Damanhuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Damanhur)
Damanhuro
urbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Demografio
Loĝantaro 244 043  (2006) [+]
Geografio
Geografia situo 31° 3′ N, 30° 28′ O (mapo)31.0530.466666666667Koordinatoj: 31° 3′ N, 30° 28′ O (mapo) [+]
Alto 9 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Damanhuro (Egiptio Nildelto)
Damanhuro (Egiptio Nildelto)
DEC
Damanhuro
Damanhuro
Situo de Damanhuro
Damanhuro (Egiptio)
Damanhuro (Egiptio)
DEC
Damanhuro
Damanhuro
Situo de Damanhuro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Damanhur [+]
vdr
Operejo de Damanhuro

Damanhuro (egipte arabe دمنحور, Damanhūr; kopte Ⲡⲓϯⲙⲓⲛ̀ϩⲱⲣ, Pitimi e nhōr; antikve-greke Ἑρμοῦ πόλις μικρων, Hermopolis Mikra) estas la ĉefurbo de Provinco Buhajra en Malalta Egiptio apud la antikva urbo Mikraŭra). Ĝi situas 160 km nordokcidente de Kairo kaj 70 km de Aleksandrio en la mezo de la okcidenta Nildelto. Laŭ la stato de 2006 en la urbo vivis 244 043 loĝantoj. Oni taksis, ke la loĝantaro estus 262 505 loĝantoj en 2017.

Historio[redakti | redakti fonton]

En antikva Egiptio, la urbo estis la ĉefurbo de la 7-a nomoso de Malsupra Egiptio. Ĝi staris sur la bordoj de kanalo kiu ligis la saletan lagon Mareotis (Mariut) kun la okcidenta branĉo de Nilo [1]. La urbo estis dediĉita al la dio Horuso. En greka kaj romia tempo, la urbo estis nomita Hermopolis MikraHermopolis Parva, kiu ligis la nomon de la urbo al la greka dio Hermeso, kiun la grekoj asociis kun la egipta Toto.  Kiel Hermopolis, la urbo altiris la atenton de multaj antikvaj geografiistoj kaj verkistoj, inkluzive de Stefano de Bizanco (en), Strabono, Klaŭdio Ptolemeo kaj la verkinto de la Itinero de Antonino.  En la kristana epoko, la urbo ankaŭ iĝis katolika titulara episkopejo.

En 1799, la urbo ribelis kontraŭ la francoj, kiuj severe kaj senkompate disbatis la ribelon, proksimume 1,500 laŭdire estis mortigitaj.

En 1986, Damanhuro havis enloĝantaro de 188 939. La riĉe kultivita provinco de Buhajra kaŭzis plejparte agrikultur-rilatajn entreprenojn kiel ekzemple la fabrikado de purigadmaŝinoj por la produktado de kotono, maŝinoj por prilaborado de terpomoj kaj la kultivado de daktiloj. Ekzistas ankaŭ merkato por rizo kaj kotono.

Ahmed H. Zewail, kiu ricevis la Nobelpremion pri Kemio en 1999, naskiĝis en Damanhuro en 1946.

Sur la 10a de februaro 2023 ses homoj, inkluzivanta tri knabojn, estis mortigita kaj almenaŭ 20 vundita kiam apartamentan konstruaĵon disfalis [2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Champollion, L'Egypte, vol.
  2. . Three boys among six killed in building collapse north of Cairo (angle) (2023-02-10). Alirita 2023-02-15.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

https://www.facebook.com/egy.Akvobaraĵo Oficiala Facebook paĝo por la urbo