Dávid Gruby
Dávid Gruby | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Gruby Dávid | |||||
Naskiĝo | 20-an de aŭgusto 1810 en Baĉko Dobro Polje | ||||
Morto | 14-an de novembro 1898 (88-jaraĝa) en Parizo | ||||
Tombo | Tombejo Saint-Vincent vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio (1848–) Hungario vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fungosciencisto mikrobiologo dermatologo kuracisto vd | ||||
Laborkampo | Mikrobiologio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dávid Gruby [grubi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gruby Dávid estis hungara-franca kuracisto, mikrobiologo.
Dávid Gruby [1] naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1810 en Hungara reĝlando en Kiskér (nuntempa Baĉko Dobro Polje en Serbio). Li mortis la 14-an de novembro 1898 en Parizo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Dávid Gruby devenis el juda familio. Li frekventis piaristan mezlernejon en Pest (urbo), poste li plulernis en Reĝa Universitato de Pest, sed li akiris diplomon en Vieno en 1839. Post siaj studoj li esploris en bestkuracista altlernejo en Francio. Li muntis mikroskopon, helpe de tio li fotis fungetojn kaj similajn erojn. Dum Hungara revolucio de 1848 li hejmenvenis kaj li apartenis al stabo de Jozefo Bem, kie li eĉ vundiĝis. Post jaroj li revenis al Francio. En 1856 li instalis laboratorion kun astronomia instituto. Post jaroj li forlasis la esploradon kaj li komencis kuracadi kremon de Parizo (Heinrich Heine, Frédéric Chopin, George Sand, Charles Gounod, Honoré de Balzac, ambaŭ Alexandre Dumas, Franz Liszt, Mihály Munkácsy, Mihály Zichy), eĉ li estis en kortumoj de Francio kaj Britio. En 1859 li estis la unua, kiu uzis vaton dum kuracado. Dum sieĝo de Parizo en 1871 li instalis armean hospitalon kun ambulanco, kie li mem kuracadis sola. Li frue uzis eteron dum kuracado.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Observationes microscopicae ad morphologiam pathologicam (1840)
- Morphologia Fluidorum pathologicorum (1840)
- De l’homme et de la machine (1866)
- Societés matérial de secours pour les blessés militaires (1884)