Saltu al enhavo

Copán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Copan)
Copán
arkeologia loko [+]

Koordinatoj14° 50′ 17″ N, 89° 8′ 33″ U (mapo)14.837963888889-89.142441666667Koordinatoj: 14° 50′ 17″ N, 89° 8′ 33″ U (mapo)
Akvokolektejo0,15 km² (15 ha) [+]
Areo0,15 km² (15 ha) [+]

Copán (Honduro)
Copán (Honduro)
DEC
Map
Copán
Vikimedia Komunejo:  Copán [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo

Hieroglifa Ŝtuparo
Lando  Honduro
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj iv, vi
Fonto 129
Regiono** Centra Ameriko
Geografia situo 14° 49′ 21″ N, 89° 8′ 42″ U (mapo)14.8225-89.145
Registra historio
Registrado 1980  (4-a sesio)
Plie Situo de Copán
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

Copán estas unu el la ĉefaj urboŝtatoj dum la klasika majaa erao. Hodiaŭ ĝi estas urbeto San José de Copán en la okcidento de Honduro, loko de unu el la plej gravaj kaj vastaj elfosaĵejoj de la majaa kulturo. La loko estas monda kulturheredaĵo.

16 reĝoj troviĝas en Altaro Q. Kaj En Altaro L estas skulptita la situacio, ke 17a reĝo ricevis la reĝan potenco de 16a reĝo.

nomo de reĝo / signifo : reĝa tempdaŭro

  1. K'INICH YAX-K'UK [MO] / Granda Suno – Arao :8.19.10.0.0 - 9.0.0.0.0 (p.K 426 – 435)
  2. nekonata 9.0.0.0.0 - ? (435 - ?)
  3. nekonata : ? - 9.2.10.0.0 (? - 485)
  4. Ku Ix : 9.2.10.0.0 - 9.3.0.0.0 (485 - 495)
  5. nekonata
  6. nekonata
  7. B'ALAM-?-na / Akvolilio Jaguaro : 9.3.10.0.0 - 9.5.10.0.0 (504 - 544)
  8. nekonata
  9. nekonata
  10. tzi-B'ALAM-ma / Luno Jaguaro : 9.5.10.3.0 - 9.7.4.17.4 (26 May, 553 - 26 Oct, 578)
  11. K'AK-?-wa CHAN-NA YOA:T? / Fumo Serpento : 9.6.9.4.6 - 9.9.14.16.9 (30 Apr, 563 - 23 Jan, 628)
  12. K'AK-u-? HA?-K'AWI:L / Fumo IMIX : 9.9.14.17.5 - 9.13.3.7.7 (8 Feb, 628 - 18 Jun, 695)
  13. Uaxac-Lahun-u-b'a-hi K'AWI:L / Dekok Kuniklo : 9.13.3.6.8 - 9.15.6.14.6 (9 Jul, 695 - 3 May, 738)
  14. K'AK'-jo-po la-ja-CHAN K'AWI:L / Di-reĝo, kiu faras fajron en ĉielo : 9.15.6.16.5 - 9.15.17.12.16 (11 Jun, 738 - 4 Feb, 749)
  15. K'AK-yi-pi ya-ja-CHAN-na K'AWI:L-la / Di-reĝo, kiu plenigas la ĉielon je fajro
  16. YAX-Pa sa-ja CHAN-no yo?-a-AT-ta / Unua Elkrepuskiĝa Ĉielo : 9.16.12.5.17 - ? (2 Jul, 763 - ?)
  17. u-ki-ti to-TO:K' : 9.19.11.14.5 - ? (10 Feb, 822)

Hieroglifa Ŝtuparo (9.16.1.16.0 - p.K.753)

[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo No.26 nomiĝas la ' Hieroglifa Ŝtuparo'. Ĝi estas konstruita kun 62 ŝtupoj, kaj la majaaj skriboj estas skulptita sur ĉiuj blokoj de ŝtupoj. Verdire, tiu ĉi estas la plej longa teksto skribita pere de majaaj skriboj en la majaa tereno. Tamen la ordo de vortoj konfuziĝas kaj mankas la signifo de la teksto, kiam ĝi estis rekonstruita.

Altaro Q (9.17.5.3.4 - p.K.776)

[redakti | redakti fonton]
La fronta flanko de Altaro Q

16 reĝoj troviĝas en Altaro Q. Ĝi estis farita en la periodo de 16a reĝo, YAX-Pa sa-ja CHAN-no yo?-a-AT-ta . Po 4 reĝoj estas skulptita sur ĉiu 4 flankoj, kaj ĉiuj reĝoj sidiĝas sur la majaa litero, kiu signifas sian nomon. La situacio, ke la 16a reĝo ricevis la reĝan potencon de 1a reĝo, estas skulptita en la fronta flanko de altaro.

Futbala Ludejo III (9.15.6.8.13 - p.K.738)

[redakti | redakti fonton]
Futbala Ludejo III

Futbala Ludejo III en Copán estas la plej granda el tiuj konstruita en erao klasika. Ambaŭ flankoj de la ludejo estas deklivoj, kaj troviĝas la konstruaĵo de pseŭd-arko sur ĝi. La skulptaĵoj de papaga kapo estas enmetita supere de la deklivoj. Ili estas dedukita kiel goloj.

Oni povas iri al la Ĝardeno de Copán Ruino per la regula buso el San Pedro Sula, la 2a plejgranda urbo de Honduro. Pere de alia rimedo, oni iras tie tra la El Florido landlimo inter Honduro kaj Gvatemalo. Okaze de iri tie de Quiriguá, tiu ĉi rimedo estas pli utila. Troviĝas la diversaj hoteloj en la urbeto Copán Ruinas.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]