [3]. Sed la plej multaj specioj estas pli konvencie polinataj de insektojbirdoj.

Typhlodromus combretum, akaro el la ordo de la Mesostigmata, estas malkovrita sur kombretoplanto kaj estas nomita laŭ tiu genro. Aliaj herbomanĝantoj kiuj povas manĝi kombretofoliaron inkludas la raŭpojn de Badamia exclamationis (hesperioedoj) kiu estas trovata sur Combretum albidum, C. latifolium kaj C. ovalifolium; tiuj de Bibasis sena (hesperioedoj) estas registritaj sur C. extensum kaj C. latifolium.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Pluraj specioj estas uzataj en la afrika aŭ en la hinda popolmedicinoj. La klaso de kemiaj kombinaĵoj konataj kiel kombretastaninoj estis unue izolataj de Combretum caffrum, de kiu ili havas sian nomon.

Unu sinteza derivaĵo, (kombretastatino A4-fosfato), estis submetata al antaŭstudo por la terapio de anaplasta tiroidokancero,[4] sed estis ne sufiĉe efika por ekavancado de pliaj provoj. Combretum molle ankaŭ estas registrita enhavante antioksidantojn kiel ekzemple punikalaginon, kiu ankaŭ estas trovita en granatujo (Punica granatum), iom parenca planto.

La botanikisto George Don amplekse studis tiun genron. Levubu-Rivero en suda Afriko estis nomata laŭ Combretum erythrophyllum, loke konata kiel muvuvhu.

Selektitaj specioj[redakti | redakti fonton]

Combretum aculeatum : infloresko.
Combretum paniculatum.
Combretum acutum - MHNT

Ŝablono:Col-2-of-2

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 576
  2. angle C.Michael Hogan. 2012. Kunene River. Topic ed. P.Saundry. Encyclopedia of Earth. National Council for Science and the Environment. Washington DC.
  3. angle (1997) “Non-flying mammals as pollinators”, Trends in Ecology & Evolution 12 (3), p. 104–108. doi:10.1016/S0169-5347(96)10067-7. 
  4. angle Combretastatin A4 Phosphate in Treating Patients With Advanced Anaplastic Thyroid Cancer. clinicaltrials.gov.