Davenport (Iovao)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Davenport estas grandurbo en Usono, en subŝtato Iovao, en Kantono Scott. Ĝi estas ankaŭ diocezo, universitata urbo kaj ĉefurbo de la kantono.

Loko de Davenport en la kantono kaj subŝtato

Bazaj informoj

Urbomezo en Davenport
Malnova urboparto en Davenport

Geografio

Davenport situas sur montetaro laŭ Misisipo en meza-norda parto de Usono, en orienta parto de Iovao, en la suda parto de la kantono. Davenport situas 270 km okcidente de Ĉikago, 270 km oriente de Des Moines (Iovao), 320 km norde de Sankta Luiso kaj 426 km sudoriente de Minneapolis.

Historio

Leŭtenanto Zebulon Pike estis la unua oficiala usona reprezentanto esploranta la aktualan Davenport en 1805. Traktato estis subskribita en 1832 kun la indianoj. En loko de la subskribo oni konstruis kabanon. Davenport estis establita en 1836. La loknomo devenis de kolonelo George Davenport. La vilaĝo urbiĝis en 1839, poste la urbo iĝis ankaŭ kantona administrejo. La unua fervojo alvenis en 1856.

Trafiko

El Davenport aŭtovojoj kuras al Des Moines kaj Ĉikago. Tra la rivero grava ponto funkcias. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Davenport havas nek havenon, nek fervojon, sed ĝi havas municipan flughavenon.

Klimato

Urbodomo en Davenport
Muzeo en Davenport
Universitato en Davenport

En Davenport la averaĝa temperaturo varias inter 5-16 °C. La malvarmo kulminas en januaro averaĝe -10 °C, rekorde -33 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe 30 °C, rekorde 41 °C. Jare oni mezuras precipitaĵojn 967 mm.

Vidindaĵoj

Famuloj

En Davenport naskiĝis ĵazmuzikisto Bix Beiderbecke.

Ĝemelurboj

Fontoj

  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
  • Tiu ĉi artikolo kreiĝis helpe de Guglo el la angla Vikipedio
Ponto en Davenport