Darvina noturo
Ilustraĵo fare de Joseph Smit, 1895
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Nothura darwinii Gray, GR, 1867 | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Subspecioj
| ||||||||||||||
|
5 subspecioj N. d. peruviana Berlepsch, HHCL; Sztolcman, JS, 1906
N. d. agassizii Bangs, O, 1910 N. d. boliviana Salvadori, AT, 1895 N. d. salvadorii Hartert, EJO, 1909 N. d. darwinii Gray, GR, 1867 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La darvina tinamo[1] aŭ ankaŭ Darvina noturo[mankas fonto] (latine Nothura darwinii), estas birdospecio el la familio de Tinamedoj. Tiu tinamo komune troviĝas en altaltitudaj herbejoj en sudaj Andoj de Sudameriko[2].
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La scienca specia epiteto omaĝas Charles Darwin, la elstara angla naturalisto, por rememori lin.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ AviList[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:
- Tinamiformes - tinamoformaj
- Tinamidae - tinamedoj
- Nothura Wagler, JG, 1827
- Nothura darwinii Gray, GR, 1867 - darvina tinamo
- Nothura darwinii peruviana Berlepsch, HHCL; Sztolcman, JS, 1906
- Nothura darwinii agassizii Bangs, O, 1910
- Nothura darwinii boliviana Salvadori, AT, 1895
- Nothura darwinii salvadorii Hartert, EJO, 1909
- Nothura darwinii darwinii Gray, GR, 1867
- Nothura darwinii Gray, GR, 1867 - darvina tinamo
- Nothura Wagler, JG, 1827
- Tinamidae - tinamedoj
Ĉiuj tinamoj estas el la familio tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el paleognatoj kiaj la struto, la emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj[4].
Teritorio
[redakti | redakti fonton]N. darwinii, la darvina tinamo, loĝas en suda Peruo, okcidenta Bolivio, kaj suda kaj okcidenta Argentino[2]. Ĝi havas la 5 subspeciojn:
- N. d. peruviana loĝas en suda Peruo (Urubamba Valo en Regiono Kusko)[2].
- N. d. agassizii loĝas en sudorienta Peruo kaj okcidenta Bolivio (altiplano)[2].
- N. d. boliviana loĝas en altaj teroj de okcidenta Bolivio[2]: Departementoj Koĉabambo, Ĉukisakio, Potosiio, Oruro, kaj Tariŝio[2].
- N. d. salvadorii loĝas en okcidenta Argentino[2].
- N. d. darwinii, la nomiga subspecio, loĝas en sudcentra Argentino (stepoj de Patagonio)[2].
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
La darvina tinamo estas proksimume 26 cm longa. Ĝi estas simila al la makula tinamo sed pli rufeca kun pli larĝa strieco sube. Ties supraj partoj estas malhelbrunaj kaj striecaj je sablokolora, ties subaj partoj estas striecaj je helbruna kaj ĝi estas nigra ĉe brusto. Ties flankoj estas striecaj, kaj ties krono estas nigra kun sablokoloraj strioj, kaj ties gorĝo estas blanka.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Kiel ĉe aliaj tinamoj, ankaŭ la darvina tinamo manĝas frukton falintajn sur la grundon aŭ el malaltaj arbustoj. Ili manĝas ankaŭ malgrandajn kvantojn de senvertebruloj, florburĝonoj, freŝaj folioj, semoj, kaj radikoj. La masklo kovas la ovojn kiuj povas veni el diferencaj inoj, kaj poste li mem zorgas la idojn ĝis ili pretas de si mem. La nesto estas situanta surgrunde en densa arbustaro inter altaj apogradikoj interplektitaj.[4]
Konservado
[redakti | redakti fonton]La IUCN klasigas tiun tinamon kiel Malplej Zorgiga,[5] kun loĝa teritorio de 1,100,000 km².[6]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Ornitologia taksonomio.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 Clements, J. (2007).
- ↑ AviList v2025, konsultita la 15-an de jan. 2026.
- ↑ 4,0 4,1 Davies, S. J. J. F. (2003)
- ↑ BirdLife International (2012). Nothura darwinii. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.
- ↑ BirdLife International (2008)(a)
- BirdLife International (2008(a)). "Darwin's Nothura - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita 12 Feb 2009.
- Brands, Sheila (Aug 14 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Nothura darwinii". Project: The Taxonomicon. Konsultita 12 Feb 2009.[dead link]
- Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
- Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59. ISBN 0-7876-5784-0.



