David ap Iago
| David ap Iago | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 1-an de januaro 1968 (58-jaraĝa) |
| Lingvoj | Esperanto • kimra • franca • germana • nederlanda • hispana |
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando Belgio |
| Okupo | |
| Okupo | ĵurnalisto |


Dafydd ab Iago (naskiĝis en 1968 en Y Fenni (angle: Abergavenny), Kimrio, kiel David Richard Ferguson, kimre Dafydd Rhisiart ab Iago) estas kimra ĵurnalisto kaj esperantisto.
Ekde 1995, li loĝas en Bruselo. Li esperantistiĝis tie en 1998 kaj mallonge poste komencis aperigi en diversaj Esperanto-gazetoj artikolojn pri lingvopolitiko kaj la lingva situacio en Eŭropa Unio.
Li estis direktoro de la Brusela Komunikadcentro kaj ĝenerala sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio. En 2003 li elektiĝis Esperantisto de la Jaro. En la 2010-aj jaroj li iĝis interalie la aŭtoro de la retgazeto La Balta Ondo, verkante serion da artikoloj «Vide el Bruselo»[1]. En marto 2019 li elektitis kun Theresa Kuechle vicprezidanto de la Internacia gazetara asocio (API/IPA).[2]
Nuntempe li estas prezidanto de API/IPA. En tiu rolo li pledas por gazetara libereco, aliro al informoj, plibonigo de laborkondiĉoj kaj plureco de amaskomunikiloj por la ĉe-EU-akredititaj ĵurnalistoj en Bruselo.[3]
Ekde 2018 li servas kiel unua vicprezidanto de la Brusela Gazetara Klubo (Brussels Press Club), kiu aranĝas gazetarajn konferencojn, publikajn debatojn kaj profesiajn eventojn por lokaj kaj vizitantaj ĵurnalistoj.
Ab Iago estas krome estrarano, konsilanto kaj ĵuriano por pluraj amaskomunikilaj asocioj kaj projektoj. Li ankaŭ kontribuas al volontulaj, neprofitcelaj ĵurnalismaj projektoj, inkluzive de la loka novaĵfonto Tervuren+ kaj BraveNews.eu.[4]
En sia ĉiutaga raportado, ab Iago koncentriĝas pri eŭropa politiko, la energia transiro, emisioj, krudmaterialaj merkatoj kaj geopolitiko. Lia verkaro prilumas la kritikajn temojn kiuj formas la estontecon de Eŭropo — de la komplekseco de la energia transiro kaj klimata ŝanĝiĝo ĝis la geopolitikaj streĉitecoj kiuj influas la tutmondajn merkatojn.[5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Liaj artikoloj el Bruselo kolektite
- ↑ Pri la nomumo sur la retpaĝaro de API/IPA
- ↑ Dafydd ab Iago same
- ↑ Aldonita de Dafydd ab Iago
- ↑ Aldonita de Dafydd ab Iago
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Artikoloj en La Ondo de Esperanto Arkivigite je 2006-07-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Anglalingva biografieto Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Iago inter la honoritaj esperantistoj; sur la retpaĝaro de Radio Pekino
| ||||||||||||||

