Danuta Siedzikówna

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Danuta Siedzikówna pseŭdonomo "Inka", konspira nomo – Danuta Obuchowicz (naskiĝis la 3-an de septembro 1928 en vilaĝo Guszczewina, proksime al Bielsk Podlaski, murdita la 28-an de aŭgusto 1946 en Gdańsk) – sanitariistino de la 4-a skadro de rekonstruita en la regiono de Białystok la 5-a Vilna Brigado de Pola Enlanda Armeo. En 1946 en la 1-a skadro de la Brigado aganta en la teritorio de Pomerio.

Vivo

Danuta estis filino de forstisto kaj soldato de la Armeo de Władysław Anders, Wacław Siedzik (mortinta en Tehrano en 1942) kaj Eugenia Tymińska blazono Prus III (murdita de gestapo septembre 1943). Ŝi frekventis fundamentan lernejon en Narewka (proksime al Hajnówka), kaj dum la dua mondmilito en la lernejo de salesianinoj en Różanystok apud Dąbrowa Białostocka. Post murdo de la patrino fare de gestapo ŝi kun sia fratino Wiesława eniris al la Pola Enlanda Armeo (ĵuris decembre 1943 aŭ komence de 1944), kie partoprenis medicinan kurson. Post trapaso de la fronto eklaboris kiel kancelariistino en forstokulturejo de Hajnówka.

Laŭ rakonto de devigita atestanto de la ekzekuto, pastro Marian Prusak, la lastaj vortoj de "Inka" estis: Vivu Pollando! Vivu "Łupaszko"! Loko de ŝia enterigo ne estas konata.

Bildo postmilita

La akuzo estis tute absurda. Oni riproĉis al Inka personan partoprenon en pafmortigo de funkciuloj de Sekurec-Oficejo kaj de milico dum bataleto apud Podjazy (proksime al Kartuzy) kun la taĉmento de Łupaszko, kaj eĉ ordonado, malgraŭ, ke ŝi estis unusola sanitariistino de la taĉmento. Oni eĉ ne konsideris ŝian aĝon (ŝi ne estis plenkreskulino). Diversaj opinioj pri ŝia partopreno en batalo inter partizanoj kaj Sekurec-Servo kaj Civitana Milico aperis cetere en atestoj de milicanoj mem. Unuj atestis, ke ŝi pafis kaj ordonis, aliaj, ke ne. Unu eĉ konfesis, ke Inka donis al li la unuan helpon, kiam estis vundita. Fine stalinisma juĝejo konstatis, ke Inka senpere ne partprenis pafmortigojn. Malgraŭ tio ŝin kondamnis al mortpuno.

Ĝis 1989 propagando de Pola Popola Respubliko nomis „Inka” banditino. En eldonita en 1969 libro-paskvilo „Fronto sen tranĉeoj”, kiun kunaŭtoris i.a. Jan Bobczenko, estinta ĉefo de Publika Sekurec-Oficejo en Kościerzyna, oni skribis, ke sangavida "Inka" partoprenis ekzekuton de funkciuloj de Sekurec-Servo UB en Stara Kiszewa (proksime al Kościerzyna).

En dokumentoj konservitaj en arkivejo de Instituto pri Nacia Memoro troviĝas "Peto pri favoro" al "Civitano Prezidento", t.e. al Bolesław Bierut, verkita la 3-an de aŭgusto 1946. Ĝi estis redaktita de ofica defendanto de "Inka", Jan Chmielowski kaj verkita en la unua persono ("Mi, Danuta Siedzikówna"). Ĝin tamen ne subskribis "Inka", nur Chmielowski. "Inka" rifuzis, ĉar en la teksto Chmielowski skribis pri ŝiaj kolegoj el la taĉmento kiel pri "bando". En kaŝita letero al fratulinoj Mikołajewskie de Gdańsk, mallonge antaŭ la morto, "Inka" skribis: Diru al mia avino, ke mi kondutis dece. Post morto de la gepatroj la avino estis por ŝi aparte proksima, ŝi prizorgis ŝiajn fratinojn: Wiesia kaj Irenka.

Prokuroroj de IPN starigis antaŭ juĝejo estintan armean prokuroron Wacław Krzyżanowski (kiu akuzis "Inka" kaj postulis por ŝi la mortpunon), akuzante lin pri partopreno en komunista juĝa murdo; li estis senkulpigita dum juĝado de la dua instanco. Malgraŭ kasacio de la verdikto kontraŭ Siedzikówna, ĝis hodiaŭ ne estis kondamnita.

Distingoj

  • Komandora Kruco de la Ordeno de Polonia Restituta – 2006, postmorte

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj